Re: fan-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 27, 2010, 5:00:27 PM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> Oct 26 01:47PM -0700 ^

> On 26 Okt., 22:04, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>

>> ?u vi esence pledas por ke ni modifu la linion:

>> fan·o ? sub·ten·ant·o, favor·ant·o, fanatik·ul·o, fervor·ul·o,
>> entuziasm·ul·o, zelot·o, >> adept·o?

> Ne. Mia opinio estas, ke interalie por tiaj vortoj, kiuj estas
> internaciaj (ekzemple "fano"), oni entute ne bezonas linion.

Mi havas similan sed malsaman opinion: Prefere ni ne havu linion prie,
sed cxar la ofertataj alternativoj ne vere trafas la celatan signifon


Cetere,kiun vorton vi uzus por la alia flanko de la fenomeno, nome tiu
homo kiu havas fanojn ?
En la nederlanda ni diras idool, sed sxajne tiu internacie havas alian
signifon (tiun de nia afgod).
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Andreas Kueck

unread,
Oct 28, 2010, 12:43:33 PM10/28/10
to la bona lingvo
On 27 Okt., 23:00, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:
> Cetere,kiun vorton vi uzus por la alia flanko de la fenomeno, nome tiu  
> homo kiu havas fanojn ?

Se vi ne estus atentiginta pri "idolo", mi kredeble estus devinta
longe pripensi.

> En la nederlanda ni diras idool, sed sxajne tiu internacie havas alian  
> signifon (tiun de nia afgod).

En la Universala Vortaro aperas:
"idol' idole | idol | Abgott | идолъ | boźek, bałwan."

Cetere: Pri la germana traduko estas jena posta "Akademia korekto":
"idol| Abgott, Goetze."

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Oct 29, 2010, 7:09:35 PM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Masako skribis:

> Antaux longe mi trovis la vorton "fano"n en El Popola Cxinio.
> Gxi signifis "kuirita rizo"n laux cxinismo.

iom bedawrinde

> En la cxina lingvo "rizajxo" (kuirita rizo) estas prononcata kiel "fan".
> Tial cxinaj esperantistoj (aux EPCX) esperantigis rizajxon "fano".
> Ni evitu anglismon, japanismon, cxinismon.

Kie eblas, tio ofte indas

> Esperanto jam havas esperantismon "subtenanto, favoranto, fanatikulo,
> entuziasmulo".

tute bonaj vortoj, sed ili ne bone indikas la nocion. Se mi diras ke
mia nevino estas fano de iu filmstelulo, muzikisto aw televidserio,
tiuj vortoj simple ne trafas.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages