Movada Foiro - La Bona Lingvo

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2015, 4:10:28 AM3/6/15
to °listo 'lbl'
Ankaŭ ĉi-jare 'La bona lingvo' estas invitata al la Movada Foiro. Helpo kaj konsiloj pri la informaj materialoj pri nia agado estas bonvenaj.  Ankaŭ estus bonvena oferto kunĉeesti ĉe la tablo, ĉar mi mem samtempe ankaŭ prizorgas almenaŭ la tablon de la Komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko.

Amike

Renato

-------- Messaggio inoltrato --------
Oggetto: Movada Foiro - La Bona Lingvo
Data: Fri, 6 Mar 2015 08:50:57 +0000
Da: lowenstein, anna <anna.lo...@esperanto.org>
A: Renato Corsetti <renato....@esperanto.org>


Se vi ne povas legi la supersignojn, bonvolu malfermi la aldonajhon.

 

10-a Movada Foiro dum la UK en Lillo

 

GRAVE: Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.

 

La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia agado kaj simile.

 

Dato de la Movada Foiro en Lillo: sabato, la 25-a de julio 2015.

Ejo: en vasta halo ĉe la interetaĝo de la kongresejo

Komencohoro:19h00. Ekspoziciantoj prefere venu je 18h30 por aranĝi siajn tablojn.

 

Financaj kondiĉoj:

  • Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.
  • Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn, donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.
  • Partoprenantoj ne rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn (krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo. Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la Libroservo.

 

Renovigo de la Movada Foiro:

Oftaj kongresanoj komencas rimarki, ke la samaj informmaterialoj reaperadas en la Movada Foiro ĉiujare. Prenu tion en konsideron, kiam vi pretigas vian ekspozicion! La retaliro en la kongresejo estos sendrata kaj senpaga, do eblos ĉi-jare prezenti ankaŭ filmetojn pri la agado de via asocio.

 

Konfirmo de mendoj:

Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.

Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.

 

Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.

Sendante vian respondilon malfrue, vi kaŭzas kroman laboron al la organizantoj.

 

 

  • Nomo de asocio:

 

  • Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:

 

  • Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.

 

1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada Foiro.

 

2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.

 

3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.

 

Bonvolu resendi jenan respondilon rete aŭ poŝte al:


Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Respondilo Lillo aldonaĵo.doc
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages