R: R: listo Neoficialaj Vortoj

2 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Dec 16, 2015, 4:03:49 PM12/16/15
to Johano Karlo Rinaldo, la-bona...@googlegroups.com
La religiaj vortoj indikitaj estas:
NEOFICIALA PROPONITA SAMSIGNIFA VORTO
graco Difavoro
indulgenco pekliberigo
pasiono Jesua mortsufero
retablo altarofona bildo
voto religia promeso

Mi opinias, ke estas akcepteblaj la vortoj difavro kaj pekliberigo, kvankam propre dirite graco kaj indulgenco estas fakaj terminoj (laux mi, konservendaj);
pasiono estas faka termino; se oni nepre volas klarigi, oni povas diri Jesua mortsufero, sed oni konservu pasiono;
retablo estas simple altarbildo (tute laux la germana Altarbild);
mi ne uzas voto, sed (religia) jxurpromeso.
Gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: Johano Karlo Rinaldo [mailto:esperanto...@gmail.com]
Inviato: lunedì 14 dicembre 2015 07:09
A: Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>
Oggetto: Re: R: listo Neoficialaj Vortoj

Kara Antonio, jen la .doc formato.
Temas nur pri 5 vortoj, kiujn vi trovos en 7a paĝo.
Se vi polurigos miajn proiponojn, ankaŭ la posta diskuto estos pli rapida.
Eĉ pli bone se vi mem rekte sendos ĉiun proponon al la diskutlisto.
Dankon Giancarlo
> Mi ne povas malfermi dat-dosiderojn.
> Bv utiligi doc.
> Gxis
> Antonio
>
>
>
> -----Messaggio originale-----
> Da: Johano Karlo Rinaldo [mailto:esperanto...@gmail.com]
> Inviato: domenica 13 dicembre 2015 15:28
> A: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>; EU-fed.m..Leo <Leo.De...@pandora.be>; EJ.IT.DeSalvo <antonio...@tiscali.it>
> Oggetto: Re: listo Neoficialaj Vortoj
>
> Karaj BL-samlistanoj,
> mi prilaboris longan liston de neoficialaj vortoj, ankoraŭ ne ekzamenataj laŭ mia memoro.
>
> Por iom malpezigi Corsetti mi ĝin dividis en 4 listoj
> - la unuaj du por Corsetti kun ĝeneralaj terminoj
> - la tria por De Salvo pri religiaj temoj
> - la lasta por De Cooman pri scienc-teknikaj temoj.
>
> Tiujn tabelojn vi trovos en la aldonitaĵo kun finaĵo .docx Se vi ne sukcesos ĝin legi, bv. komuniki al mi la de vi preferatan finaĵon.
>
> Mia celo estas, ke post viaj ekzameno kaj polurigo de mia propono vi mem rekte faru diskutproponon por ĉiu vorto.
>
> Bonan dimanĉon, JoKo Rinaldo
>
>
>


Renato Corsetti

unread,
Dec 16, 2015, 5:37:15 PM12/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio, pro la mesaĝo. Ni devas tamen fari el viaj observoj liniojn:

Mi provas uzi viajn rimarkojn:

grac-o = di-favor-o
indulgenc-o = pek-liber-ig-o
pasion-o = Jesu-a mort-sufer-o
retabl-o  = altar-o-fon-a bild-o
vot-o =  religi-a promes-o

Ĉu en ordo tiel?

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Antonio De Salvo

unread,
Dec 16, 2015, 6:10:27 PM12/16/15
to la-bona...@googlegroups.com

Jes. Nur :

-          laux mi) estas troabunda “altarfona bildo”, dum suficxus altarbildo;

-          voto estas io pli ol simpla promeso. En la zamenhofa Biblio oni trovas:

Genezo 28,20: 20 Kaj Jakob faris sanktan promeson

Levidoj 27,2 Se iu faros sanktan promeson

Nombroj 6,2 Se viro aux virino decidos fari sanktan promeson

ktp

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 16 dicembre 2015 23:37
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) listo de Neoficialaj Vortoj

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Michał Ryszard Balicki

unread,
Dec 16, 2015, 6:20:20 PM12/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu ni ankaŭ povas aldoni „mizerikordon”, pli bone esprimatan kiel „bonkoreco” (aŭ pli ofte „korfarovo”, kvankam tiu vorto al mi ial ne plaĉas).
--
ϻϐ

Antonio De Salvo

unread,
Dec 16, 2015, 6:58:47 PM12/16/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mizerikordo (nuntempe furora pro la Jubilea jaro de Mizerikordo) tradukas, aux klopodas traduki, la hebrean “hesed”, kiu havas multegajn signifojn, inter kiuj “boneco”, “favorkoreco”, “korfavoro” (tiel gxenerale en la zamenhofa Biblio).

 

Sed en la okcidenta (latina) mondo, “mizerikordo” (laux du latinaj radikoj, kiuj signifas mizer- kaj kor-) akiris precipe la signifon “kompatemo”, “indulgemo”, “pardonemo”; en cxi tiu senco la papo diras, ke Dio estas mizerikorda.

Cetere, ankaux Korano agas tiel: gxi malfermigxas per jenaj vortoj:

1.Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

http://www.lernado.it/kurano/kur001.htm

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Michal Ryszard Balicki
Inviato: giovedì 17 dicembre 2015 00:12
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: listo de Neoficialaj Vortoj

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 17, 2015, 4:09:31 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu sume povas taŭgi "pardonemo, kompatemo, korfavoro"?

JoKo

> Mizerikordo (nuntempe furora pro la Jubilea jaro de Mizerikordo) tradukas, aux klopodas traduki, la hebrean “hesed”, kiu havas multegajn signifojn, inter kiuj “boneco”, “favorkoreco”, “korfavoro” (tiel gxenerale en la zamenhofa Biblio).
>
>
> Sed en la okcidenta (latina) mondo, “mizerikordo” (laux du latinaj radikoj, kiuj signifas mizer- kaj kor-) akiris precipe la signifon “kompatemo”, “indulgemo”, “pardonemo”; en cxi tiu senco la papo diras, ke Dio estas mizerikorda.
>
> Cetere, ankaux Korano agas tiel: gxi malfermigxas per jenaj vortoj:
>
> 1.Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.
>
> http://www.lernado.it/kurano/kur001.htm
>
> Gxis
>
> Antonio
>
>
>
>
>
> Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Michal Ryszard Balicki
> Inviato: giovedì 17 dicembre 2015 00:12
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: listo de Neoficialaj Vortoj
>
>
>
> Ĉu ni ankaŭ povas aldoni „mizerikordon”, pli bone esprimatan kiel „bonkoreco” (aŭ pli ofte „korfarovo”, kvankam tiu vorto al mi ial ne plaĉas).
>
>
>
> 2015-12-17 0:10 GMT+01:00 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it <mailto:antonio...@tiscali.it> >:
>
> Jes. Nur :
>
> - laux mi) estas troabunda “altarfona bildo”, dum suficxus altarbildo;
>
> - voto estas io pli ol simpla promeso. En la zamenhofa Biblio oni trovas:
>
> Genezo 28,20: 20 Kaj Jakob faris sanktan promeson
>
> Levidoj 27,2 Se iu faros sanktan promeson
>
> Nombroj 6,2 Se viro aux virino decidos fari sanktan promeson
>
> ktp
>
> Gxis
>
> Antonio
>
>
>
>
>
> Da: la-bona...@googlegroups.com <mailto:la-bona...@googlegroups.com> [mailto:la-bona...@googlegroups.com <mailto:la-bona...@googlegroups.com> ] Per conto di Renato Corsetti
> Inviato: mercoledì 16 dicembre 2015 23:37
> A: la-bona...@googlegroups.com <mailto:la-bona...@googlegroups.com>

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 17, 2015, 4:40:50 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo esence, kiel fakulo, precizigis
> "graco, indulgenco, pasiono" estas fakaj terminoj (laux mi, konservendaj)

Nun mi proponas kelkajn demandojn (ĉefe al Corsetti) je ĝenerala nivelo.

Ĉu estas malsameco estas inter "termino" kaj "faka vorto"?

Kiu decidas ĉu vorto estas konsiderenda faka termino (religiaj, sciencaj,
teknikaj...)?
Ĉu la ĝenerala vortaristo, aŭ la faka vortaristo?

Kaj fine
- ĉu la fakaj vortoj estas lasendaj en speciala listo, kun eventualaj SSV, kaj
pridiskutendaj nur fine de la ekzameno de la ordinaraj vortoj;
- aŭ ĉu ili jam nun estas ekzameneblaj aldonante eventuale indikilon de fakecon
kiel R, S, T (Religio, Scienco, Tekniko)?
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2015, 4:49:51 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:


|    Ĉu estas malsameco estas inter "termino" kaj "faka vorto"?
En la komunuza lingvo mi kredas, ke "faka vorto" insistas pri la fakeco, diras, ke temas pri vorto uzata ĉefe de fakuloj.


|    Kiu decidas ĉu vorto estas konsiderenda faka termino (religiaj, sciencaj, teknikaj...)?
Ĉu la ĝenerala vortaristo, aŭ la faka vortaristo?
Mi kredas, ke la normalaj parolantoj decidas. Nun oni demandas la konsultejon de la Akademio pri la vorto "tursiopo" (speco de delfeno). Tiu certe estas faka vorto.
Termino, laŭ mi, estas pli eleganta maniero por diri 'vorto', foje ankaŭ kun la signifo 'faka vorto'.


- ĉu la fakaj vortoj estas lasendaj en speciala listo, kun eventualaj SSV, kaj pridiskutendaj nur fine de la ekzameno de la ordinaraj vortoj;
- aŭ ĉu ili jam nun estas ekzameneblaj aldonante eventuale indikilon de fakecon kiel R, S, T (Religio, Scienco, Tekniko)?
La plej facila afero estas lasi nur unu liston kun indiko pri fakeco.

Amike

renato

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2015, 6:54:54 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne ankoraŭ trastudis ĉiujn viajn mesaĝojn, sed provi fari unu linion, ĉefe por vidi, ĉu vi estas kontentaj pri ĝi kiel modelo:

grac·o (faka vorto, religia) ~ di·favor·o

Kion vi pensas?

Leo De Cooman

unread,
Dec 17, 2015, 7:07:31 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 17/12/2015 om 12:54 schreef Renato Corsetti:
grac·o (faka vorto, religia) ~ di·favor·o

Kion vi pensas?

Bone.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Dec 17, 2015, 7:36:40 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 17/12/2015 om 0:12 schreef Michał Ryszard Balicki:
> Ĉu ni ankaŭ povas aldoni „mizerikordon”, pli bone esprimatan
> kiel „bonkoreco” (aŭ pli ofte „korfarovo”, kvankam tiu vorto al mi ial
> ne plaĉas).
>
Mi vane provis analizi la vorton "Mizerikordo". Ĝi estas neoficiala
vorto, ĉu ne?

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 17, 2015, 8:31:25 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 17/12/2015 12:54, Renato Corsetti ha scritto:
> Mi ne ankoraŭ trastudis ĉiujn viajn mesaĝojn, sed provi fari unu linion, ĉefe
> por vidi, ĉu vi estas kontentaj pri ĝi kiel modelo:
>
> grac·o /(faka vorto, religia)/ ~ di·favor·o
ja bone, JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Dec 17, 2015, 9:39:31 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Jes.
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: giovedì 17 dicembre 2015 10:09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) mizerikordo

JFB-Mikro.fr

unread,
Dec 17, 2015, 10:52:58 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
grac-o = di-favor-o (mi komprenas pli la vorton tiel, "di'helpo", sed eble mi eraras ĉar pri religiaĵo mi estas mezsciantulo, eĉ nevolsciantulo).
indulgenc-o = pek-liber-ig-o (sed ankaŭ "erar'forgeseco", "erar" estas pli universala radiko ol "pek" . "Pek" estas radiko, kiun ni uzu nur en iaj cirkonstancoj. Tamen por religio, ne estas la pekoj, kiujn ĝi forgesas, estas la propekaj punoj. Tamen !)
pasion-o = Jesu-a mort-sufer-o ("jesu'mortiĝo", sufiĉas. ĉar tiuj, kiuj parolas pri tio konas la rakonton, kaj plej ofte parolas pri tio al tiuj, kiuj ankaŭ konas ĝin). 
retabl-o  = altar-o-fon-a bild-o (mi proponas la vorton "altarartaĵo", ĉar ĝi estas ĉu pentraĵo, ĉu skulptaĵo, ĉu altet'reliefaĵo).
vot-o =  religi-a promes-o  (kial limigi tion al religio. "sindediĉo", por mi sufiĉas. pro la ĉirkaŭteksto ni bonkomprenas, ĉu tio estas kaŭz' religiaĵo, ĉu tio estas pro forta volo. )
--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2015, 12:05:44 PM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro la pliaj mesaĝoj pri la religiaj fakaj vortoj. Ĉar temas pri fakaj vortoj mi decidos nur kunlabore kun mia persona fakulo pri religio, Antonio.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages