Krause, en sia E-a-germana vortaro, listigas "hodometro: Wegmesser"
(vojmezurilo). Kompreneble tio estas la celo por kiu ĝi estas uzata.
La fakto, ke ĝi nombras la paŝojn - do estas paŝnombrilo - estas nur
la teĥnika rimedo por la celo mezuri la iritan vojon.
Pri la teĥnika metodo mia kompreno estas nur supraĵa, sed mi imagas jene:
Ĝi estas preciza nur en sia nombrado de paŝoj. Sed ĉar la paŝoj ne
estas ĉiam same longaj, ĝi indikas la iritan distancon nur laû la
mezuma longeco de la paŝoj, kaj do la fine indikita vojlongo estas nur
proksimuma. Sed tiu vojlongo estas ja la celata informo.
Do, ĝi estas vojmezurilo per sia eco esti paŝnombrilo.
Kore,
Vilhelmo Lutermano.
2015-08-07 10:03 GMT, Leo De Cooman <
Leo.De...@telenet.be>:
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.
>
--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl