ŝerif-o 

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 30, 2008, 11:47:52 AM11/30/08
to °listo 'la bona lingvo'
ŝerif-o --> administr-ant-o (en Britujo), polic-estr-o (en Usono)

kion vi pensas?

amike

renato

Antonio De Salvo

unread,
Nov 30, 2008, 3:23:26 PM11/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

 

>ŝerif-o --> administr-ant-o (en Britujo), polic-estr-o (en Usono)
>kion vi pensas?

Mi ne havas klarajn ideojn; gxis nun mi opiniis, ke en Britujo sxerifo estas justica administristo, kaj en Usono loka policestro. Sed eble mi eraras.

Gxis

Antonio

 

 


Renato Corsetti

unread,
Nov 30, 2008, 3:37:50 PM11/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi ne havas klarajn ideojn; gxis nun mi opiniis, ke en Britujo sxerifo estas justica administristo, kaj en Usono loka policestro. Sed eble mi eraras.

Ankaŭ mi ne vere scias, kaj baziĝas sur PIV. Urĝe bezonataj brito kaj usonano.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Nov 30, 2008, 4:46:55 PM11/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi vidas, ke PIV transsendas al la oficiala vorto “prefekto” (1-a aldono). Tio s’ajnas al mi bona alternativo por la angla signifo. Alia ebleco estus “provincestro”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 30 novembre 2008 17.48
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) ŝerif-o 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages