trendo

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 11, 2010, 5:29:45 AM2/11/10
to ED-LBLdiskutlisto
ĉu?

- trendo --> evolutendenco

J-K

Marcos Cramer

unread,
Feb 14, 2010, 5:35:46 AM2/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Al la propono

- trendo --> evolutendenco

de J-K, Ronaldo respondis:

evolutendenco, jes, aw mod-ero

Se ne ekzistus la radiko "moder/", "mod·er·o" povus esti pripensinda alternativo al "trendo". Sed ĉar en la efektiva lingvouzo "mod·er·o" tro facile estus miskomprenata kiel "moder·o", ĝi ne povas esti rekomendinda alternativo.

Al mi ŝajnas, ke la angla "trend" (kaj la malmultaj uzoj de la Esperanta "trendo") ofte estas uzata tiel, ke eblas ĝin anstataŭigi senprobleme per "modo". En aliaj situacioj tamen "evolutendenco" estas pli bona alternativo. Do laŭ mi la linio povus esti ekzemple

trend·o → evolu·tendenc·o, mod·o

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Feb 14, 2010, 7:41:21 AM2/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

La angla vorto “trend”, de kie la esperanta “trendo”, estas uzata en Italujo laux du malsamaj signifoj: 1) tendenco; 2) modo (trendly = lauxmoda). Cxu tio okazas ankaux alilingve/ alilande? Se jes, oni devus distingi la du signifojn.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 14 febbraio 2010 11.36
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) trendo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages