paraf-i

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 29, 2008, 7:28:58 PM10/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
PIV enhavas la vorton "paraf-o", kun la jenaj difinoj:

1.Distingiga streko, aldonita al subskribo.
2. Mallonga subskribo de la nomo de skribinto.

Aldone ĝi enhavas la verban formon "paraf-i" = "Surmeti parafon al io", kun la uz-ekzemplo "parafi luprenan kontrakton".

Mi trovis la vorton origine en la verba formo en la Vikipedia artikolo pri la Interkonsento de Dayton: "La Interkonsento de Dayton estis plurŝtata interkonsento parafita la 21-an de novembro 1995 en Dayton (Ohio, Usono) kaj subskribita la 14-an de decembro 1995 en Parizo."

La angla artikolo uzas "initiated", la germana "paraphiert", la itala "stipulato". Tamen "initiate" havas alian signifon ol "paraphieren", nome "iniciati". Laŭ german-angla vortaro, la angla traduko de "paraphieren" estas "to initial".

Germanlingva vortaro difinas "paraphieren" per "sankcii interkonsentitan kontraktotekston per provizora subskribo farita nur kun mallongigita skribo de la nomoj de la rajtigitoj". Do temas pri tio, ke oni ankoraŭ ne formale subskribas kontrakton, sed jam montras sian interkonsenton pri la kontraktoteksto per mallongigita subskribo.

ReVo tradukas la substantivan "paraf-o" france per "parafe", germane per "Paraphe". Germana vortaro difinas "Paraphe" per "Subskribo, signo aŭ stampo per kiu iu signas ion vidita". Aliflanke, german-angla vortaro tradukas ghin per "paraph", kaj angla vortaro difinas "paraph" per "ornamaĵo farita post subskribo, ekzemple en dokumento, origine por singardeco kontraŭ falsado".  La signifo el la angla vortaro iom similas al signifo 1 de PIV, dum la signifo el la germana vortaro iomete similas al signifo 2 de PIV. Tamen PIV ne kontentige priskribas la uzon de la verbo "parafi", nome ke temas pri provizora subskribo.

Eblaj linioj povus esti

paraf-o --> mal-long(-ig-it)-a sub-skrib-o, komenc-liter-a sub-skrib-o; sub-skrib-ornam-aĵ-o
paraf-i --> antaŭ-konfirm-i, (provizor-e) sub-skrib-i (mal-long-ig-it-e / komenc-liter-e)

Espereble iu listano havas pli da scio pri la afero ol mi, kaj povas diri, ĉu miaj alternativoj taŭgas aŭ ne.

Amike,

Marcos

Harri Laine

unread,
Oct 30, 2008, 4:28:30 AM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis, 30.10.2008 1:28:

> La angla artikolo uzas "initiated", la germana "paraphiert", la
> itala "stipulato". Tamen "initiate" havas alian signifon ol
> "paraphieren", nome "iniciati". Laŭ german-angla vortaro, la angla
> traduko de "paraphieren" estas "to initial".

La angla Vikipedio havas nur skrib-eraron: anstataŭ "initiated" devus
esti "initialed" (tio estas la usona skribmaniero; en Britujo oni
skribus "initialled").

"Parafi" povas utili en diplomatia fakteksto pri tiu ago, kiun oni
faras fine de oficiala intertraktado: meti specialan signon en
dokumenton, pri kiu oni konsentis, por certigi, ke ĝuste tiu estas la
fina teksto kaj ke la intertraktantoj transdonas ĝin al la efektive
decidrajtaj personoj, por ke tiuj ĝin eventuale aprobu kaj subskribu.
-- Post la subskribo ofte ankoraŭ necesas tria ago: ratifo = (laŭleĝa)
konfirmo.

Naturaj esperantaj vortoj por "parafi" estus ekz. "subskribeti",
"subsigni" aŭ "subliteri".

--
Harri

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2008, 5:17:09 AM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ en la itala ekzistas tiu koncepto, kiun oni esprimas per "siglare, siglato", kio sugestas ke oni metas nur la komencliterojn de sia nomo, ekzmeple RC anstataŭ Renato Corsetti.

Kompreneble ĝi ankaŭ montras "antaŭkonsenton", ekzemple "Hodiaŭ oni parafis la interkonsenton pri foriro de usonaj soldatoj el ....".

Mi provizore skribis:

paraf-o [2oa] = mal-long(-ig-it)-a sub-skrib-o, sub-sign-o
paraf-i [2oa] = antaŭ-konfirm-i, (provizor-e) sub-skrib-i (mal-long-ig-it-e / komenc-liter-e), sub-sign-i, sub-skrib-et-i

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Oct 30, 2008, 5:37:36 AM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

Por mi “parafo” estas tiuj tre ornamaj vostoj, kiujn en malnovaj tempoj oni aldonis al sia subskribo, ekz:

 

 

(La subskribo de la angla reg’ino Elizabeto I. Se g’i ne bone aperas c’e vi, klaku c’i tie: http://www.salford.gov.uk/elizabeth-signature.gif )

 

Tio s’ajnas al mi utila koncepto, fakte teknika termino – sed, kiel ofte okazas en Esperanto, la uzo de teknika termino poste vastig’as ekster la teknika kampo. Eventuale oni povus anstatau’igi g’in per ”skrib-ornamaj’o”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 30 ottobre 2008 0.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) paraf-i

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2008, 6:19:37 AM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


 

Mi neniam estus pensinta pri tio (kvankam el similaj uzoj eble la alia signifo evoluis). Mi aldonis tion al la linio. Ĉu tio estas nur antikva afero aŭ ankoraŭ nuna?

Renato



Pilar Otto

unread,
Oct 31, 2008, 6:03:10 AM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Espereble iu listano havas pli da scio pri la afero ol mi, kaj povas
> diri, ĉu miaj alternativoj taŭgas aŭ ne.

La prezento de Marcos sxajnas al mi suficxe kompleta. En norvega administra
lingvajxo "parafere" ne estas malofta. Mi havas la impreson, ke parafas tiu,
kiu efektive vortumis la skribajxon, dum la respondeculo pri la decido
subskribas per sia plena nomo. La norveglingvaj vortaroj, kiujn mi
konsultis, indikas, ke la vorto estas francdevena. La vortaro "bokmål"
difinas "parafere" jene: "Kunsubskribi jam subskribitan dokumenton,
konfirmi." La vortaro "nynorsk" difinas jene: "Subskribi dokumenton jam
subskribitan aux subskribotan de alia, kp. 'kontrasignere'." Tiun vorton
ambaux vortaroj difinas kiel "Kunsubskribi".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2008, 10:43:26 AM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
La vortaro "nynorsk" difinas jene: "Subskribi dokumenton jam 
subskribitan aux subskribotan de alia, kp. 'kontrasignere'." 
Tio pli konguas kun mia kompreno.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2008, 11:26:14 AM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

“Parafi”, francedevena vorto, havas plurajn signifojn:

1) subskribi per komencaj literoj la unuopajn pagxojn de dokumento, por atesti, ke iu teksto estas tiu originala, kaj por eviti, ke oni sxangxu la internajn pagxojn de dokumento, havanta nur cxe la fino la subskribon.

Ekzemple, kiam mi eldonas verdikton (mi estas juxgxisto), mi subskribas la finan pagxon, kaj parafas la unuopajn internajn pagxojn; same okazas cxe notariaj aktoj.

En la itala, estas uzata cxi-kaze la verbo “siglare”, nome “marki per siglo”;

2) en internaciaj rilatoj, oni distingas (aux oni devus distingi, cxar ofte la komunuza lingvo faras konfuzon, kaj utiligas sendistinge la terminojn) tri fazojn: unue la intertraktintoj “parafas” (itale, oni uzas denove la verbon “siglare”) traktaton, por fiksi difinitan tekston, pri kiu oni atingis interkonsenton; poste plenpovuloj (gxenerale, je alta nivelo kaj dum oficiala ceremonio) “subskribas” la traktaton (itale, oni uzas sendistinge la verbojn “firmare” kaj “sottoscrivere” = subskribi, sed ankaux “stipulare” = formale sindevigi, cxar je la Roma epoko oni starigis kontrakton per la rompo de pajlero, latine “stipula”); kaj fine supera nacia instanco (la Parlamento, aux la Sxtatestro) “ratifas” (= aprobas) la traktaton. Mi ne scias, kiel oni esprimu en esperanto tiun koncepton en internacie komprenebla maniero; eble “antauxsubskribi”.

 

“Kontrauxsubskribi” estas tute alia afero; gxi egalas al la itala “controfirmare” (kaj eble oni dirus pli precize “kunsubskribi”), kaj rilatas al la kazo, ke por la jura valideco de iu akto estas postulata la kuna subskribo de du aux pliaj subjektoj, situantaj sur malsamaj ebenoj. Ekzemple, artikolo 89 de la itala Konstitucio diras:

Art. 89.

Neniu akto de la Prezidanto de la Respubliko estas valida, se ĝi ne estas kunsubskribita de la proponantaj ministroj, kiuj surprenas ĝian respondecon.

La aktoj kiuj havas leĝan valoron kaj la aliaj indikitaj de la leĝo estas kunsubskribitaj ankaŭ de la Prezidanto de la ministra Konsilantaro.

 

Amike

Antonio De Salvo

 


Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2008, 11:46:04 AM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio, pro la klarigo. Se la homoj malkovros kion signifas "stipula" ili ne plu volos uzi ion tiel banalan.

eble “antauxsubskribi”.

Vi havas la rajton proponi ĉiujn modifojn, kiujn vi deziras en la jenaj du linioj:

paraf-o [2oa] = mal-long(-ig-it)-a sub-skrib-o, sub-sign-o, (en alia kunteksto) sub-skrib-ornamaĵo
paraf-i [2oa] = antaŭ-konfirm-i, (provizor-e) sub-skrib-i (mal-long-ig-it-e / komenc-liter-e), sub-sign-i, sub-skrib-et-i, (en alia kunteksto) ornam-i sub-skrib-o-n

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2008, 1:29:39 PM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Vi havas la rajton proponi ĉiujn modifojn, kiujn vi deziras en la jenaj du linioj:

paraf-o [2oa] = mal-long(-ig-it)-a sub-skrib-o, sub-sign-o, (en alia kunteksto) sub-skrib-ornamaĵo
paraf-i [2oa] = antaŭ-konfirm-i, (provizor-e) sub-skrib-i (mal-long-ig-it-e / komenc-liter-e), sub-sign-i, sub-skrib-et-i, (en alia kunteksto) ornam-i sub-skrib-o-n

Mi respondas:


pri la unua linio (parafo): teorie, oni povus aldoni “siglo” “marko”, “monogramo” (tamen, cxi tiu lasta vorto montras nur komencliterojn, dum parafo povas ankaux esti pli ampleksa ol la nuraj komencliteroj); krome, se oni volas indiki la agon de iu, kiu parafas, oni devas aldoni –ad (subskribado, subsignado), por distingi la agon disde la rezulto;

la dua linio (parafi) eble devus esti kompletigita per io tia: sigli, marki per siglo; krome, laux PIV parafi devus ankaux signifi “subskribi” en gxenerala senco (=starigi), laux la donita ekzemplo “parafi luprenan kontrakton”: se tiel, komparu la zamenhofan tradukon de la Biblio (Josuo 9,15): Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili

itale: Giosuè fece pace con loro, e stipulò con loro un’alleanza

france: Josué leur accorda la paix et fit alliance avec eux

germane: Josua machte Frieden mit ihnen und richtete einen Bund mit ihnen

angle: Joshua made peace with them and made a covenant with them

(kompreneble, en la Biblio oni ne parolas pri subskribo de skriba akto, sed la senco estas tiu “estigi interligon”, “sindevigi per interligo”, simile al “estigi kontrakton”, “sindevigi per kontrakto”).

Kuriozajxo: laux la vatikana leksikono pri moderna uzo de latino, la itala vorto “parafare” (parafi) estus en latino “breviata subscriptione subsignare” = subsigni per mallongigita subskribo

Gxis

Antonio

 


Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2008, 5:37:27 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

la itala vorto “parafare” (parafi) estus en latino “breviata subscriptione subsignare” = subsigni per mallongigita subskribo

Perfekte. ankaŭ la parolantoj de la latina sentis la bezonon klarigi la aferon.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Nov 2, 2008, 5:49:16 PM11/2/08
to la-bona-lingvo digest subscribers
Date: Sat 1 Nov 2008 02:37
From: Renato Corsetti

> la itala vorto “parafare” (parafi) estus en latino “breviata
> subscriptione subsignare” = subsigni per mallongigita subskribo


jes ,tiel mi konas la vorton. parafo= io duaranga al subskribo,
kutime konsistanta el du literoj.

Pri la alia signifo: povas esti ke gxi nur ekzistas en PIV, kaj mi
apenaw povas imagi ke mi bezonus la vorton, aw pri kio temas

gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages