De tempo al tempo ni renkontas aprobon, ĉewfe inter nekonataj esperantistoj

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 29, 2011, 3:57:02 AM11/29/11
to °listo 'lbl'
Mi kopias por vi leteron ricevitan de brazila esperantisto, kiu petis, ricevis kaj tralegis la enhavon de niaj listoj. Post mia lasta disvastigo de la informo, ke la listoj estas riceveblaj en PDF, venis dekkvino da petoj, kaj multaj reagis per tiaj leteroj. Eĉ venis letero de ĉina profesoro, kiu redaktas Esperantan-ĉinan vortaron, kaj kiu intencas sekvi niajn konsilojn.

Do, entute nia laboro ne estas vana.

Amike

Renato

PS. Kompreneble venis ankaŭ malplaĉaj reagoj de niaj konataj malamikaj amikoj kiel Camacho.



Koran saluton, estimata s-ro Renato!

Koran dankon pro la listo!

Mi jhus tralegis ghin.

 

Al mi tre plachis la enhavo, char mi estas tre impresita kaj influita de la vortoj de Claude Piron, kiu verkis la libron “La Bona Lingvo”. Mi trovas lian sintenon tre utila, oportuna, helpa kaj cetere tre logika. Mi kredas, ke la demando pri la bona lingvo estis prave starigita, kaj ghi donas al ni tre fruktodonan kampon de esplorado. La esperantistoj, kiuj facilanime kontraustaras al tia damando, eble ne pesis ties gravecon por la estonteco de Esperanto kaj de la evoluado de la lingvo.

 

Aparte plachis al mi la demando pri la 15-a regulo. Mi konsentas, ke “oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la apliko de tiu regulo”, kiel ni legas el via teksto. Piron diras, ke antau ol enkonduki novan radikon en la lingvon, oni devus esplori almenau kvin neeuropajn lingvojn. Tamen, estas nontinda la fakto, ke la angla lasos en Esperanto neforvisheblajn – almenau portempe – spurojn. La komputila vortaro devenas preskau entute de tiu lingvo.

 

Chu tio akordighas al la 15-a regulo, t.e., chu la disvastigiteco de la angla konsistigas la necesan internaciecon, kiu rajtigas nin alpreni ties radikaron? Chu en la estonteco, kiam eble alia lingvo supozeble estos tutmonde disvastigita, oni same alprenos ties radikojn en Esperanton? Chiu monde disvastigita lingvo nepre lasos spurojn en Esperanto, nur pro tio, ke ghi estas tutmonde disvastigita? Jen demando, kiu bolas en mia kapo, kaj kiu eble utilos al la demando pri la bona lingvo.

 

Fine mi permesos al mi prezenti tri eraretojn, kiujn mi trovis en la teksto.

1)      En la tria parto (Chu vi parolas klere kaj greke au kompreneble?)

Kie ni legas “enstelighas” oni eble devus legi “enshitelighas” – mankas la chapelo.

2)      En la sama parto, sub la frazo “tragikomedio”. Kie oni legas “shajnae” oni eble devus legi “shajne”.

3)      Kaj en la kvara parto, en la antaulasta paragrafo. Kie oni legas “se dili” eble oni devus legi “sed ili”.

 

Refojan dankon, estimata s-ro!

Ghis la revido!

Amike kaj frate,

Leandro = )


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Barboza Josias

unread,
Nov 29, 2011, 6:40:20 AM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

Renato diris:  >De tempo al tempo ni renkontas aprobon, ĉefe inter nekonataj esperantistoj.<


Renato, tiu nekonata esperantisto Leandro Freitas iam fariĝos tre konata. Li estas junulo en siaj dudekaj jaroj, kiu planas doktoriĝi pri lingvistiko. Li kaj kvar aliaj brazilanoj nuntempe faras la Poznanan postdiploman kurson pri lingvistiko kaj ili estas nia espero pri la rompo de la universitataj pordegoj por Esperanto en Brazilo. Malantaŭ ilia entuziasmo estas la spuroj de la ĵusa vojaĝo de la giganto Katalin Kovats al Brazilo.  Josias Barboza, Braziljo



2011/11/29 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Nov 29, 2011, 7:10:24 AM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Josias:
. . . tiu nekonata esperantisto Leandro Freitas iam fariĝos tre konata. Li estas junulo en siaj dudekaj jaroj, kiu planas doktoriĝi pri lingvistiko.
Tre bone. La Fundamenta Esperanto pluvivos ankaŭ en la nova generacio!

Tre amike

Renato

Johan Derks

unread,
Nov 30, 2011, 4:32:07 AM11/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leandro:

Aparte plachis al mi la demando pri la 15-a regulo. Mi konsentas, ke “oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la apliko de tiu regulo”, kiel ni legas el via teksto. Piron diras, ke antau ol enkonduki novan radikon en la lingvon, oni devus esplori almenau kvin neeuropajn lingvojn. Tamen, estas notinda la fakto, ke la angla lasos en Esperanto neforvisheblajn – almenau portempe – spurojn. La komputila vortaro devenas preskau entute de tiu lingvo.

 

Estas eraro de kompreno - lau esperantogramatika vidpunkto - diri, ke la multeco de komputilaj vortoj kiuj similas al la vorto en la angla lingvo,  venas (rekte) de la angla. Zamenhof diras: "kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto." Tiu fonto estu la angla, sed Esperanto prenas la vorton el  la lingvoj kiuj konsistigas tiun plimulton.

Leandro ne faras tiun eraron, sed oni povus erare kompreni lin.

 

Johan Derks

Leandro Abrahão

unread,
Dec 1, 2011, 7:42:07 PM12/1/11
to la bona lingvo
Koran saluton! Mi ne estas Leandro Freitas. Mia nomo estas Leandro
Abrahão. Mi estas24-jara. Mi konas Leandron Freitas, sed ni ankorau ne
intervidighis. Mi dankas la komentojn de Johan pri miaj vortoj. Certe
esperantokonsistigas la plimulton el la lingvoj kiuj alprenas vortojn
el unu komuna fonto. Do, certe ne "rekte" el la angla - lau liaj
vortoj - esperanto alprenas la komputilan vortaron. Dankon, ke oni min
akceptis en la liston. Ghis la revido = )
Amike kaj frate,Leandro = )

Barboza Josias

unread,
Dec 2, 2011, 5:13:01 AM12/2/11
to la-bona...@googlegroups.com

Pardon, Leandro, ke mi konfuzighis kaj konfuzis pri via nomo kaj persono. Cetere, bonvenon al la nia listo. Dankon pro via klarigo. Josias



2011/12/1 Leandro Abrahão <leandro...@gmail.com>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages