Re: jxerz-o

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 29, 2009, 5:57:57 PM4/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
"jxerzo" ne klaras cxar gxi indikas jen sxtofo jen vestajxo.

"pul-ov-er-o" kaj "svet-er-o" ankaw malkonvenas.

La nederlanda havas konvenan vorton "trui", sed tiu "ui"
prononcatu kiel franca okulo. la sono ne ekzistas en esp-o..

gxis, Ronaldo


Andreas Kueck

unread,
May 2, 2009, 10:55:26 AM5/2/09
to la bona lingvo
On 29 Apr., 23:57, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:

> "pul-ov-er-o" kaj "svet-er-o" ankaw malkonvenas.

Se oni rifuzighas pri tiuj chi du vortoj laumiaopinie uzeblaj lau
Regulo 15 kaj volas uzi nur vortojn el Fundamentaj/oficialaj vorteroj,
oni eble devas uzi ekzemple "trikita torsovesto" au "trik-tors-vesto"
por "pulovero" kaj "trikita lana brustovesto" au "trik-lan-brust-
vesto" por "svetero". Ankau tio chi ne estas konvena pro manko de
klara perado de la respektivaj ideoj*) kaj pro la pezeco, precipe che
uzado ofta au kun atribuoj. Kiu krom eble ekstrem-bonlingvistoj
parolus tiel?

Do jen mia konsileto: Utiligi Regulon 15 kaj, se oni nepre volas, dume
proponi oficialigon de almenau unu el la vortoj.

*) Ekzemple "trik-tors-vesto" povus esti komprenata ankau kiel io alia
ol "pulovero".

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
May 4, 2009, 6:20:25 PM5/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Sat 2 May 2009 07:55
From: Andreas Kueck


On 29 Apr., 23:57, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:

> > "pul-ov-er-o" kaj "svet-er-o" ankaw malkonvenas.

> Se oni rifuzighas pri

rifuzigxi pri ??

> tiuj chi du vortoj laumiaopinie uzeblaj lau Regulo 15 kaj
> volas uzi nur vortojn el Fundamentaj/oficialaj vorteroj,

Cxu vi ankoraw ne konscias pri tio, ke tiu sinteno ne estas la mia?
Mi opinias la vortojn malkonvenaj nur pro tio, ke mi imagas homojn
rompi al si la kapon pri kio "sveto" aw "ero de ovo de pulo" estu..

> oni eble devas uzi ekzemple "trikita torsovesto" au "trik-tors-vesto"
> por "pulovero" kaj "trikita lana brustovesto" au "trik-lan-brust-
> vesto" por "svetero". Ankau tio chi ne estas konvena pro manko
> de klara perado de la respektivaj ideoj*) kaj pro la pezeco, precipe
> che uzado ofta au kun atribuoj. Kiu krom eble ekstrem-bonlingvistoj
> parolus tiel?

bona punkto

> Do jen mia konsileto: Utiligi Regulon 15 kaj, se oni nepre volas,
> dume proponi oficialigon de almenau unu el la vortoj.

pri oficialigo mi ne certas, eble proponatos pli bona vorto. Gxis tiam
mi mem preferas pulovero ol svetero

"trikoto" law mi ne estas vesto sed materialo

gxis,
Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
May 5, 2009, 9:21:02 AM5/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> "trikoto" law mi ne estas vesto sed materialo
>
En tiu okazo eble vi povas diri "trikotaĵo".

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
May 5, 2009, 10:06:02 AM5/5/09
to la bona lingvo
On 5 Mai, 00:20, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
> Date: Sat 2 May 2009 07:55
> From: Andreas Kueck
>
> On 29 Apr., 23:57, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
>
> > > "pul-ov-er-o" kaj "svet-er-o" ankaw malkonvenas.
> > Se oni rifuzighas pri
>
> rifuzigxi pri ??

"Rifuzighi pri io" estas la Fundamenta alternativo al la oficiala
"rezigni pri io".

> > tiuj chi du vortoj laumiaopinie uzeblaj lau Regulo 15 kaj
> > volas uzi nur vortojn el Fundamentaj/oficialaj vorteroj,
>
> Cxu vi ankoraw ne konscias pri tio, ke tiu sinteno ne estas la mia?
> Mi opinias la vortojn malkonvenaj nur pro tio, ke mi imagas homojn
> rompi al si la kapon pri kio "sveto" aw "ero de ovo de pulo" estu..

Lau tiu chi sinteno vi devus rigardi multajn vortojn kiel ne-
konvenajn, ekzemple "kulero", "nomado", "diveni", "eraro", "kabano",
"vetero", "pupilo", "radaro", "lasero", "lekanto", "fontano" ktp.

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages