Bonifiko

6 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Dec 24, 2009, 5:39:29 AM12/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĝojplenan Kristnaskan feston al ĉiuj!

"Bonifiko" estas neoficiala vorto, kiun oni eĉ en la nederlanda tradukas
per fremda vorto "bonificatie" aŭ "bonus".

Kiel fortraduki ĝin? "Krompago" ne klarigas la tutan signifon, cetere ne
necese temas pri pago. Ĉu "ekstraĵo"?

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2009, 9:13:27 AM12/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
"Bonifiko" estas neoficiala vorto
Ĉu oni uzas ĝin en Esperanto?

Se jes, mi tradukus ĝinb per "donaco".

Amike

Renato


Masako TAHIRA

unread,
Dec 24, 2009, 9:58:38 AM12/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu kromsalajro?

Masako

2009/12/24, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:


> Leo:
>> "Bonifiko" estas neoficiala vorto

> C^u oni uzas g^in en Esperanto?
>
> Se jes, mi tradukus g^inb per "donaco".
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Dec 24, 2009, 11:53:14 AM12/24/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Leo:
>"Bonifiko" estas neoficiala vorto

 

Renato:>

>Ĉu oni uzas ĝin en Esperanto?

>Se jes, mi tradukus ĝin per "donaco".

Masako:

>Cxu kromsalajro?

 

Mi neniam antauxe auxdis aux legis pri “bonifiko” (kvankam gxi estas registrita, por la sporta senco, en la itala-esperanta vortaro Minnaja).

Surbaze de la difino en PIV, laux la cirkonstancoj mi tradukus “aldona/ ekstra avantagxo”, “rabato”, “dekalkulo”, “prezoredukto” (laux Krause), “donaco”, “kompenso”, “kromsalajro”: temas ja pri tuta aro da malsimilaj konceptoj (kaj ankaux pro tio mi evitus la uzon de “bonifiko”, kiu cetere estas ecx “falsa amiko” por italo, cxar en la itala “bonifico” egalas cxefe al “akredito, mona transpago”).

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2009, 5:04:32 PM12/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


Mi neniam antauxe auxdis aux legis pri “bonifiko”

Vere la dormo de la rezono generas PIV-on. Mi estis tiom terurita pro tiu vorto, ke mi tuj enmetis linion:

bonifik·o → al·don·a/krom·a avantaĝ·o, prez·o·redukt·o (laŭ Krause), donac·o, kompens·o, krom·salajr·o
kaj atendas proponojn pri gyustigo de tiu linio.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 25, 2009, 5:35:53 AM12/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

>> Antonio:
> > Mi neniam antauxe auxdis aux legis pri “bonifiko”
> Vere la dormo de la rezono generas PIV-on. Mi estis tiom terurita pro
tiu vorto, ke mi tuj enmetis linion:
bonifik·o → al·don·a/krom·a avantaĝ·o, prez·o·redukt·o /(laŭ Krause)/,
donac·o, kompens·o, krom·salajr·o
kaj atendas proponojn pri gyustigo de tiu linio.

Ĉiutage mi ricevas anekdoton (foje plurajn) el la forumo "Anekdotoj en
Esperanto"
esperanto...@yahoogroups.com
Preskaŭ ĉiujn sendas Rikardo Cash en perfekta lingvaĵo kaj per
Esperantaj literoj (kvankam temas pri Yahoo-a forumo).
Ĉi-foje enestis la stranga vorto "bonifiko", kiun mi tuj sendis la "la
bona lingvo".
Cetere mi dankas Rikardon pro liaj ĉiutagaj amuzaj anekdotoj. Mi regule
plusendas kelkajn al propra listeto. Mi aldonas kelkajn lingvajn
rimarkojn por komencantoj. Per tiuj ŝercetoj listanoj, kiuj neniam
vizitas klubvesperon tamen regule havas kontakton kun la lingvo.

Amike salutas
Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages