Lexical Blending

0 views
Skip to first unread message

Josenilton

unread,
Feb 20, 2014, 5:16:12 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com

Amikaro kiel diri Lexical Blending en Esperanto? Ĉu poavs esti LEKSIKA MIKSAĴO aŭ RADIKMORFEMA MIKSAĴO aŭ VORT-MIKSAĴO?

 

[Okazas, ke mi volas argumenti, ke tiu fenomeno pri kunaĵoj aŭ miksaĵoj inter morfemoj en Esperanto estas neevitebla (kvankam ne troinda). Ekzemple: KOMPUFONO, kiel miksaĵo de KOMPUTILO + TELEFONO.  ☺]

 

Marcos Cramer

unread,
Feb 20, 2014, 6:13:03 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi dirus "vortkunfando", kaj laŭ mi en Esperanto ja temas pri evitebla kaj evitinda vortfara metodo.

Amike,
Markos

Am 20.02.2014 10:26 schrieb "Josenilton" <jota...@gmail.com>:

Amikaro kiel diri Lexical Blending en Esperanto? Ĉu poavs esti LEKSIKA MIKSAĴO aŭ RADIKMORFEMA MIKSAĴO aŭ VORT-MIKSAĴO?

 

[Okazas, ke mi volas argumenti, ke tiu fenomeno pri kunaĵoj aŭ miksaĵoj inter morfemoj en Esperanto estas neevitebla (kvankam ne troinda). Ekzemple: KOMPUFONO, kiel miksaĵo de KOMPUTILO + TELEFONO.  ☺]

 

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Josenilton

unread,
Feb 20, 2014, 6:36:20 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke VORTKUNFANDO estas pli preciza. Tamen pri la aludita fenomeno, ni devas prepari nin por ghia ebleco. Nova e-ista generacio, pli modernema, aktualema kaj mojosa (trajtoj, kiujn Esperanto mem ankau havas), emos fari tiajn konstruojn.

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2014, 8:02:01 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com

Markos:

|   Mi dirus "vortkunfando",

Tion mi registris en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=En:_B .

|   kaj laŭ mi en Esperanto ja temas pri evitebla kaj evitinda vortfara metodo.

Mi samopinias. Foje indas baziĝi sur la spirito de la lingvo. Vortkunfando funkcias mutle kaj bone en la angla, ekzemple ‘motorcade’, sed ĝi ne ŝajnas kongrui kun la analiza sistemo de Esperanto.

Amike

Renato

Josenilton

unread,
Feb 20, 2014, 8:15:40 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi aparte same opinias.

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages