pro tio mi shatas la formon kun paf- kaj opinias, ke en la vorto bobeno estas la ideo de fadenstoko, kiu ne plu estas aktuala.
Mireille:
>mi shatas la formon kun paf- kaj opinias, ke en la vorto bobeno estas la ideo de fadenstoko, kiu ne plu estas aktuala.
Fakte, ankaux en la zamenhofa biblia citajxo (Ijob 7,4: Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto) enestas santempe la ideoj pri rapideco kaj pri elcxerpigxanta fadenstoko; la hebrea teksto diras ja “Miaj tagoj forfluas pli rapidaj ol bobeno, ili finigxas pro manko de fadeno”.
Laux mi, tamen, en la vorto “naveto/ naveto” la cxefa trajto estas la ripetigxanta ir-revena movado, sendepende cxu tiu ir-reveno rezultas el mana laboro aux el masxina pafo. Se tiel, terminoj kiaj “bobeno”, “glitbobeno” “pafbobeno” povas tauxgi se oni parolas pri teksado, sed ili estas tute senutilaj se oni volas paroli pri trafikiloj, kiuj ir-revenas laux la sama vojo (naveda trajno/ buso/ kosmosxipo ktp) aux pri homoj kiuj (precipe, sed ne nur, pro laboraj kialoj) ir-revenas laux la sama vojo en unutaga spaco.
Mi ne sukcesas kompreni, kial, prefere ol oficialigi vorton (navet-o/ naved-o) kiu kapablas esprimi precize la bezonatan signifon, oni strebas mistordi oficialajn vortojn kiuj posedas alian sencon (nav-eto), aux proponi ne egalvaloran vorton, sed detalan priskribon.
Estu dirate sen ofenda celo, sed la proponoj de Andreas memorigas min pri kelkaj parolturnoj uzataj en Italujo por nomi “bonlingve” tradiciajn metiojn: tial “fajrogardisto” (pretekste ke li ne okupigxas nur pri fajro) farigxis “spertulo pri urgxa teknika helpo”; “lignajxisto” (pretekste, ke li prilaboras ankaux plastajxojn) farigxis “prilaboranto de nemetalaj materialoj”; kaj ecx oni proponis ke “benzinisto” (pretekste, ke li disdonas ne nur benzinon) farigxu “versxisto de brulajxoj per pumpilo” (*).
Amike
Antonio
(*) Laux PIV, la termino estus “pumpisto”. En itala lingvo, la responda vorto (“pompiere”) estas, kontrauxe, la komunuza termino por “fajrogardisto”; kaj mi memoras mian unuamomentan embarason, kiam en mia unuafoja vojagxo al Hispanujo mi malkovris ke la hispanaj fajrogardistoj nomigxas “bomberos”, tamen sen ligo kun bomboj.
Laux mi, tamen, en la vorto “naveto/ naveto” la cxefa trajto estas la ripetigxanta ir-revena movado, sendepende cxu tiu ir-reveno rezultas el mana laboro aux el masxina pafo.
Renato:
>Por celoj netekstaj, ĉu ni povus pensi pri
"ir-reven-uloj" aldone al "pendolantoj"?
Pli bone “ir-reven-ul-o”, ol la “traduko” proponita en la germana vortarego Krause (“laboristo cxiutage veturanta de sia logxloko al aliurba laborejo”).
Pro honesteco, mi devas aldoni ke tamen Krause konas la terminon “navedo”, cxar gxi ankaux listigas “naveda servo”.
Gxis
Antonio
“Ir-reven-uloj” estus pli klara, sed estas ekstreme banala kompare kun la pli metafora termino “pendolanto”. Kelkaj metaforoj ja aldonas spicon al la lingvo. Kompreneble g’i estas termino uzebla enkuntekste (ekzemple por eviti sinonimojn, se oni verkas artikolon pri la temo). Eksterkuntekste, mi ne scias, c’u la homoj komprenus pri kio temas, dum g’enerale ili supozeble ja komprenas la vorton “pendolantoj”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 1 novembre 2009
15.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
Navedo, bobeno, pafado