bugri kaj sodomii

15 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 28, 2010, 12:19:39 PM1/28/10
to ED-LBLdiskutlisto
- bugri --> anuse seksumi
- sodomii --> anuse seksumi

Ĉu sinonimaj_
Ĉu? J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 4:52:24 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
- bugri --> anuse seksumi
- sodomii --> anuse seksumi

Kvankam tiuj estas ankaŭ slangaj (almenaŭ la unua), kaj oni supozeble povus argumenti simile kiel mi faris pri "fiki", mi ĉi-kaze jam malpli ol ĉe "fiki" emas akcepti la priparolatajn radikojn. Por tiu ideo oni ja povas fari diversajn kunmetaĵojn, el kiuj almenaŭ kelkaj impresas ankaŭ tre slangaj: "pugfiki", "anuskoiti", "pugseksumi", "postaĵamori" ktp.

Do mi povus akcepti ke ni malrekomendas ĉi tiujn radikojn; sed almenaŭ ĉe la unua mi ŝatus vidi iom pli slangecajn alternativojn kiel "anusfiki" kaj "pugseksumi".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2010, 7:15:54 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Do mi povus akcepti ke ni malrekomendas ĉi tiujn radikojn; sed almenaŭ ĉe la unua mi ŝatus vidi iom pli slangecajn alternativojn kiel "anusfiki" kaj "pugseksumi".
bugr-i --> anus-seks-um-i, pug-seksum-i
sodomi-i --> anus-seks-um-i, pug-seksum-i

Kion vi pensas?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Feb 2, 2010, 7:21:50 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis liniojn responde al mi:

Ŝajne ne estis tute klare, kion mi intencis. Mi volis, ke la alternativoj al "bugri" kaj "sodomii" ne estu tute samaj, ĉar la unua vorto impresas al mi pli slange ol la dua. Tiun pli-slangecon ni konservu ĉe la alternativoj. Ekzemple jene:

bugr-i --> anus-fik-i, pug-seksum-i
sodomi-i --> anus-e seks-um-i

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2010, 4:45:41 PM3/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi volis, ke la alternativoj al "bugri" kaj "sodomii" ne estu tute samaj, ĉar la unua vorto impresas al mi pli slange ol la dua.
Mi ĝustigis tion iom malfrue.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Mar 9, 2010, 8:59:09 AM3/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

> Marcos:
>> Mi volis, ke la alternativoj al "bugri" kaj "sodomii" ne estu tute

>> samaj, ?ar la unua vorto impresas al mi pli slange ol la dua.

Mi konsentas ke ili ne tute sinonimas, sed ne pri tio ke "bugri" estus
pli slanga ol sodomii. "bugri" estas ago kiu postulas cxeeston de du
viroj, dum
(almenaw nacilingve) "sodomii" uzeblas ankaw por indiki seksajn agojn de unu
homo kun alia animalo (sxafino, kaprino, bovino...)

[de kie mi havas tion? Nu, de jxurnalo de hodiaw]

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages