cikl-o

9 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2011, 5:09:16 PM12/5/11
to °listo 'lbl'
Mi ĵus relegis ĉiujn mesaĝojn pri bicikloj kaj aliaj pedalveturiloj. Pluraj solvoj estas penseblaj.

La plej banala kaj komprenebla de nunaj esperantistoj:

unurada biciklo
biciklo
trirada biciklo
motorbiciklo

La plej racia (Markos kaj modeloj de la orientaj lingvoj)

unuradilo
duradilo
triradilo
motor-radilo

La variaĵo kun "velocipedo"

unurada velocipedo
(durada) velocipedo
trirada velocipedo
motor-velocipedo

Verŝajne ni devos orientiĝi al kombino de la unuaj du.

Kion vi pensas?

Renato

-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Leo De Cooman

unread,
Dec 5, 2011, 5:25:12 PM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/12/2011 23:09, Renato Corsetti schreef:
unuradilo
duradilo
triradilo
motor-radilo

Tiujn mi preferas.

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Dec 6, 2011, 1:25:36 PM12/6/11
to la-bona...@googlegroups.com

Tamen, oni ne kutime diras “duradilo”, sed “biciklo”. Tio apartenas al la 1a OA, kaj estas ankaŭ zamenhofa. Se ni proponus nomi biciklon “duradilo”, ni proponus grandan ŝangon al la normale uzata lingvo. Pri “unuradilo”, “triradilo” oni povus diskuti, sed mi preferas la serion kun “biciklo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 5 dicembre 2011 23.25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) cikl-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Dec 7, 2011, 4:06:33 AM12/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Memstara uzo de "biciklo" ĉiam pensigas pri durada pedale movita veturilo. En la kunmetaĵo "motorbiciklo", la antaŭelemento "motor-" klarigas, ke la veturilo ne estas pedale sed motore veturita. Do antaŭelemento laŭ mi povas ne nur pliprecizigi vorton, sed ankaŭ forpreni ideon el la baza signifo, se tiu kontraŭas la ideon esprimitan de la antaŭelemento.

Simile oni laŭ mi povus forpreni la ideon de duradeco de "biciklo" per uzo de antaŭelementoj "unu·rad-" kaj "tri·rad-": "unuradbiciklo" kaj "triradbiciklo".

La proponoj de Renato tamen estis "unurada biciklo" kaj "trirada biciklo". En tiu apartigita formo, la esprimoj ŝajnas al mi pli problemaj, ĉar antaŭmetita adjektivo laŭ mi pli malfacile interpreteblas kiel io, kio forprenas ideon de la precizigita vorto, ol antaŭelemento en kunmetaĵo. Pro tio mi klare preferu
"unuradbiciklo" kaj "triradbiciklo" al "unurada biciklo" kaj "trirada biciklo".

Aliflanke,
"unuradbiciklo" kaj "triradbiciklo" ŝajnas al mi iom pezaj, kaj laŭ mi tute sufiĉas "unuradilo" kaj "triradilo", multe pli taŭgaj por ĉiutaga uzo.

Mi certe ne uzus "duradilo" anstataŭ "biciklo". Eble oni povus opinii ke "biciklo" ankaŭ entenas la ideon de samgrandaj radoj, kaj "duradilo" povus esti pli ĝenerala esprimo por similaj veturiloj kiuj ne nepre havas samgrandajn radojn. Sed ĉiuokaze ni ne bezonas linion pri "biciklo" aŭ "duradilo".

Konklude, mia nuna propono estus havi la jenajn liniojn:

motorcikl·o → motor·bicikl·o
tricikl·o → tri·rad·il·o, tri·rad·bicikl·o
unu·cikl·o → unu·rad·il·o, unu·rad·bicikl·o
cikl·o (kiam temas pri veturilo) → velociped·o, (en kunmetaĵoj) -bickl·o, -rad·il·o (vidu la liniojn pri "motorciklo", "unuciklo" kaj "triciklo")

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2011, 6:36:14 AM12/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   La proponoj de Renato tamen estis "unurada biciklo" kaj "trirada biciklo". En tiu apartigita formo, la esprimoj ŝajnas al mi pli problemaj, ĉar antaŭmetita adjektivo laŭ mi pli malfacile interpreteblas kiel io, kio forprenas ideon de la precizigita vorto, ol antaŭelemento en kunmetaĵo. Pro tio mi klare preferu "unuradbiciklo" kaj "triradbiciklo" al "unurada biciklo" kaj "trirada biciklo".
Prefere ni ne parolu pri ĉi tiuj profundaj filozofiaj demandoj, ĉar eble ni malkovrus ke mi estas italo kaj vi germano, kaj pro tio ni interpretas kunmetitajn kaj disajn vortojn iom malsame.


>   motorcikl·o → motor·bicikl·o

Tion bonŝance ni jam havas.
>   tricikl·o → tri·rad·il·o, tri·rad·bicikl·o
Bone. Mi registras ĝin en maniero pri kiu ni ambaŭ povas esti kontentaj:

tricikl·o → tri·rad·il·o, tri·rad·(a )bicikl·o
>   unu·cikl·o → unu·rad·il·o, unu·rad·bicikl·o
Same pri ĉi tiu.
>   cikl·o (kiam temas pri veturilo) → velociped·o, (en kunmetaĵoj) -bickl·o, -rad·il·o (vidu la liniojn pri "motorciklo", "unuciklo" kaj "triciklo")
Tion mi registras senŝanĝe malgraŭ tio ke eble "velocipedo" ne estas la plej furora antataŭaĵo por "ciklo".

Amike

Renato

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Dec 7, 2011, 10:11:09 AM12/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "unu·rad·bicikl·o", laŭ mia vidpunkto estus aberacio ĉar etimologie ĝi signifas ke durada ilo havas nur unu radon, ĉar la "bi" en biciklo signifas 2, kaj "ciklo" estas rado. Kaj same oni povus diri pri aliaj vortoj uzante "biciklon" en la kombinaĵo. "Bi" ne estas esperanta prefikso, sed jam antaŭ ĝia alveno al nia lingvo tia vorto havis tian etimologion, kaj la etimologio ne malaperas kiam la vorto alvenas al Esperanto.

franklin

2011/12/7 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2011, 2:24:45 PM12/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Franklin Montenegro-Rodas:
>   "Bi" ne estas esperanta prefikso, sed jam antaŭ ĝia alveno al nia lingvo tia vorto havis tian etimologion, kaj la etimologio ne malaperas kiam la vorto alvenas al Esperanto.
Tamen esperantistoj ne nepre konas la etimologion, kaj ili devus pritrakti la unuecan radikon "bicikl-".

Amike

Renato

Harri Laine

unread,
Dec 7, 2011, 3:33:54 PM12/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato 7.12.2011:

> Tamen esperantistoj ne nepre konas la etimologion, kaj ili devus
> pritrakti la unuecan radikon "bicikl-".

La historia deveno de la vorto "biciklo" havu nenian rolon
en diskuto pri tio, kion ĝi signifu.

Amike
Harri

ro-esp

unread,
Dec 14, 2011, 7:20:17 PM12/14/11
to la bona lingvo

> Op 5/12/2011 23:09, Renato Corsetti schreef:
>
> unuradilo
> duradilo
> triradilo
> motor-radilo

Mi tiujn ne subtenas, cxar ili tro forte sugestas ke ekzistu verboj
unuradi, duradi, triradi kaj ecx radi.

Law mi la plej bon(lingv)a solvo estas enkonduko de radiko samsignifa
al tiu de la nederlanda "fiets" (fic), kaj kombini tiujn kun
prefiksoj. bakfiets, transportfiets, racefiets, waterfiets -->trogfico
(?), transportfico, rapidfico, akvofico
Do enkonduki vorteton kiu uzeblas por cxiu veturilo kiun oni
antawenigas per rondirantaj pedaloj. (motorbiciklo povas resti
motorbciklo, aw transformigxi al motoo kiel en la franca)

gxis,
Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
Dec 15, 2011, 4:27:08 AM12/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


>  Law mi la plej bon(lingv)a solvo estas enkonduko de radiko samsignifa al tiu de la nederlanda "fiets" (fic)

Certe, sed estas malfacile penseble nun fari ion tian.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages