ikono

4 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 24, 2016, 5:37:32 AM2/24/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
ikono > bildvinjeto
Ĉu ne? JoKo

Leo De Cooman

unread,
Feb 24, 2016, 4:02:46 PM2/24/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 24/02/2016 om 11:37 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> ikono > bildvinjeto
> Ĉu ne?
Tiu traduko povas taŭgi en komputado, sed verŝajne ne, se temas pri
pentraĵoj.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2016, 5:20:02 AM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
ikono > bildvinjeto
Leo:


|     Tiu traduko povas taŭgi en komputado, sed verŝajne ne, se temas pri pentraĵoj.

Ĝis nun ni havas nur unu linion

ikonoklasto --> bildrompisto

Ni povus provi la ĝeneralan

ikon-o --> bild-o

Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


lowenstein, anna

unread,
Feb 25, 2016, 5:45:13 AM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
"Ikono" tamen estas io specifa: religia bildo, kutime sur ligna tabulo, tipa de la ortodoksa kristanismo. La vorto ne signifas simple "bildo". Nuntempe oni uzas la vorton ankaŭ por komputilaj simboloj, kiuj ja bezonas apartan nomon. Mi ne vidas problemon uzi "ikono" por ambaŭ, same kiel "muso" nun akiris apartan komputilan signifon.

Oni tuj vidas la problemon, se oni rigardas la vorton "ikonoklasto", por kiu vi proponas "bildrompisto". "Bildrompisto" estas homo, kiu iras al fama artgalerio, kaj provas ŝiri "Mona Lisa" aŭ simile. Sed fakte ikonoklasto ne rompas iujn ajn bildojn, sed intence detruas religiajn bildojn kaj objektojn, aŭ tutsimple sanktajn aŭ tradiciajn ideojn (alivorte la idean enhavon de la bildo, ne la bildon mem). Por tio, PIV mem proponas "ikonrompisto".

Konklude, mi ne kontraŭas la vorton "ikono" en ambaŭ sencoj, sed por "ikonoklasto" mi proponas "ikon(o)rompisto".

Kore,
Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 25, 2016, 6:11:56 AM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
lowenstein, anna
> ...mi ne kontraŭas la vorton "ikono" en ambaŭ sencoj, sed por
> "ikonoklasto" mi proponas "ikon(o)rompisto".
Mi tute samopinias.

Se male oni ne emas ĝin agnoski, tial oni devas distingi
- ikono > sanktulbildo (en la religioj), bildvinjeto (en la civila vivo)
JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Feb 25, 2016, 6:24:24 AM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com

Ikono, el la greka, signifas gxuste kaj simple “bildo”.

La konata frazo el la Biblio (Genezo 1,27) laux kiu

>Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin;

estas, en la greka versio, gxuste:

ἐποίησεν ὁ θεὸς τὸν ἄνθρωπον κατ' εἰκόνα θεοῦ (= epoiesen o theos ton anthropon kat’ eikona theou)

 

latine: Creavit Deus hominem ad imaginem suam; ad imaginem Dei creavit illum;

angle: God created man in his own image, in the image of God created he him;

 

En religia kampo, “ikono” alprenis la krom-signifon “religia bildo”, cxefe (sed ne ekskluzive) en ligo kun Maria, kaj precipe en ligo kun la ortodoksa konfesio de kristanismo. Tamen, cxiam pri “bildo” temas.

 

En komputado, oni indikas per “ikono” la bild(et)ojn, kiuj aperas sur la ekrano; sed cxiam pri bildoj temas.

 

Mi malkonsilus “vinjeto”, cxar temas pri pure euxropa esprimo, kiu ne klarigas la enhavon (vinjeto nomigxas tiel cxar origine la desegnajxo prezentis vinberejon, latine “vinea”, itale “vigna”, de kie vignetta = malgranda vinberejo. Atentinde, en la itala komunuzo “vignetta” alprenis tute alian signifon, “desegnita spritajxo”, “satira/ sprita desegnajxo”: ekzemple, la mokaj desegnajxoj kiuj vekis la koleron de islamanoj).

 

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 25 febbraio 2016 11:20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) ikono

JFB-Mikro.fr

unread,
Feb 25, 2016, 7:11:41 AM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
jes "ikono" estas nek Fundamenta, nek akademialdona, tiam, por mi, ni devu forgesi ĝin. 

mi tradukis tion tiel "adorulbildo", "adorulpentraĵo", "sanktulbildo",  sanktulbildorompulo (ĉar tio ne estas laboro) 
Sed akaŭ insignulo (insignulo pri ia muziko)
Pri komputuza vorto, mi uzas "ŝaltbildo" 

Mi miras kiam oni per "novradiko" anstataŭas kunmetitajn vortojn, kiuj faciligas la uzadon de Esperanto. Se, senkunteksto, mi diras "mi rigardas ikonon sur mia ekrano de komputilo. ĉu estas adorulbildo, ĉu estas ŝaltbildo, ĉu estas ŝaltbildo, kies bildo estas adorulbildo ? 
sed se mi diras ""mi rigardas adorulbildon sur mia ekrano de komputilo". Tuj ni komprenas.

Ĝis, 
Jofo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

Leo De Cooman

unread,
Feb 25, 2016, 7:46:06 AM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 25/02/2016 om 12:11 schreef Johano Karlo Rinaldo:
Bone.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2016, 12:44:15 PM2/25/16
to °listo 'lbl'
mi decidis por bildo.

amike

renato

~~~
Renato Corsetti

noammohr

unread,
May 21, 2022, 11:03:10 PM5/21/22
to la bona lingvo

Ni havas linion: "ikono -> bildo". Sed tio ne ĉiam estas sufiĉe specifa. Do, mi aldonus:

ikono -> (religie:) (religia) bildo, religibildo, sanktulbildo, (pri simbolo:) bildsimbolo"
ikonologio -> religia bildscienco, religibildscienco ,sanktulbildscienco,
ikonostazo -> ikonsepto -> ikonvando -> religia bildvando, religibilda vando, sanktulbilda vando

 La ĉina vorto por ikono estas 圣像 sanktul-bildo.

Leo De Cooman

unread,
May 22, 2022, 4:34:11 AM5/22/22
to la-bona...@googlegroups.com
On 5/22/22 05:03, noammohr wrote:

Ni havas linion: "ikono -> bildo". Sed tio ne ĉiam estas sufiĉe specifa. Do, mi aldonus:

ikono -> (religie:) (religia) bildo, religibildo, sanktulbildo, (pri simbolo:) bildsimbolo"
ikonologio -> religia bildscienco, religibildscienco ,sanktulbildscienco,
ikonostazo -> ikonsepto -> ikonvando -> religia bildvando, religibilda vando, sanktulbilda vando


Jes

Amike salutas Leo








Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages