shablono

3 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Apr 1, 2012, 5:19:05 AM4/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Iu Henry de Vector.us sendis peton al mi (li iel sukcesis trovi mian
retpoŝtadreson pere de Tatoeba). Li petas, ke mi traduku por Vector.us
Mi akceptis. Temas pri pli ol 600 esprimoj tradukendaj el la angla.
Unu el la terminoj estas "templates". Mi intencis skribi "ŝablonoj", sed
kontrolante, mi konstatis, ke ĝi estas neoficiala. Mi ne trovis
fortradukon kaj ne trovis la vorton en la listo de oficialigindaj vortoj.
Tamen mi memoras, ke ni jam diskutis ĝin.

Eblas serĉi ĉe http://vector.us pri "patterns"
Unuavide plej ofte temas pri ornamaj ripetiĝantaj bilderoj. Ekzemple por
ornami lignan plankon per tiaj ripetiĝantaj bilderoj, oni uzas
ŝablonojn. Miaopinie ŝablono estas ilo, Ĉu la ŝablonoj estas tiuj bildoj
mem? Mi opinias, ke ne. Ĉu ŝablonaĵoj?

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
Apr 1, 2012, 5:53:30 AM4/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton Leo!

Rigardu http://komputeko.net/index_en.php?vorto=template.

Johan

Amike salutas Leo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Apr 1, 2012, 6:07:36 AM4/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
>  Unuavide plej ofte temas pri ornamaj ripetiĝantaj bilderoj. Ekzemple por ornami lignan plankon per tiaj ripetiĝantaj bilderoj, oni uzas ŝablonojn. Miaopinie ŝablono estas ilo, Ĉu la ŝablonoj estas tiuj bildoj mem? Mi opinias, ke ne. Ĉu ŝablonaĵoj?
Ŝablonaĵo certe taŭgas. Se vi vola suzi oficialan vorton eble "modelbildoj" aŭ "re-bildoj" aŭ "reaj bildoj" povus funkcii.

Amike

Renato



--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Apr 1, 2012, 5:10:44 PM4/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Al mi "ŝablono" unuapense ŝajnas oficialiginda, sed mi nun bedaŭrinde
ne havas la tempon pluesplori la temon. Mi volonte aŭdus opiniojn kaj
argumentojn de aliaj pri ebla oficialigo.

Mi memoras, ke kiam la radiko estis diskutata pasintnovembre, mi fakte
iom esploris pri ĝi, sed finfine mi sendis neniun mesaĝon pri la temo,
do ŝajne tiam ne venis al klara konkludo (aŭ ne povis fini la
esploron, poste ne plu havis tempon, kaj pli poste forgesis la
aferon).

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2012, 4:02:25 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Al mi "ŝablono" unuapense ŝajnas oficialiginda
Rapida sed atenta rigardo en PIV montras ke "ŝablono" simple estas "modelfolio", alivorte kartona figuro laŭ kiu oni tondas literojn aŭ aliajn figurojn.

Ĉu tio indas oficialigon? Eble oni devus pritrakti ankaŭ la koncpeton "muldilo".

Leo De Cooman

unread,
Apr 2, 2012, 5:23:38 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 2/04/2012 10:02, Renato Corsetti schreef:

> Rapida sed atenta rigardo en PIV montras ke "ŝablono" simple estas
> "modelfolio", alivorte kartona figuro laŭ kiu oni tondas literojn aŭ
> aliajn figurojn.
>
> Ĉu tio indas oficialigon? Eble oni devus pritrakti ankaŭ la koncpeton
> "muldilo".

Mi konas la vorton "schabloon" (ŝablono) precipe pro teĥnikaj aplikaĵoj
en tornado kaj frezado kaj por eltranĉado de ŝtalaj platoj miatempe. En
frezado kaj tornado tiuj ŝablonoj estis faritaj el ŝtala plato. Ekde la
sepdekaj jaroj ili estis ciferecigitaj. Ekde tiam ni ciferece priskribis
la deziratan formon, kaj la ciferece regitaj maŝinoj realigis ĝin. Mi
supozas, ke nuntempe oni ne plu ofte uzas modelfoliojn aŭ modelplatojn
en metalprilaboraj teĥnikoj. Ornamistoj aŭ pentristoj verŝajne ankoraŭ
ofte uzas ŝablonojn.

Muldilo estas tridimensia, dum ŝablono estas dudimensia, ĉu ne?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2012, 6:36:53 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
>   Muldilo estas tridimensia, dum ŝablono estas dudimensia, ĉu ne?
Certe, sed ĉu "modelo" estas samsgnifa kun "ŝablono"?

Amike

Renato



Harri Laine

unread,
Apr 2, 2012, 6:48:19 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis, 2.4.2012 12:23:

> Mi konas la vorton "schabloon" (ŝablono) precipe pro teĥnikaj
> aplikaĵoj

En Esperanto, "ŝablono" estas ofta vorto, sed oni preskaŭ
neniam uzas ĝin por la konkreta signifo. Eĉ kiam oni uzas
ĝin kun la o-finaĵo, ĝi plej ofte rilatas al la eco-montraj
vortoj "ŝablona" kaj "ŝablone". Aliaj vortoj por tio estas
"kliŝa" kaj "stereotipa", kaj la koncepto rilatas ankaŭ
al "rutina", "gurdita" ks.

Unu rilata vorto estas "stencilo" (fakte io tre simila al
unu senco de "sablono"), kiu tamen ne estas uzata figure.

Mi opinias la vorton "ŝablono" utila eĉ en la konkreta
senco, kvankam tio estas malofte bezonata. Oni devas difini
ĝin sufiĉe vaste, por inkluzivi ĉiajn modelfoliojn, ĉu
paperajn, ĉu kartonajn, ĉu metalajn. La moderna industrio,
kiel Leo diris, jam anstataŭigis la tradiciajn ŝablonojn
per komputilaĵoj por la ciferecaj il-maŝinoj, sed eĉ tiujn
komputilajn dosierojn oni eble plu nomu ŝablonoj.
Ĉiuokaze, manlaboro neniam plene eksmodiĝos, kaj en ĝi oni
daŭre bezonos ŝablonojn.

La figuraj uzoj de "kliŝa" (oficiala radiko), "ŝablona"
(neof.) kaj "stereotipa" (neof.) ŝajnas al mi treege
similaj ("banala, maloriginala"). "Stereotipon" la ssv-listo
jam malrekomendas, kio estas bona afero. Tiun lastan vorton
vivtenas sole nur ĝia figura uzo, kiu kopias alilingvan
uzon.

Amike
Harri

Harri Laine

unread,
Apr 2, 2012, 6:50:46 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Leo:
>> /> Muldilo estas tridimensia, dum ŝablono estas dudimensia, ĉu ne? /


> Certe, sed ĉu "modelo" estas samsgnifa kun "ŝablono"?

Ĉu "sablona frazo" estas samsignifa kun "modela frazo"?

Harri

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2012, 7:08:28 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
>   Ĉu "sablona frazo" estas samsignifa kun "modela frazo"?
Ne, laŭ mi, ĉar en "ŝablona" estas malbona prijuĝo, dum en "modela" estas bona prijuĝo.

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2012, 7:10:08 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
Mi opinias la vorton "ŝablono" utila eĉ en la konkreta
senco, kvankam tio estas malofte bezonata.
Do, vi estas por oficialigo, ĉu ne?

Leo De Cooman

unread,
Apr 2, 2012, 9:22:23 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 2/04/2012 12:36, Renato Corsetti schreef:
Leo:
>   Muldilo estas tridimensia, dum ŝablono estas dudimensia, ĉu ne?
Certe, sed ĉu "modelo" estas samsgnifa kun "ŝablono"?

Laŭ mi, ne. Ŝablonon povas uzi nefakuloj por desegni ion, dum desegni laŭ modelo necesigas pli da lerto kaj sperto.  Cetere "modelo" havas diversjan signifojn.

Tiuj "pattern", por kiuj mi serĉas taŭgan tradukon, videblas ĉe  http://vector.us/search/pattern
Iuj el la pli ol 1400 bildoj estas arabeskoj... ĉu "ornamaĵoj" estas taŭga vorto?

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2012, 9:40:09 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ŝablonon povas uzi nefakuloj por desegni ion, dum desegni laŭ modelo necesigas pli da lerto kaj sperto.  Cetere "modelo" havas diversjan signifojn.
Bone!

>  Iuj el la pli ol 1400 bildoj estas arabeskoj... ĉu "ornamaĵoj" estas taŭga vorto?
Jes, laŭ mi. Arabecaj ornamaĵoj estus la arabeskoj.

Harri Laine

unread,
Apr 2, 2012, 12:01:52 PM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis, 2.4.2012 16:22:

> Tiuj "pattern", por kiuj mi serĉas taŭgan tradukon, videblas ĉe
> http://vector.us/search/pattern

La bildoj tute ne estas ŝablonoj, kvankam oni ja povas uzi ŝablonon
por fari ilin. Estas bildoj, desegnoj, modeloj, ornamoj,
ornameroj, formoj, dekor(aci)aĵoj, ŝablonaĵoj, bildmodeloj,
bilderoj, bildkaheloj,...

Se mi devus trovi titolon por tiu bildaro, mi eble elektus
"ornamoj", sed mi ne profunde studis la aferon.

Amike
Harri

Leo De Cooman

unread,
Apr 3, 2012, 2:14:34 PM4/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 2/04/2012 12:48, Harri Laine schreef:

> En Esperanto, "ŝablono" estas ofta vorto, sed oni preskaŭ
> neniam uzas ĝin por la konkreta signifo.

Se la infanoj jam lernus Esperanton en la baza lernejo, ili scius, ke la
plasta plato en kiu estas cirklaj, kvadrataj kaj aliformaj truoj, kiujn
ili uzas, havas nomon.
Mi ĵus telefone demandis pri tio al unu el niaj genepoj. Carlotta
(dekjara) nomas ĝin "schabloon". Ŝia okjara frateto ne sciis la nomon de
tiu aĵo.

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Apr 4, 2012, 4:09:13 AM4/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:

> Se la infanoj jam lernus Esperanton en la baza lernejo, ili scius, ke la
> plasta plato en kiu estas cirklaj, kvadrataj kaj aliformaj truoj, kiujn ili
> uzas, havas nomon.

Ĝuste pri io tia mi pensas kiam mi pripensas kio estas la baza signifo
de "ŝablono". (Kompreneble tiaj ŝablonoj ne necese estas el plasto; mi
memoras ke ni multe uzis kaj foje mem produktis kartonajn ŝablonojn en
la bazlernejo.)

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Apr 6, 2012, 6:51:57 AM4/6/12
to la bona lingvo
Post legado de chiuj mesaghoj, mi opinias ke,
laù la tri difinoj de PIV2005, ni povus havi:
shablono -> (1) modelo, (2) (plata) modelilo
aù matrico[Of.9], (3) banalajho.

> Leo skribis:
>> /> Muldilo estas tridimensia, dum ŝablono estas dudimensia, ĉu ne? /
> Certe, sed ĉu "modelo" estas samsgnifa kun "ŝablono"?
Laŭ mi, ne. Ŝablonon povas uzi nefakuloj por desegni ...
> > Se la infanoj jam lernus Esperanton en la baza lernejo, ili scius, ke la
> > plasta plato en kiu estas cirklaj, kvadrataj kaj aliformaj truoj, kiujn ili
> > uzas, havas nomon.

Temas pri la senco (2). Do fakte ne modelo sed modelilo (plata
modelilo
se oni volas precizigi!

Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages