Dezajno/Refasonado

8 views
Skip to first unread message

lis...@revuoesperanto.org

unread,
Dec 4, 2013, 12:33:42 PM12/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj
mi pepis:
Revuo Esperanto ‏@revuo_esperanto 18 nov
Por la redezajno de la revuo Esperanto laboras du altnivelaj
profesiuloj. Pli da informoj ĉe Kuglo+ http://bit.ly/1edJF13
#revuoEsperanto

Renato komentis:
Renato Corsetti ‏@renatocorsetti 24 nov
@revuo_esperanto estus pli bone se ili laborus pri la refasonado ol pri
la redezajno.

PIVE klarigas:

http://vortaro.net/#dezajno
http://vortaro.net/#fasoni

Mia opinio: mi sxatas la ideon defendi la bonan lingvon, sed ni ne
povas barakti kontraux evoluado.
Fasoni estas ne tute tauxga vorto por la afero difinita per "dezajno".
Dezajno estas, ni diru, tre specifa
fasonado sur la kampo de grakiko, industrio.
Kion vi opinias pri tio? Mi planas aperigi resumon de tiu
diskutado en nova sekcio, debutonta januare, por komencantoj kaj
komencintoj.

Fabrício Valle
redaktoro de la revuo Esperanto

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2013, 12:58:20 PM12/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
Fabricio:


|  Mia opinio: mi sxatas la ideon defendi la bonan lingvon, sed ni ne povas barakti kontraux evoluado.
Fasoni estas ne tute tauxga vorto por la afero difinita per "dezajno". Dezajno estas, ni diru, tre specifa
fasonado sur la kampo de grakiko, industrio.
Kion vi opinias pri tio?
Mi opiias, ke 'dezajno' estas la usona maniero elparoli 'desegno'. 
|   Mi planas aperigi resumon de tiu
diskutado en nova sekcio, debutonta januare, por komencantoj kaj komencintoj.
Mi entuziasme subtenas tion.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

lowenstein, anna

unread,
Dec 5, 2013, 5:18:46 AM12/5/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Fabricio,

Mi mem neniam uzas la vorton "dezajni" aŭ "dizajni", kiu ŝajnas esti sufiĉe nova aldono al la Esperanto vortprovizo. Ĝi certe ne ekzistis, kiam mi lernis la lingvon! Do, kiel la homoj elturniĝis, antaŭ ol oni enkondukis tiun laŭmodan vorton prenitan el la angla? Per la Fundamenta vorto "fasoni", sed ankaŭ per aliaj vortoj, ekzemple "stilo", "formo" ktp.

Mi nun kontrolis en la Tekstaro de Esperanto, kaj trovis 13 trafojn por la radiko fason-, 3 por dizajn-, kaj 2 por dezajn-. Certe ne estas sensignife, ke la trafoj por dizajn- kaj dezajn- venas ĉiuj el artikoloj en "Monato" kaj "Ondo de Esperanto": alivorte, la vorto aperis en la lingvo relative lastatempe. Krome, la uzantoj ankoraŭ ne decidis, kiun el la du formoj ili uzu. (Unu kontribuinto al "Ondo de Esperanto" solvis la problemon, uzante ambaŭ formojn en la sama artikolo.)

Mi esploris ĉiujn trafojn en la Tekstaro, kaj rimarkis, ke dezajn- aŭ dizajn- kovras precize la saman kampon kiel fason-. Vidu jenajn ekzemplojn:

El "Marta": Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono,

El "Monato": F-ino Frida direktis la atenton de la kunsidantoj al la dizajno de la ĵinzo, la bunta ŝir-ĉemizo, kiu ne sukcesis kovri la mamojn ...

El "Monato": Inter la kovrilpaĝoj de Sferoj-10: Kosma polico kaŝiĝas libro, kiu ornamus ĉies librobreton ne nur per sia bonstila fasono, sed ankaŭ per sia atentokapta tekstaro.

El "Ondo de Esperanto": Sed, bedaŭrinde, tiel produktitaj legaĵoj estas preskaŭ nevendeblaj, ĉar la produktintoj kutime havas multe da entuziasmo, sed malmulte da fakaj konoj pri kompostado, enpaĝigo, teknika redaktado kaj dezajnado.

El "Ondo de Esperanto": La libro estas bonkvalite presita: blanka papero, klare legebla teksto. Literoj de oblikva fasono tamen aspektas iom bizare por la homoj de la 21a jarcento: la ĉapelitaj literoj estas evidente malsamaj de la najbaraj senĉapelaj.

Ek "Ondo de Esperanto": La du alfabetoj tre proksimas interne, laŭ siaj strukturo, ordo kaj la nomoj de la literoj; sed ili tute malsimilas ekstere, laŭ la aspekto kaj dizajno grafika.

Do, ĉu vi sukcesas rimarki esencan diferencon inter la jam ekzistanta radiko fason-, kaj la novaj radikoj dezajn- kaj dizajn-? Per tiaj aldonaĵoj al la lingvo, la vortprovizo de Esperanto konstante kreskas. Kompreneble la malnova radiko ne malaperas, do nun la lingvo havas du aŭ tri vortojn kun la sama signifo, dum antaŭe estis nur unu. Esperantistoj ŝatas fanfaroni, ke Esperanto estas la plej facila lingvo de la mondo. Sed kiel ĝi povos resti facile lernebla, se lernantoj devos enkapigi ĉiam pli ampleksan vortostokon?

Kore,
Anna Lowenstein


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Dec 5, 2013, 7:24:45 AM12/5/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi plene konsentas kun ĉio, kion Anna skribis pri la afero. Dankon, Anna, pro la detala studo de la tekstaraj uzoj, kiu vere montras, ke la vortoj estas uzataj samsignife.

Oni prefere uzu "fasoni" kaj "fasono" kaj evitu "dizajni", "dezajni", "dizajno" kaj "dezajno".

Amike,
Markos



2013/12/5 lowenstein, anna <anna.lo...@esperanto.org>

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2013, 8:25:34 AM12/5/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Mi plene konsentas kun ĉio....
Kaj mi transformis la mesaĝon de Anna al aldona klariga paĝo ĉe la koncernataj linioj:

http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv_plio_21

Josenilton

unread,
Dec 5, 2013, 10:33:26 AM12/5/13
to la-bona...@googlegroups.com
La problemo, kiel chiam, estas, ke la nova vorto au korekta nova vorto, kiu venas por redifini la misdifinitan au nekompletan aferon, havas en si mem sian misecon au strangegon, kaj ghi estas multfoje pli misdifinan au pli nekompletan ol la antaua difino.

2013/12/5 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

lis...@revuoesperanto.org

unread,
Dec 7, 2013, 4:49:08 AM12/7/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato,
mi forgesis mencii gravan aspekton: mia politiko estas ne aperigi
artikolojn jam aperintajn aliloke. Mia celo estis per mia mesaĝo kolekti
sufiĉan materialon por nova rubkiko en la revuo...
Tamen, ne gravas. Mi elturniĝos...

Fabrício Valle

On Thu, 05 Dec 2013 14:25:34 +0100, Renato Corsetti wrote:
> Markos:
>
>> |   Mi plene konsentas kun ĉio....
> Kaj mi transformis la mesaĝon de Anna al aldona klariga paĝo ĉe
> la koncernataj linioj:
>
> http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv_plio_21 [1]
>
> Renato
>
> ~~~
>
> _renato corsetti_
> _renato....@esperanto.org [2]_
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la
> listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj [3]
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google
> Groups "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it,
> send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out
> [4].
>
>
> Links:
> ------
> [1] http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv_plio_21
> [2] mailto:renato....@esperanto.org
> [3] http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> [4] https://groups.google.com/groups/opt_out

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2013, 5:14:55 AM12/7/13
to la-bona...@googlegroups.com
Fabricio:


|   mia politiko estas ne aperigi artikolojn jam aperintajn aliloke.

En ordo! Kiam vi volas artikolon pri lingvaj temoj, simple petu.

Amike

lis...@revuoesperanto.org

unread,
Dec 7, 2013, 5:56:08 AM12/7/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

la revuo havos rubrikon por komencantoj/intoj, sed en ĝi ne aperos
longaj artikoloj.
Temos pri tuta paĝo kun notetoj, kvizoj, komparoj laŭ la stilo "Ne tiel
sed tiel ĉi, facilaj tesktoj laŭ
la listo de Kontako" ktp.
Kaj rapidaj/debatoj... kiel tiu ĉi pri dezajno/fasonado.
Se vi volas kunlabori, skribu mallonge kaj sendu al
reda...@revuoesperanto.org
lis...@revuoesperanto.org ne estas bona retadreso por kontakto kun la
redackio de Esperanto.


Fabrício Valle


On Sat, 07 Dec 2013 11:14:55 +0100, Renato Corsetti wrote:
> Fabricio:
>
> |   mia politiko estas ne aperigi artikolojn jam aperintajn
> aliloke.
>
> En ordo! Kiam vi volas artikolon pri lingvaj temoj, simple petu.
>
> Amike
>
> Renato
>
> ~~~
>
> _renato corsetti_
> _renato....@esperanto.org [1]_
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la
> listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj [2]
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google
> Groups "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it,
> send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out
> [3].
>
>
> Links:
> ------
> [1] mailto:renato....@esperanto.org
> [2] http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> [3] https://groups.google.com/groups/opt_out

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages