Mikspot-o

12 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2015, 4:57:43 AM12/24/15
to °listo 'lbl'
En usona mesaĝo pri jarfina festo de esperantistoj estas la jena frazo:

"Dankon al vi, D-ro kaj Susan Schilke, pro viaj gastigemo, helpemo, kaj ĝoja amikeco antaŭ kaj dum la mikspoto je Dec. 20."

Kio estas laŭ vi mikspoto?

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Dec 25, 2015, 1:42:48 AM12/25/15
to la bona lingvo

Corsetti:...Kio estas laŭ vi mikspoto?
El NPIV: Mamĝaĵo el multaj diversaj kunmikisitaj ingrediencoj, kutime stufaĵo konsistant el supo, legomoj kaj viando aŭ kolbaso.
En Irlando ĝi pleje basiĝas sur ŝafaĵo kaj terpomoj.

La mediteranea estas legoma, t.e. minestrono, kiu ja ne estas oficiala radiko. Tial povus sekvi
- minestrono > legoma mispoto
JoKo

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Dec 25, 2015, 2:57:09 AM12/25/15
to la bona lingvo
Mi min senerarigas, kaj integrigas la mesaĝon

Corsetti:...Kio estas laŭ vi mikspoto?
El NPIV: Manĝaĵo el multaj diversaj kunmikisitaj ingrediencoj, kutime stufaĵo konsistanta el supo, legomoj kaj viando aŭ kolbaso.
En Irlando ĝi pleje baziĝas sur ŝafaĵo kaj terpomoj.


La mediteranea estas legoma, t.e. minestrono, kiu ja ne estas oficiala radiko. Tial povus sekvi

- minestrono > legoma mikspoto (tipe mediteranea)
- gulaŝo > bovaĵa mikspoto (tipe hungara), ŝafaĵa mikspoto (tipe irlanda)

Bonajn Kristnaskajn festotagoj al ĉiuj
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Dec 25, 2015, 3:52:45 PM12/25/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 24/12/2015 om 10:57 schreef Renato Corsetti:
> Kio estas laŭ vi mikspoto?

Poto, en kiu oni miksas aĵojn.

Amike salutas Leo

Michał Ryszard Balicki

unread,
Dec 25, 2015, 7:08:32 PM12/25/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭvorte poto, sed larĝigante signifon tio povas esti
ankaŭ poto kun iu miksaĵo en ĝi, aŭ metafore — io,
kies ecoj similigas ĝin al tia miksaĵo en mikspoto.



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
ϻϐ

Vasil Kadifeli

unread,
Dec 26, 2015, 1:36:47 AM12/26/15
to °listo 'lbl'
Eble li/ŝi provis diri ke la 20-an de decembro ili havis renkontiĝon kun diversaj homoj de diversaj landoj ktp. Do eble la vorto estis uzata por esprimi, ke la malsimilecoj de la partoprenantoj degelis en la sama poto.

Amike,
Vasil

Antonio De Salvo

unread,
Dec 26, 2015, 4:46:32 AM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com

Lauxvorte, temas pri poto en kiu oni miksas ion; en figura senco, la angla vorto “mixpot” estas uzata kiel “miksajxo” ekzemple, oni parolas pri “american mixpot” por indiki la miksajxon/ miksitecon de la usonanoj, devenantaj el diversaj popoloj, kvankam pli kutime oni diras “melting pot”).

En la teksto menciita, povus temi (laux la intencoj) pri homa miksajxo, aux pri miksita legomsupo.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Michal Ryszard Balicki
Inviato: sabato 26 dicembre 2015 00:24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Mikspot-o

Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 2015, 5:38:43 AM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|    En la teksto menciita, povus temi (laux la intencoj) pri homa miksajxo, aux pri miksita legomsupo.

Mi legis ĉiujn mesaĝojn kaj mi aŭskultis la klarigojn de Anna pri la usoneco de la esprimo, kiun ankaŭ ŝi nur iom komprenas.

Nun mi demandas la originalan verkinton de tiu linio pri tio, kion li fakte volis diri.

Amike

Renato

Harri Laine

unread,
Dec 26, 2015, 6:18:01 AM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato, 24.12.2015 11:57:

> En usona mesaĝo pri jarfina festo de esperantistoj estas la jena frazo:
>
> "Dankon al vi, D-ro kaj Susan Schilke, pro viaj gastigemo, helpemo,
> kaj ĝoja amikeco antaŭ kaj dum la mikspoto je Dec. 20."
>
> Kio estas laŭ vi mikspoto?

Mikspoto estas sufiĉe normala Esperanta vorto por miksitaj
diversaĵoj (manĝaĵo aŭ alio). Ĝi troviĝas en PIV en la formo
"miksopoto". Mi ne tuj suspektus, ke ĝi estas kopiita
el alia lingvo. Eble estis fest(ar)o kun plej diversaj
programeroj, eble kun plej diversaj gastoj, eble io alia.
Aliaj eblaj vortoj, kiujn mi uzus en simila situacio, povus
esti "salato" aŭ "kompoto".

Serĉi nebulan devenon en iu Usona, simila vorto, ŝajnas
al mi tute ne necese. La vorto estas pure Esperanta, kaj
mi neniel bezonas detalan liston de la ingrediencoj.

Se mi eraras pri la senco celita, ne tre gravas. Ĉar la
danko estas adresita al nomitaj personoj, gravas preskaŭ nur,
ke tiuj komprenas la aludon.

Ankoraŭ en festa etoso, amike

Harri

Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 2015, 6:35:36 AM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

|   Mikspoto estas sufiĉe normala Esperanta vorto por miksitaj diversaĵoj (manĝaĵo aŭ alio). Ĝi troviĝas en PIV en la formo "miksopoto". Mi ne tuj suspektus, ke ĝi estas kopiita el alia lingvo. Eble estis fest(ar)o
Fakte la senco laŭ mi estis figura senco pri festo en kiu oni manĝis diversaĵojn, ne necese kuiritaj en la sama poto.

|    Aliaj eblaj vortoj, kiujn mi uzus en simila situacio, povus esti "salato" aŭ "kompoto".

Iom strangaj laŭ mi.

Mi ja rigardis en PIV, kiu diras:

1 🍴 Manĝaĵo el multaj diversaj kunmiksitaj ingrediencoj, kutime stufaĵo konsistanta el supo, legomoj k viando aŭ kolbaso: Irlanda miksopoto (ŝafaĵo aŭ bovaĵo kun terpomoj, cepoj ks); Mediteranea (legoma) miksopoto (melongenoj, kukurbetoj, paprikoj, cepoj k tomatoj, kuiritaj olivolee).  karbonado 2.
2 (f) Miksaĵo el literaturaj aŭ muzikaj diversatonalaj pecoj.

Do, la baza senco estas: miksita kunkuirita manĝaĵo. La suoma mikspoto eble enhavas boacon kaj sovaĝajn nordajn berojn!

Amike

renato

PS. Mi ankaŭ demandis en Facebook, kaj tie la respondoj montras kiom vastas la homa fantazio.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 26, 2015, 11:04:28 AM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Flankelasante la figuran signifon kiu ja povas esti,
la baza signifo de poto estas evidente "ilo por kuiri", ne ujo por konservi aĵojn.

>> Harri: Mi ne tuj suspektus, ke ĝi estas kopiita el alia lingvo. Eble estis
>> fest(ar)o
Ĉiuj vortoj estas kopiitaj el alia lingvo, tio utilas al nenio.

Mikspoto estas vorto formata el oficialaj vortoj, kaj havanta specialan signifon.
Do regule kunmetita vorto, pri kiu eĉ ne estas kialo por diskuti.

>> | Aliaj eblaj vortoj, kiujn mi uzus en simila situacio, povus esti "salato"
>> aŭ "kompoto".
Ne estas same
- salato konsistas el spicitaj legomoj (FREŜAJ aŭ BOLIGITAJ). Kie boligi ne
sinonimas al kuiri;
- kompoto estas farita el fruktoj.
Dum en poto oni KUIRAS. Ja "miksita kunkuirita manĝaĵo", pleje kun viando.

Tial mi restas konvinkita pri la praveco kaj klareco de jenaj du SSV
> - minestrono > legoma mikspoto (tipe mediteranea)
> - gulaŝo > bovaĵa mikspoto (tipe hungara), ŝafaĵa mikspoto (tipe irlanda)

Pri la figura signifo, ankaŭ en la itala ofte ni diras:
vi faras "minestronon", kiam iu en sia rezonado miksas malsamajn aferojn.
JoKo




Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 2015, 2:29:14 PM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Hodiaŭ mi ricevis multajn instruojn pri miksitaj potoj, potluck kaj potpourri, el kiuj mi konkludis, ke temas pri misteroj. Ĉiuokaze la afero estas plustudinda.

Provizore mi  pensas, ke:

mikspoto = (en la kuireja signifo) miksitaj manĝagojn kunkuiritaj;io (en ĝenerala figura senco) hazarda miksaĵo.

en la angla parto de nia paĝaro:

Potluck = io ajn (kio estas havebla), ĉies manĝo, kooperativa manĝo

en la esperantlingva parto de nia paĝaro:
minestrone = itala legom-supo

gulaŝo = hungara bov-viandaĵo


Iusence 'minestrono' kaj 'gulaŝo' en PIV estas rigradeblaj ankaŭ kiel teĥnikaj vortoj.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Dec 26, 2015, 2:59:44 PM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi, la baza signifo de poto estas "vazo"; certe oni ne kuiras, ekzemple, en florpoto kaj en pispoto.
Gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: sabato 26 dicembre 2015 17:04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Mikspot-o

Flankelasante la figuran signifon kiu ja povas esti, la baza signifo de poto estas evidente "ilo por kuiri", ne ujo por konservi aĵojn.

>> Harri: Mi ne tuj suspektus, ke ĝi estas kopiita el alia lingvo. Eble
>> estis fest(ar)o
Ĉiuj vortoj estas kopiitaj el alia lingvo, tio utilas al nenio.

Mikspoto estas vorto formata el oficialaj vortoj, kaj havanta specialan signifon.
Do regule kunmetita vorto, pri kiu eĉ ne estas kialo por diskuti.

>> | Aliaj eblaj vortoj, kiujn mi uzus en simila situacio, povus esti "salato"
>> aŭ "kompoto".
Ne estas same
- salato konsistas el spicitaj legomoj (FREŜAJ aŭ BOLIGITAJ). Kie boligi ne
sinonimas al kuiri;
- kompoto estas farita el fruktoj.
Dum en poto oni KUIRAS. Ja "miksita kunkuirita manĝaĵo", pleje kun viando.

Tial mi restas konvinkita pri la praveco kaj klareco de jenaj du SSV
> - minestrono > legoma mikspoto (tipe mediteranea)
> - gulaŝo > bovaĵa mikspoto (tipe hungara), ŝafaĵa mikspoto (tipe irlanda)

Pri la figura signifo, ankaŭ en la itala ofte ni diras:
vi faras "minestronon", kiam iu en sia rezonado miksas malsamajn aferojn.
JoKo




--

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 26, 2015, 4:12:51 PM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
De Salvo
> Laux mi, la baza signifo de poto estas "vazo"; certe oni ne kuiras, ekzemple, en florpoto kaj en pispoto.

Vazo kaj poto iel sinonimas. Tamen laŭ la vortaroj en la nuntempa uzo
- vazo pli taŭgas por ĝeneralaj uzoj kaj ankaŭ por pisi, se ili ankoraŭ ekzistas;
- poto estas generale destinita al kuirado.

Kaj fine Corsetti pri la du SSV (minestrono kaj gulaŝo) prave flankenlasis la
ujon, atentante nur la enhavon.

Interese ke ReVo aldonis "mikspot-AĴ-o"... eble pli bone estus uzi
- MIKSPOTAĴO por miksitaj manĝaĵoj
- MIKSPOTO por mikso de neharmoniaj aferoj
Ĝis JoKo

Leo De Cooman

unread,
Dec 26, 2015, 4:59:00 PM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 26/12/2015 om 20:29 schreef Renato Corsetti:
>
> mikspoto = (en la kuireja signifo) miksitaj manĝagojn kunkuiritaj;io
> (en ĝenerala figura senco) hazarda miksaĵo.

Laŭ mi, se "mikspoto" estas analizebla vorto, la PIVa difino malĝustas.
Ĉina juna amiko, legante la frazon "Okcidentanoj manĝas mikspoton"
verŝajne miros pro tio, ke oni manĝas la poton, en kiu estas miksaĵo,
kaj ne la miksaĵon, kiu estas en la poto. :-)

Mi kuraĝus skribi:
miks-pot-o --> kun-kuir-it-aĵ-o

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 27, 2015, 5:26:01 AM12/27/15
to °listo 'lbl'
Post la indikoj de hieraŭ mi aldonis ankaŭ 'pot-miks-aĵ-o'. Amike, Renato


Hodiaŭ mi ricevis multajn instruojn pri miksitaj potoj, potluck kaj potpourri, el kiuj mi konkludis, ke temas pri misteroj. Ĉiuokaze la afero estas plustudinda.

Provizore mi  pensas, ke:

mikspoto = (en la kuireja signifo) miksitaj manĝagojn kunkuiritaj, pot-miks-aĵ-o ; (en ĝenerala figura senco) hazarda miksaĵo.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
Dec 27, 2015, 5:44:28 AM12/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
2015-12-27 10:25 GMT+00:00 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Post la indikoj de hieraŭ mi aldonis ankaŭ 'pot-miks-aĵ-o'. Amike, Renato


Hodiaŭ mi ricevis multajn instruojn pri miksitaj potoj, potluck kaj potpourri, el kiuj mi konkludis, ke temas pri misteroj. Ĉiuokaze la afero estas plustudinda.

Provizore mi  pensas, ke:

mikspoto = (en la kuireja signifo) miksitaj manĝagojn kunkuiritaj, pot-miks-aĵ-o ; (en ĝenerala figura senco) hazarda miksaĵo.

miksitaj manĝaĵoj (rigardu bone!) 

en la angla parto de nia paĝaro:

Potluck = io ajn (kio estas havebla), ĉies manĝo, kooperativa manĝo

kunlabora, ne kooperativa

Anna 



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Dec 27, 2015, 6:24:23 AM12/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   Potluck = io ajn (kio estas havebla), ĉies manĝo, kooperativa manĝo

kunlabora, ne kooperativa

Jes, mi tuj ŝanĝas. Wells per "kooperativa" volis redoni la ideon, ke ĉiu membro de la vespermanĝo portos ion.

Renato

Pjer

unread,
Dec 28, 2015, 1:47:57 PM12/28/15
to la bona lingvo
Ĉar Leo reagis tuj dirante "mikspoto estas poto", do mi ne partoprenis. Sed post legado de ĉiuj mesaĝoj mi volas jai la reagojn de Leo kaj Anna.

En Esperanto mikspoto logike signifas poton por miksi, ne manĝaĵon, kiujn oni miksis en la poto, eventuale povus signifi iun miksitan manĝaĵon* kiu venus el pluraj potoj, sed pri la aluditaj manĝaĵoj estas pli logika kaj komprenebla nomi tion potmiksaĵo. Nur tion komprenus spontane aziuloj.

En Esperanto oni havas etan vorton (sufikson) : uj'o nur pri la enhavanto sed malfeliĉe neniun pri la enhavo aù malujo. En la franca ekzemple oni havas preskaùsufikson por indiki la enhavon : poto = un pot kaj kio estas entenata en la poto : pot'en'hav'o = la potée, simile : kulero = une cuillère, une cuiller kaj kulerenhavo = une cuillerée... Ĉu estus komprenebla nur uzi la vorteton "en'o" anstataù "en'hav'o" , sekve proponi "pot'en'o", "kuler'en'o"... ?

REVo proponas miks'pot'aĵ'o, Sed mi komprenas kion mi skribis supre *
Mi nur komprenus normale la uzon de "mikspoto da legomoj"... danke al la cêesto de la prepozicio "da", same al la Fundamenta "glaso da vino"

Amike, Pjer.

Leo De Cooman

unread,
Dec 28, 2015, 4:30:31 PM12/28/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/12/2015 om 19:47 schreef Pjer:
Ĉu estus komprenebla nur uzi la vorteton "en'o" anstataù "en'hav'o" , sekve proponi "pot'en'o", "kuler'en'o"... ?
kaj ĝeneraligante ankaŭ "sub-o": tiu vorto troviĝas en PIV, sed signifas la suban parton laŭ PIV. Revenante al "en-o", mi do devus kompreni ĝin kiel "la enan parton", verŝajne ne la enhavon, sed la "internon" de la poto. Ankaŭ "post-o", "ekstero" kaj "antaŭ-o" estas menciataj en PIV. "Kontraŭo" aperas trifoje en tekstaro.com
Ĝeneraligo de la substantivoj derivitaj de prepozicioj eble farindas.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Dec 28, 2015, 4:36:03 PM12/28/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/12/2015 om 19:47 schreef Pjer:
> REVo proponas miks'pot'aĵ'o
Tiu vorto laŭ mi pli taŭgas ol "mikspoto".

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 29, 2015, 6:22:17 AM12/29/15
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:


|Ĉu estus komprenebla nur uzi la vorteton "en'o" anstataù "en'hav'o" , sekve proponi "pot'en'o", "kuler'en'o"... ?

Teorie eblas, praktike mi ne scias, ĉu oni komprenus sen pliaj klarigoj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages