paŭti

1 view
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Nov 3, 2007, 12:49:56 PM11/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kion oni pensas pri la vorto 'paŭti'? Ĉu ĝi estas anstataŭinda per io
kiel 'fari diklipon' (la difino en ReVo)?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 4:30:57 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Kion oni pensas pri la vorto 'pau'ti'? C'u g'i estas anstatau'inda

>per io kiel 'fari diklipon' (la difino en ReVo)?

Mi ne komprenus tion kaj ankau' mi ne scias kiel anstatau'igi tiun
vorton, kiu en la itala ne ekzistas. La koncepto estas redonata per
longa c'irkau'parolo.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Pilar Otto

unread,
Nov 5, 2007, 8:21:52 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Adam:
>
>> Kion oni pensas pri la vorto 'pau'ti'? C'u g'i estas anstatau'inda
>> per io kiel 'fari diklipon' (la difino en ReVo)?
>
> Mi ne komprenus tion kaj ankau' mi ne scias kiel anstatau'igi tiun
> vorton, kiu en la itala ne ekzistas. La koncepto estas redonata per
> longa c'irkau'parolo.

Mi ne konis la vorton nek scias, de kie gxi venis en E-on (estus interese
tion ekscii). Ankaux mi ne komprenus "fari diklipon". Mia E-norvega vortaro
tradukas "pauxti" per "surmule", kiu lauxvorte signifas proks.
"acid-muzeli". Mia E-hispana vortaro tradukas gxin fusxe per "enojarse", kiu
signifas "kolerigxi". Sed en la alidirekta vortaro - de la sama auxtoro - mi
iom hazardete trovis la esprimon "estar de morros" ("esti de muzeloj"),
tradukitan per "pauxti".

Otto

Adam Raizen

unread,
Nov 5, 2007, 8:30:45 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/5/07, Pilar Otto <pil...@online.no> wrote:
Mia E-norvega vortaro
tradukas "pauxti" per "surmule", kiu lauxvorte signifas proks.
"acid-muzeli".
 
Ankaux en la hebrea oni povas diri ion kiel 'acidigi la vizagxon', sed mi ne certas, cxu tio estus gxenerale komprenata en Esperanto (kaj eble la ideo estas iomete alia).

Anna Lowenstein

unread,
Nov 6, 2007, 1:37:41 PM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com

G’i venas de la angla vorto “pout” (prononcata g’uste “pau’t”). G’i signifas elpus’i la lipojn, au’ eventuale nur la malsupran lipon, en infaneca grimaceto por montri malkontenton. G’i pensigas c’efe pri dorlotita infano, au’ eventuale pri seksalloga virino, kiu intence kondutas iom infanece.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Adam Raizen
Inviato: lunedì 5 novembre 2007 14.31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: pau'ti

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2007, 1:58:53 PM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>pout . . . elpus'i la lipojn, a' eventuale nur la malsupran lipon

PIV mem donas al g'i pli g'eneralan signifon, c'ar la nepra kunligo
kun la lipoj ne estas klara en la vortoj per kiuj oni tradukas tiun
esprimon al, ekzemple, la itala.

Mi ne havas ideon pri ekvivalentoj. C'u kolereti?

Anna Lowenstein

unread,
Nov 6, 2007, 5:09:16 PM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Se mi devus traduki tiun vorton, mi vers'ajne dirus ion de la speco: "li
grimacetis g'enate".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 6 novembre 2007 19.59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pau'ti

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2007, 3:37:29 AM11/7/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Se mi devus traduki tiun vorton, mi vers'ajne dirus ion de la speco: "li
>grimacetis g'enate".

mi provizore registris:

pauxt-i = gxen-e grimac-et-i

renato

Pilar Otto

unread,
Nov 8, 2007, 8:58:29 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Anna, pro la klarigo pri la origino de la vorto. Mankas multego, por ke mi povu diri, ke mi ellernis la anglan lingvon! Mi ankaux ne multe klopodas por tion atingi.
 
Otto

Pilar Otto

unread,
Nov 8, 2007, 9:13:48 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi ne havas ideon pri ekvivalentoj. C'u kolereti?

Konsultinte anglan-norvegan vortaron pri "pout", mi pensetas pri
"ofendgrimaci" aux eble "kolergrimaci".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2007, 9:32:16 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>mi pensetas pri "ofendgrimaci" aux eble "kolergrimaci".

Mi registris ambau'.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages