Marcos Cramer
unread,Sep 27, 2007, 6:07:31 PM9/27/07Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Al la antaŭa diskuto pri la gramatika terminaro (kiun mi legis en la arĥivo), mi volas aldoni ke la tradiciaj gramatikaj esprimoj fakte ne havas tiel precize difinitajn signifojn kiel kelkaj opinias. Ekzemple "adjektivo" foje inkluzivas ankaŭ vortojn kiel "la", "mia", "tiu" ktp kaj foje ne. Foje oni distingas "subjunkcioj" disde "konjunkcioj", foje oni grupigas ĉiujn kiel "konjunkcioj".
La problemo estas ke oni provas uzi akordigeblajn esprimojn por klarigi la diversajn gramatikojn de la diversaj lingvoj. Sed malsamaj lingvoj postulas malsamajn grupigojn de la vortoj en vortklasojn, kio malfaciligas la akordigeblan uzon de la samaj terminoj. Ĉar la malmultaj lingvoj kies studado plej influis la signifojn de la tradiciaj gramatikaj terminoj (la latina, malnovgreka, franca kaj angla) mem postulas malsamajn grupigojn de la vortoj, tiuj tradiciaj esprimoj jam havas konfuzitajn signifojn.
Kompreneble oni tamen provu uzi akordigeblajn esprimojn por klarigi la diversajn gramatikojn. Sed oni konsciu, ke oni ne bezonas trovi iujn "perfektajn" terminojn, ĉar tio ĉiuokaze ne eblas: kelkaj terminoj taŭgos por la klarigado de certaj lingvoj, aliaj ne tiom.
Ĉiuokaze, multaj tradiciaj gramatikaj terminoj estas Fundamentaj, do ni povas maksimume proponi aldonajn alternativojn. Sed ni tion laŭ mi ja faru (kaj eĉ ne hezitu doni plurajn alternativojn por unu termino), ĉar tio povas simpligi la lingvaĵon, kaj la novaj esprimoj preskaŭ certe ne estos malpli precizaj ol la tradiciaj esprimoj. Kiu esprimo finfine plej taŭgos por klarigo de certa lingvo en certe cirkonstanco povas varii. Sed pro la malsamaj dividoj de la vortklasoj en malsamaj lingvoj, ja estas bone havi stokon da uzeblaj terminoj pli grandan ol necesas por difini la vortklasojn de unu lingvo.
Mi esperas ke oni komprenas, kion mi intencis diri...
Marcos