> vibriz-o --> lip-har-o-j, naz-har-o-j (kat-a-j) ?
senthar(ar)o aŭ sentharoj(laŭ la nederlanda "voelharen")
Renato Corsetti:
>Kio pri la linio
vibriz-o --> lip-har-o-j, naz-har-o-j (kat-a-j) ?
Mi respondas:
la vorto vibrizo (en la senco 1 de PIV) venas el la malfrua latina termino “vibrissa”, kiu signifis “vostoskuanto” (birdo: motacilla), pro tio ke temas pri sentumaj (sensaj) haroj, kiuj vibras cxe ektusxo. Ili povas trovigxi:
a) cxe bestoj:
- sur la muzelo (tre konataj estas la kataj lipharoj);
- sur la membroj;
- sur la abdomeno;
b) cxe la homo: en la nazaj kavajxoj.
Konklude, mi dirus:
a) por bestoj:
- en gxenerala senco, sentumaj/ sensaj haroj;
- cxe katoj, (kataj) lipharoj;
cxe homo: nazharoj.
Laux mi, oni devas nepre klarigi, ke “lipharoj” validas nur por katoj; homaj lipharoj estas, ja, tute alia afero.
Gxis
Antonio De Salvo
Tion mi registris.Konklude, mi dirus:
Fakte la fakuloj en ĉi tiu listo konkludis (se mi bone komprenis) jene:. . . cxu zoologie estas defendeble nomi la vibrizojn "antenoj", mi neniel kompetentas.
Devas esti *vibriso* kun "s", kaj forigu la multenombrojn
dekstraflanke, ĉar vibriso estas unu haro.
Mi skribus:
*vibris-o* --> (ĉe bestoj) sent-har-o, (se surlipe, ankaŭ) lip-har-o;
(ĉe homo) naz-har-o
Estas ne necese diri sentum-haro, ĉar temas pri sentado kun la tre
baza signifo "senti objekton, senti movon, senti premon". Tiaj haroj
troviĝas, ankaŭ ĉe kato, ne nur surlipe aŭ survange. Ilin ĉefe
karakterizas ege mov-sentema organo ĉe la radiko de la haro. La haro
mem ne estas sentema, ĝi konsistas el korneca substanco. Se
"sent-haro" ne ŝajnas sufiĉa, oni povus diri ekz. "sentil-haro",
"har-sentilo" aŭ eĉ "anten-haro", sed mi ne proponas uzi tiujn.
La homaj nazharoj estas iom alia afero. Dum mi iomete komprenas, ke
oni volas havi apartan radikon "vibris-" por la specialaj sentharoj,
mi ne vidas ian kialon ne nomi nazharojn simple nazharoj au ennazaj
haroj.
Harri
-----
PS. La PIV-artikolo pri "vibriso" havas amuzan vortumon: "1. Nazharo
(plurale: vibrissae)." Do anstataŭ "vibrisoj" oni diru "vibrissae", ĉu
ne?
*vibris-o* --> (ĉe bestoj) sent-har-o, (se surlipe, ankaŭ) lip-har-o; (ĉe homo) naz-har-o
Tion mi kopiis kaj eĉ forigis la parton "(ĉe homo) naz-har-o" por forigi la eblecon ke oni diru ke ankaŭ mi havas vibrisojn. Homoj havu nur naz-harojn.
Char PIV donas ankau la signifon "nazharo" al "vibriso"