http://simplavortaro.org/

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 10, 2012, 4:40:17 PM5/10/12
to °listo 'lbl'

Ĉu iu havas tempon por iom esplori ĉi tiun vortaron por vidi ĉu ĝi estas bonlingva?

Amike

Renato


Vidu la afiŝon en Facebook · Redakti retpoŝtajn agordojn · Respondu al tiu ĉi retmesaĝo por aldoni komenton.

--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Silvia Garnero

unread,
May 10, 2012, 4:58:07 PM5/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata Profesoro Corsetti, laux mi tiu cxi vortareto estas bona, tamen gxI estas nur provo ankoraux plibonigebla. Korajn Salutojn. Silvia Garnero.
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
May 10, 2012, 6:04:10 PM5/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 10/05/2012 22:40, Renato Corsetti schreef:
> Ĉu iu havas tempon por iom esplori ĉi tiun vortaron por vidi ĉu ĝi
> estas bonlingva?


Mi serĉis kelkajn hazardajn vortojn, kiuj estas markitaj malkonsilindaj
en SSV.
Mi vidis neniun indikon pri neoficialeco.
Tiu vortaro donas tradukojn al kelkaj aliaj lingvoj.

Laŭ mi indas kunlabori kun la aŭtoro(j) por aldonigi indikojn pri
oficialeco kaj fortradukojn aŭ samsignifajn vortojn.


Amike salutas Leo


Cho Chaoming

unread,
May 10, 2012, 7:53:04 PM5/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Surprize la vorto "fako" ne troviĝas en la simplavortaro , ankaŭ ne en la vortaro je http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj . Ĉu estas alia taŭga simpla vorto por fako?

Abengo

Vastalto

unread,
May 10, 2012, 9:22:38 PM5/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
>Ĉu iu havas tempon por iom esplori ĉi tiun vortaron por vidi ĉu ĝi estas
>bonlingva?

La kreinto de la retejo mem klarigas:
|> La Simpla Vortaro estas interfaco por la difinoj de ReVo. Ĝi inkluzivas
|> kelkajn helpilojn kaj simplan strukturon.

Ĝiaj artikoloj baziĝas sur tiuj de ReVo. La adjektivo "simpla" ŝajnas
rilati al ĝia manipulado.

Ekzemple, se oni faras serĉon per "defino", ĝi redonas "Neniu trovita"
sub la etikedo "Preciza Serĉo" sed sugestas "difino"-n sub la etikedo
"Malpreciza Serĉo".
Aliekzemple, se oni serĉas "abonbileto", ĝi redonas "Neniu trovita" sub
la etikedoj ""Preciza Serĉo" kaj "Malpreciza Serĉo", sed sugestas "abon-
bilet-o"-n sub la etikedo "Vortfarada Serĉo". Tiel oni povas rimarki, ke
tiu estas kunmetita vorto.

Laŭ mi tiuj lernigaj trajtoj de la Simpla Vortaro estas ŝatindaj.

Amike,
Vastalto

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2012, 3:47:39 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Silvia!

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2012, 4:08:52 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> Laŭ mi indas kunlabori kun la aŭtoro(j) por aldonigi indikojn pri oficialeco kaj fortradukojn aŭ samsignifajn vortojn.
Vastalto:


> Laŭ mi tiuj lernigaj trajtoj de la Simpla Vortaro estas ŝatindaj.

Dankon al ambaŭ. Mi, do, provos kontakti la aŭtoron por vidi kion ni povas fari kune.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2012, 4:22:40 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Abengo:
>   Surprize la vorto "fako" ne troviĝas en la simplavortaro , ankaŭ ne en la vortaro je http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj . Ĉu estas alia taŭga simpla vorto por fako? 
En nia linioj en la listoj de Simplaj samsignifaj vortoj ne estas "fako", ĉar neniu poroponis, ke oni prefere diru alimaniere.  MI ne bone komprenis, ĉu vi proponas tion aŭ simple demandas pri eblaj alternativoj.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
May 11, 2012, 5:40:46 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/05/2012 1:53, Cho Chaoming schreef:
Surprize la vorto "fako" ne troviĝas en la simplavortaro , ankaŭ ne en la vortaro je http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj . Ĉu estas alia taŭga simpla vorto por fako? 

Mi ja trovis la vorton "fako" en http://simplavortaro.org/
Estas tradukoj en multaj lingvoj, sed ŝajne ne en orientaziaj.

Amike salutas Leo

Vorto: fako

  1. Aparta dividaĵo de meblo, kesto aŭ objekto, destinita por enteni aĵojn aŭ personojn, apartigante ilin. Supernocio: ujo; Vidu ankaŭ: ĉelo, kupeo, sekcio

    • fakoj de skribotablo, de ŝranko, de vojaĝkofro

    • la 64 fakoj de ŝaktabulo

    • fumfako de vagonaro

  2. (figure) Aparta branĉo de scienco, arto, industrio, komerco, kc. Vidu ankaŭ: profesio

    • literatura fako

    • politiko ne estas mia fako

    • diversfaka komerco


Leo De Cooman

unread,
May 11, 2012, 6:21:59 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/05/2012 10:22, Renato Corsetti schreef:
En nia linioj en la listoj de Simplaj samsignifaj vortoj ne estas "fako", ĉar neniu poroponis, ke oni prefere diru alimaniere.  MI ne bone komprenis, ĉu vi proponas tion aŭ simple demandas pri eblaj alternativoj.

Laŭ PIV "fako" estas fundamenta.
Mi provis trovi konfirmon en la retejo de la Akademio
akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html
sed la tiea sistemo ne estas sufiĉe simpla. Mi rezignis.


Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
May 11, 2012, 6:42:05 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
>  Laŭ PIV "fako" estas fundamenta.
Efektive, estas tiel:

fak' compartiment, branche | drawer, department | Fach | разгородка,
отдѣленіе | przegródka.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages