Re: (la bona lingvo) Re: botaniko

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 2, 2008, 2:00:09 PM7/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
estimataj

planto: estajxo/organismo kapabla je fotosintezo

planto/planti estas kia parko/parki: nekonsekvencajxo riparebla nur per
enkonduko kaj largxa akceptado den pli tawgaj vortoj


gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2008, 3:03:13 AM7/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>planto/planti estas kia parko/parki: nekonsekvencajxo riparebla nur per
>enkonduko kaj largxa akceptado den pli tawgaj vortoj

Mi kredas, ke vi pravas, sed mi dubas, ke la nuna Akademio havas la
ideon fari ion tian.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Jul 3, 2008, 5:11:56 AM7/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
planto/planti estas kia parko/parki: nekonsekvencajxo riparebla nur per
enkonduko kaj largxa akceptado den pli tawgaj vortoj

La du kazoj ne estas kompareblaj: En la kazo de parko/parki, la du signifoj tute ne rilatas unu al la alia, tiel ke oni ne povas derivi unu signifon de la alia. Che la kazo planto/planti, la du signifoj ja rilatas unu al la alia. Se oni prenas la signifon de "planto" kiel bazon, oni povas lau la normalaj vortfaraj reguloj veni al la kutima signifo de "planti".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2008, 5:26:12 AM7/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>En la kazo de parko/parki, la du signifoj tute ne rilatas unu al la
>alia, tiel ke oni ne povas derivi unu signifon de la alia.

Nur la araba radiko "hadik-o" por la arba parko povas helpi nin.
Temas pri s'erco. Kiel oni diras "parko" en la senco de g'ardeno kun
arboj, kie oni ludas, ripozas, ktp. en la japana, c'ina, kaj aliaj
neeu'sopaj lingvoj?

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages