La vortaro de Wells (1969) donas la tradukon "placxmedikamento" kaj
tiel konservas parton de la enhavo de la latina placebo = mi placxos.
Ankaux tiun proponon oni povas mencii, sed "sxajn-" sxajnas al mi pli
trafa kaj pli facile komprenebla. "Sxajn-" estas ne malmulte uzata
prefikse kun similsignifaj vortoj, kvankam PIV sxajnas ne aparte
agnoski tion. Estas pluraj ekzemploj en la Tekstaro.
Amike
Harri
placeb-o = sxajn-kurac-il-o, prepar-ajx-o sen efik-a-j substanc-o-j
Otto
Mi respondas:
placxas al mi "trompkuracilo".
Amike
Antonio
placxas al mi "trompkuracilo".
placxas al mi "trompkuracilo".
Ankaŭ al mi "trompkuracilo" ŝajnas iom pli bona ol "ŝajnkuracilo". Mi tamen restus kun "=" anstataŭ "-->":
placeb-o = tromp-kurac-il-o, ŝajn-kurac-il-o, supoz-at-a rimed-o
(Tiu ĉi ordo de la alternativoj laŭ mi estas preferinda.)
> placxas al mi "trompkuracilo".
Tio sugestas ke la trompo estus la celo, dum foje jes
kuracado estas... Domagxe ke esp-o ne havas afikson
kia la nederlanda nep- ...
gxis, Ronaldo
Ronaldo:
>Tio sugestas ke la trompo estus la celo, dum foje jes
kuracado estas... Domagxe ke esp-o ne havas afikson
kia la nederlanda nep- ...
Mi respondas:
ofte, la trompo estas gxuste intenca: oni donas substancon sxajne
kurac-efikan, bone sciante, ke gxi ne estas tia, aux por trankviligi la
malsanulon (des pli se li fantaziumas pri nehavata malsano), aux por
paralele eksperimenti novajn kuracilojn.
Se, tamen, oni dubas pri la gxusteco de la traduko, ni restu cxe
sxajnkuracilo.
Gxis
Antonio
>> placeb-o = tromp-kurac-il-o, ŝajn-kurac-il-o, supoz-at-a rimed-o
> Bone. Mi ŝanĝis laŭe, kvankam restas ĉe mi dubo pri la preferindeco
> inter ŝajn- kaj plaĉ-.
Kaj "sxajnkuracilo" kaj "placxmedikamento" (Wells) aux "placxkuracilo"
estas akcepteblaj, la aliaj du vortoj sxajnas al mi tute maltauxgaj.
"Placxmedikamento" konservas la malnovan ideon, ke temas pri kuracilo,
kiun kuracisto preskribas al insistema, eble ne vere malsana, eble
nekuracebla paciento por placxi al tiu. Motivon por la vorto
"sxajnkuracilo" mi jam antauxe prezentis.
"Trompkuracilo" estas komprenebla vorto, kaj ja eblas doni
sxajnkuracilon por iun trompi, sed oni povas trompi ankaux donante
efektivan kuracilon (ekz. kuracilon kontraux tuso al netusanta
kancerulo). Sed baze "trompkuracilo" estu kuracilo specife fabrikita
por trompi (angle oni povas nomi tiajn "snake oils"). Se iu proponas
nomi placebon "trompkuracilo", mi proponos same nomi aliajn
fabrikajxojn, ekz. homeopatiajn kuracilojn "trompkuraciloj". Sed tio
estas moknomoj, ne termino kiel "placebo". En elprovado de novaj
kuraciloj oni ja ecx ne rajtas "trompi" la partoprenantojn: cxiu
prov-uzanto scias, ke lia aux sxia pilolo eble estas nur sxajnkuracilo.
"Supozata rimedo" estas tre maltrafa nomo, se oni pensas pri la
efektiva uzo de la vorto "placebo" en medicino. En la kompara provado
de novaj kemiajxoj, por trovi cxu iu nova substanco estas efika, oni
komparas la novan proponatan kuracilon kun placebo (kaj kun nenio).
Tiam gxuste tiu nova kemiajxo estas la "supozata kuracilo". Oni
supozas nenion pri la placebo, cxar oni tute bone scias, kio gxi estas.
Povas esti, ke en iuj lingvoj la vorto "placebo" (same kiel, sxajne,
"paliativa") estas pli-malpli regule uzata en iu alia, eble metafora
aux figura senco, sed tio estas problemo de tiulingvuloj
miskomprenintaj PIV-on. Se la figura uzo estas trafa, tia naskigxos
same (aux pli) facile ankaux interne de Esperanto por trafa anstatauxa
vorto, kiel ekz. "sxajnkuracilo".
Se mi kreus novan terminaron, sen scii pri antauxaj proponoj, mi eble
proponus por "placebo" la vorton "nulkuracilo". Tio bone akordus kun
la efektiva signifo kaj ankaux havus interesan rilaton al la
statistika afero "nul(a )hipotezo".
Se oni proponas anstatauxan vorton por "placebo", gxi estu uzebla
ankaux en afera teksto pri la grava fenomeno "placeba efiko" (placebo
effect). Gxi havas multajn interesajn sciencajn aspektojn, kaj iu
"trompkuracado" apenaux estas tauxga nomo. Oni ekz. malkovris, ke iuj
efikaj kuraciloj sanigas (do pruvite kuracas pli bone ol simile donita
sxajnkuracilo) nur se la paciento ekscias, ke la pilolo fakte estas
kuracilo. Se paciento ricevas tian medikamenton sen scio pri la afero,
troveblas nenia efiko.
Amike
Harri
Leginte kun atento kaj intereso la kontribuon de Harri, finfine mi aligxas
al "placxkuracilo" por la medicina senco, kaj "sxajnkuracilo" por tiu
figura.
(Interkrampe: kiam estigxas diskuto pri PIV-a vorto, ne cxiam temas simple
pri problemo de "tiulingvuloj miskomprenintaj PIV-on"; ofte temas pri tio,
ke la signifo registrita en PIV kovras nur kelkajn aspektojn, ofte ecx nur
tiujn de kelkaj difinitaj lingvoj, dum esperanto devas utili kiel eble plej
internacie).
Mi ne insistas pri "trompkuracilo"; sed eble la signifo "substanco aux
sxajna medikamento, kiun la kuracisto donas al paciento por kontentigi liajn
insistajn petojn" ne estas itala apartajxo. Mi tradukas el fresxa itallingva
komunikajxo (de la 13-a de novembro):
http://www.aduc.it/dyn/salute/noti.php?id=240045
>Cxu estas gxuste, ke kuracisto trompu la pacienton, ecx se bonintence? La
demando trafas la fakulojn pri etiko, precipe post la rezultoj de esploro
plenumita de la usona San-Instituto(NIH) kaj publikigita de "British Medical
Journal". Gxi montras, ke duono el la intervjuitaj kuracistoj regule kaj
konscie preskribas placxkuracilojn. Eventuale ne kuracilojn tute senajn je
aktiva substanco, sed ekzemple vitaminojn, kvietigilojn, magnezion, pilolojn
kontraux kapdoloro, sen iu ajn rekta rilato kun la malsano de la paciento.
Aliaj studoj, faritaj en Danlando, Israelo, Britujo kaj Svedio, konfirmas
cxi tiun tendencon. La kuracistoj pravigas tian strategion cxu per la
efikeco pruvita de la traktado per placxkuraciloj, cxu pro la alta nombro de
"fikciaj malsanuloj", kiuj sin turnas al la kuracisto pro problemoj de
deprimiteco aux pro perturboj klare psikosomataj. Estas malfacile malpravigi
ilin. Rigoraj eksperimentoj pruvis, ke placxkuraciloj bonefikas en 30%-40%
el la kazoj de personoj deprimitaj, procentajxo tre pli alta ol kutime oni
atingas per kontrauxdeprimaj medikamentoj.
Amike
Antonio
Rigoraj eksperimentoj pruvis, ke placxkuraciloj bonefikas en 30%-40% el la kazoj de personoj deprimitaj, procentajxo tre pli alta ol kutime oni atingas per kontrauxdeprimaj medikamentoj.
placeb-o = sxajn-kurac-il-o, placx-kurac-il-o.
Se aliaj ne protestos, mi sekvos Harri-n. La figuraj sencoj povas esti subkomprenataj.
Date: Mon 17 Nov 2008 04:38
From: "Marcos Cramer"
> placeb-o = sxajn-kurac-il-o, placx-kurac-il-o.
>
> Se aliaj ne protestos, mi sekvos Harri-n.
Mi protestas :-) kontraw cxiu solvo per "placx", cxar tiu law mi
nur klaras al homoj kiuj jam konas la fonon de la vorto placebo
gxis, Ronaldo
Mi protestas :-) kontraw cxiu solvo per "placx", cxar tiu law mi nur klaras al homoj kiuj jam konas la fonon de la vorto placebo