humuro

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 5, 2007, 4:19:47 PM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Post la vorto "humuro" aperas en la listo la signo "=", kvankam "humuro" ne estas oficiala. Ĉu ni do uzas la signon "=" ne nur por oficialaj elementoj, sed ankaŭ por ne-oficialaj elementoj, kiuj ne estas malrekomendataj. Se jes, ni eble havu iun manieron distingi inter oficialaj kaj ne-oficialaj elementoj kiuj ne estas malrekomendataj. (Al mi persone oficialeco ne estas tro grava afero, sed mi pensas ke estas malbone, se nia listo havas iujn signojn, per kiuj preskaŭ ĉiam, sed ne ĉiam, videblas la oficialeco, ĉar tio povas konfuzi homojn, kiuj tiam pensas, ke ĉiu elemento kun "=" estas oficiala).

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 5:22:18 PM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Post la vorto "humuro" aperas en la listo la
>signo "=", kvankam "humuro" ne estas oficiala.

Vi pravas. Fakte nun = ne nur estas trovebla post
fundamentaj akj oficialaj radikoj sed ankau' post
tre uzataj radikoj, por kiuj oni liveras
samsignifan esprimon sed sed rekomendo entute forlasi g'in.

>sed mi pensas ke estas malbone, se nia listo

>havas iujn signojn, per kiuj preskaŭ ĉiam, sed
>ne ĉiam, videblas la oficialeco, ĉar tio povas
>konfuzi homojn, kiuj tiam pensas, ke ĉiu elemento kun "=" estas oficiala).

Vi pravas. Ni devas elpensi ion alian.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Marcos Cramer

unread,
Nov 5, 2007, 6:06:56 PM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Vi pravas. Ni devas elpensi ion alian.

Nuntempe ni havas la tri signojn "=", "=-->" kaj "-->". Tamen ekzistas kvar eblecoj:

 ne-oficiala kaj malrekomendata        oficiala kaj malrekomendata

ne-oficiala kaj ne malrekomendata     oficiala kaj ne malrekomendata

Ni do nuntempe ne havas signon por "ne-oficiala kaj ne malrekomendata" (kiel ekz-e "humuro"). Laŭ mi la plej bela solvo estus aparte mencii la oficialecon kaj la rekomendatecon. (Ekz-e, oficialaj elementoj povus esti markitaj per altigita "o", kaj la distingo inter "=" kaj "-->" temus nur pri rekomendateco). Sed la malavantaĝo de tio estus, ke ĝi postulus grandajn ŝanĝojn en la listo. La nun pli facile realigebla solvo estus simple aldoni kvaran simbolon (eble "-->=" por "
ne-oficiala kaj ne malrekomendata".

Kion opinias la aliaj?

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Nov 7, 2007, 12:49:30 PM11/7/07
to la-bona...@googlegroups.com

Por indiki, ke vorto estas oficiala, kial ne simple aperigi etan ciferon au’ steleton, same kiel en PIV? Tiel oni ankau’ scios, al kiu OA g’i apartenas. Tio estus pli utila, kaj pli klara, ol misteraj kombinoj de simboloj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 6 novembre 2007 0.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: humuro

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2007, 3:07:29 PM11/7/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Por indiki, ke vorto estas oficiala, kial ne simple aperigi etan
>ciferon au' steleton, same kiel en PIV? Tiel oni ankau' scios, al
>kiu OA g'i apartenas. Tio estus pli utila, kaj pli klara, ol
>misteraj kombinoj de simboloj.

Mi provis fari tion por ekonomi-o, kiu nun enhavas interkrampan
[1oa], kiun oni legu "1-a Oficiala Aldono".

Aliflanke se vi transprenus la taskon eltrovi tiujn informojn por la
aliaj vortoj listigitaj, tio estus tre helpa.

adam....@gmail.com

unread,
Nov 7, 2007, 11:15:20 PM11/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/7/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
>
> >Por indiki, ke vorto estas oficiala, kial ne simple aperigi etan
> >ciferon au' steleton, same kiel en PIV? Tiel oni ankau' scios, al
> >kiu OA g'i apartenas. Tio estus pli utila, kaj pli klara, ol
> >misteraj kombinoj de simboloj.
>
> Mi provis fari tion por ekonomi-o, kiu nun enhavas interkrampan
> [1oa], kiun oni legu "1-a Oficiala Aldono".
>
> Aliflanke se vi transprenus la taskon eltrovi tiujn informojn por la
> aliaj vortoj listigitaj, tio estus tre helpa.

Mi pensis fari tion per programeto surbaze de la indikoj en ReVo. Eble
dum la semajnfino mi havos okazon.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2007, 6:10:26 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Mi pensis fari tion per programeto surbaze de la indikoj en ReVo.
>Eble dum la semajnfino mi havos okazon.

Dankon, Adam, se vi farus tion, vi cere helpus.

Amike

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages