Marcel elverŝis jene
> Se e'c ci, J.-K., havas tiajn opiniojn pri la Supereco de la Akademio kaj pri la sikontrawaj opinioj de Zamenhof kaj pri la normaleco 'san'gi unu literon en alian, kvankam subpreme permesitan de Z.,
J-K Rinaldo estas la plej malgrava esperantisto en la mondo.
Ŝajnas al mi evidente ke
1e gravas la fundamento kaj la indikoj venintaj de Zamenhof;
2e gravas la internacia uzo (kvankam ne facilas eltiri konkludojn pri la uzo);
3e gravas la decidoj de la Akademio, kiuj pri la anstataŭo de ĥ per k nur
"permesis la laŭvolan anstaŭigon nur kiam ĥ tuj sekvas la literon r"... do en
ege limigitaj okazoj;
4e, ke malgraŭ la decidoj de la Akademio, fakte ĉiu esperantisto povas libere
uzi la lingvon. Neniu povas diri al alia: vi devas konduti ĉi tiel.
Alimaniere mondo sen reguloj estus anarkio, kaj ja pro tio kiu ajn socio donas
al si regulojn.
> mi perdas 'ciun esperon ke Esperanto savi'gos de degenero al ne plu
> fidinda ewropeca lingva'co.
En la 4 cititaj punktoj estas neniu eŭropa specifeco, escepte de Zamenhof
> Ne pro ci, sed pro la manko de talento 'ce la ewropaj Esperantologoj.
Male mi opinias ke mezume la esperantistoj talentas kaj ĝuas la liberon
interdebati pri sia lingvo. Pri aliaj lingvoj ne estas tiom riĉa lingva diskuto.
> Sed hodiaw ne estas la unua fojo ke mi sentas min neapartenanta al la law mi netalenta Esperanto-movado. Nur mia klubo, de inteligentaj Esperantistoj neewropecaj, tenos min iomete okupi'gi pri Esperanto, anstataw ol pruvi al la lingvistoj ne-Esperantecaj kiom mallogika estas la ewropaj sperteguloj.
Mi ankoraŭ ne komprenis, kial vi tiom skeptikas pri la eŭropa esperantistaro.
Mi kutimas paroli sincere kaj sen afablecoj, sed se mi eraras pretas tuj meti
cindron sur mia kapo.
JoKo