Re: impakt-o

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 20, 2011, 7:13:16 PM2/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> Feb 14 10:01AM +0100 ^

> Mi provizore aldonis la linion:

> impakt·o ? kolizi·o, bat·o; efik·o (la? la kuntekstoj)


traf(energi)o, metafora bato, impresego, efektego [por mi, efiko
estas efekto celata]


bonan nokton, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

renato corsetti

unread,
Feb 22, 2011, 5:58:11 AM2/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


>> impakt·o --> kolizi·o, bat·o; efik·o (lau la kuntekstoj)

> traf(energi)o, metafora bato, impresego, efektego [por mi, efiko
estas efekto celata]

Mi iom esploris en PIV kaj pretus meti la variaĵon "efekto" je la loko de "efiko", se neniu protestas.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Feb 22, 2011, 9:22:14 AM2/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Mi iom esploris en PIV kaj pretus meti la variaĵon "efekto" je la loko de "efiko", se neniu protestas.

Mi persone ja preferas "efiko" al "efekto". Laŭ ReVo, "efekto" estas nur efiko al la koro aŭ spirito, ekzemple de beletra verko aŭ spektaklo. Por la neŭtrala fizika senco, oni laŭ ReVo diru "efiko".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2011, 1:08:24 PM2/23/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|  Mi persone ja preferas "efiko" al "efekto". Laŭ ReVo, "efekto" estas nur efiko al la koro aŭ spirito, ekzemple de beletra verko aŭ spektaklo. Por la neŭtrala fizika senco, oni laŭ ReVo diru "efiko".

 

Bone. Restu “efiko”. Mi plurigardis en NPIV, kiu registras tiun signifon sed tuj poste havas aferojn kiel “son-efekto”, kiu certe ne havas ion komunan kun la spirito kaj la belletro.

 

Amike

 

Renato

 

Fra Simo

unread,
Feb 24, 2011, 2:58:51 PM2/24/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/2/23 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Marcos:

 

|  Mi persone ja preferas "efiko" al "efekto". Laŭ ReVo, "efekto" estas nur efiko al la koro aŭ spirito, ekzemple de beletra verko aŭ spektaklo. Por la neŭtrala fizika senco, oni laŭ ReVo diru "efiko".

 

Bone. Restu “efiko”. Mi plurigardis en NPIV, kiu registras tiun signifon sed tuj poste havas aferojn kiel “son-efekto”, kiu certe ne havas ion komunan kun la spirito kaj la belletro.


     Efektive "son-efekt/o/j" ne estas  vorto tre klara. La efekto estas tiu impreso, kiun sentas  la audantoj de la "son-efekt/o" lau la NPIV-a difino, kaj la vorto nur tiam taugas, kiam tiu impreso estas rimarkinde forta. Malpli malbona eble estus "son-efekt/ajh/o(/j)". Mi pli volonte tradukus per "son/imit/(ajh/)o(/j)".

     Pri "impakt/o" mi volus ekzemplajn citajhojn, antauom provi ghin traduki. Laudevene la vorto signifas "albatigho".


ro-esp

unread,
Feb 24, 2011, 6:25:18 PM2/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo <fra...@gmail.com> Feb 24 08:58PM +0100 ^


> Pri "*impakt/o*" mi volus ekzemplajn citajhojn, antau ol provi ghin


> traduki. Laudevene la vorto signifas "albatigho".

jes ekzakte. Temas pri la energio de io trafanta, ekzemple de pafajxo
(ne eksploda),
kolizianta trajno, boksista pugno ktp. la signifo plilargxigxis por
enteni metaforajn batojn: la impakto de ies forpaso al la komunumo...

gxis, Ronaldo

Leo De Cooman

unread,
Feb 25, 2011, 10:09:40 AM2/25/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/02/2011 0:25, ro-esp skribis:
> Temas pri la energio de io trafanta, ekzemple de pafaĵo (ne eksploda),

> kolizianta trajno, boksista pugno ktp.

Oficialigita vorto rilata aŭ samsignifa estas impulso aŭ ŝanĝiĝo de
movokvanto. Pri tiu lasta vorto ekzistas paĝo en Esperanta Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Movokvanto

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages