Op 13/06/2016 om 13:47 schreef
mar...@melburno.org.au:
El fizika vidpunkto miaopinie ekzistas neniu agrableco aŭ malagrableco
ĉe "interfero". Ekzemple, se ondo sur akvosurfaco refleksiĝas sur muro,
la envenanta kaj la reflektata ondo "kunagas" en iuj punktoj kaj
"kontraŭagas" en aliaj punktoj. Tiam ekestas fenomeno, kiun ni
nederlande nomas "staande golf" (stara ondo). Tio estas interesa
fenomeno, kiu almenaŭ ĉe mi estigas neniun emocion.
Certe necesas distingi inter la senco de la diskutata vorto en diversaj
fakoj. Ni verŝajne bezonos pli ol unu terminon.
Laŭ la nederlanda vikipedio ekzistas "interfera fenomeno" en fiziko, en
lingvoscienco kaj en du sekcioj de psikologio.
Amike salutas Leo