> generalisim-o --> ?efgeneralo, ?u ne?
Mi supozas ke ne. Kiom mi scias, "generalisimo" estas
ital/hispan(?)lingva esprimo egala al esp-a "generalego". [mi ne
parolas tiujn lingvojn, do eble mi malpravas]
Ekster tiuj lingvoj oni konas cxefe brigada generalo (5000 subuloj),
divizia generalo
(lewtenantgeneralo? 15.000 subuloj), korpusa generalo....kaj en iuj
kazoj ekzistas marsxalo
gxis, Ronaldo N
Ronaldo:
>Mi supozas ke ne. Kiom mi scias, "generalisimo" estas
ital/hispan(?)lingva esprimo egala al esp-a "generalego". [mi ne
parolas tiujn lingvojn, do eble mi malpravas]
>Ekster tiuj lingvoj oni konas cxefe brigada generalo (5000 subuloj),
divizia generalo (lewtenantgeneralo? 15.000 subuloj), korpusa generalo....kaj en iuj
kazoj ekzistas marsxalo
Lauxvorte, la itala (latindevena) "generalissimo" signifas efektive "generalego". Tamen, historie gxi estis uzata por indiki la cxefgeneralon, la plejsupran komandanton (ekde la epoko de la Bizanca imperio), kaj nur en pli jxusaj tempoj por indiki generalon kiu alprenis la civilan povon (plej ofte per sxtatrenverso). Tiu termino estas nuntempe uzata en Italujo nur en cxi tiu dua senco, kaj cxefe en rilato kun la hispana "generalìsimo" Francisko Franco (ecx, oni rekte uzas la hispanan formon), kvankam tiu titolo estis siatempe atribuata ankaux al aliaj diktatoroj (ekz. Stalin).
Do, eble ambaux formoj estas pravaj, depende de la kunteksto.
Gxis
Antonio
Antonio:
| Tiu termino estas nuntempe uzata en Italujo nur en cxi tiu dua senco, kaj cxefe en rilato kun la hispana "generalìsimo" Francisko Franco (ecx, oni rekte uzas la hispanan formon), kvankam tiu titolo estis siatempe atribuata ankaux al aliaj diktatoroj (ekz. Stalin).
Kaj tiu signifo eniris ankaŭ la anglan:
| (Military) a supreme commander of combined military, naval, and air forces, esp one who wields political as well as military power
Amike
Renato
Jose' Antonio Vergara