tragikomedi-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2008, 4:27:50 PM11/24/08
to °listo 'la bona lingvo'
tragikomedi-o [1oa] = komedi-a tragedi-o

kion vi pensas?

renato

Anna Lowenstein

unread,
Nov 24, 2008, 5:14:09 PM11/24/08
to la-bona...@googlegroups.com

C’u ne la malo? Tragedia komedio. Gaja-malgaja teatraj’o. Au’ ridiga-ploriga teatraj’o.

C’u tragediaj komedioj kutime havas felic’an finon? Do, komedio kun tragediaj elementoj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 24 novembre 2008 22.28
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) tragikomedi-o

Antonio De Salvo

unread,
Nov 24, 2008, 6:10:31 PM11/24/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

>tragikomedi-o [1oa] = komedi-a tragedi-o
>kion vi pensas?

Anna:

>C’u ne la malo? Tragedia komedio. Gaja-malgaja teatraj’o. Au’ ridiga-ploriga teatraj’o.

>C’u tragediaj komedioj kutime havas felic’an finon? Do, komedio kun tragediaj elementoj.

 

Se fidi vikipedion (persone, mi samopinias)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Tragikomedio

 

temas esence pri komedio, kun tragediaj (seriozaj) elementoj sed kun felicxa fino, do: tragedia komedio, ridiga-ploriga teatrajxo, serioza-malserioza teatrajxo.

En figura senco, mi dirus ridiga-ploriga situacio, serioza-malserioza situacio.

 

Gxis

Antonio

 



Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 24, 2008, 10:25:18 PM11/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
en la vjetnama, tragikomedio = bi hài kịch     /bi haj kik/
 
bi = malĝoja, malgaja
ekzemple: bi ai = lamenta
bi đát = plendinda
bi hùng = samfoje malgaja haj majesta
bi khúc = elegio
bi quan = pesimisma
bi thảm =  tragika, tragedia
bi thương = kompatinda
 
hài = komika, ridiga, amuza
hài hước = burleska, humoraĵa
hài kịch = komedio
 
kịch  = teatro, teatraĵo
 
 
Amike,
 
Thu
 
 
 
2008/11/25 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2008, 4:13:43 AM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Anna, Antonio kaj Thu (se Zamenhof estus koninta la vjetnaman, li estus povinta fari pli bonan lingvon):

Nun la linio tekstas:

tragikomedi-o --> tragedi-a komedi-o, rid-ig-a-plor-ig-a teatr-aĵ-o, serioz-a-mal-serioz-a teatr-aĵ-o

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Nov 26, 2008, 5:58:46 AM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
tragikomedi-o --> tragedi-a komedi-o, rid-ig-a-plor-ig-a teatr-aĵ-o, serioz-a-mal-serioz-a teatr-aĵ-o

 En ordo.

Ĉi tie tamen praktike videblas problemo de nia sistemo apartigi la vorterojn per streketoj (tiun problemon jam antaŭe menciis Francisko): la du vortoj "rid-ig-a-plor-ig-a" kaj "serioz-a-mal-serioz-a" en normala skribo nepre estus "ridiga-ploriga" kaj "serioza-malserioza" kun po unu interna streketo. El nia skribmaniero tamen ne videblas, ke kiam oni forigas la streketojn, oni devas konservi unu streketon en ĉiu el la du vortoj.

Ĉi tiu estas unu el la maloftaj okazoj, en kiu streketo nepre devas esti uzata (alikaze ĝi ofte estas nur kompren-helpilo en Esperanto). Eĉ se tiuj okazoj estas maloftaj, ni tamen devas pro tio ŝanĝi nian sistemon.

Tiu ŝanĝo povus esti farata per aŭtomata anstataŭigilo, tuj kiam ni estos konsentintaj, kiu signo estu uzata anstataŭ "-" (kio certe ne estas facila decido). Sed por ke tiu aŭtomata anstataŭigo vere donu la ĝustan rezultan, necesas jam nun aparte indiki la streketojn, kiuj devas resti streketoj post tiu anstataŭigo. Mi proponas signi ilin per duobla streketo, do skribi "rid-ig-a--plor-ig-a" kaj "serioz-a--mal-serioz-a".

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2008, 6:50:34 AM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi proponas signi ilin per duobla streketo, do skribi "rid-ig-a--plor-ig-a" kaj "serioz-a--mal-serioz-a".
En ordo por mi. Mi provizore ŝanĝas tiujn vortojn ĉe tragikomedio kaj la enkondukon.

Renato


Pilar Otto

unread,
Nov 26, 2008, 10:40:03 AM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Eĉ se tiuj okazoj estas maloftaj, ni tamen devas pro tio ŝanĝi nian
> sistemon.
>
> Tiu ŝanĝo povus esti farata per aŭtomata anstataŭigilo, tuj kiam ni
> estos konsentintaj, kiu signo estu uzata anstataŭ "-" (kio certe ne
> estas facila decido). Sed por ke tiu aŭtomata anstataŭigo vere donu
> la ĝustan rezultan, necesas jam nun aparte indiki la streketojn, kiuj
> devas resti streketoj post tiu anstataŭigo. Mi proponas signi ilin
> per duobla streketo, do skribi "rid-ig-a--plor-ig-a" kaj
> "serioz-a--mal-serioz-a".
>
> Kion opinias la aliaj?

Opinio de diletanto: Kiel dividilon inter vort-elementoj ni bezonas
simbolon, kiu ne havu alian funkcion en niaj listoj, kaj kiu samtempe estu
facile trovebla sur la klavaro. Tauxgas nek ' nek /, sed kio pri \?:
rid\ig\a\-\plor\ig\a, serioz\a\-\mal\serioz\a? Cxu tiu sign\o vek\us tro\a\n
estetik\a\n mal\placx\o\n?

Otto

HIROTAKA Masaaki

unread,
Nov 26, 2008, 11:09:02 AM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
"Pilar Otto" <pil...@online.no> skribis:

>facile trovebla sur la klavaro. Tauxgas nek ' nek /, sed kio pri \?:
>rid\ig\a\-\plor\ig\a, serioz\a\-\mal\serioz\a? Cxu tiu sign\o vek\us tro\a\n
>estetik\a\n mal\placx\o\n?

Tiuj linioj aspektas en mia komputilo jene:


>rid¥ig¥a¥-¥plor¥ig¥a, serioz¥a¥-¥mal¥serioz¥a? Cxu tiu sign¥o vek¥us tro¥a¥n
>estetik¥a¥n mal¥placx¥o¥n?

¥ (ipsilono kun du streketoj) = marko de "eno", la japana monunuo.
Temas pri ofta okazajxo de neintencita auxtomata kodo-intersxangxo
en japana komputila medio. (eble ankaux en kelkaj alilingvaj medioj)

Amike,

Vastalto

Marcos Cramer

unread,
Nov 26, 2008, 11:27:16 AM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Opinio de diletanto: Kiel dividilon inter vort-elementoj ni bezonas
simbolon, kiu ne havu alian funkcion en niaj listoj, kaj kiu samtempe estu
facile trovebla sur la klavaro. Tauxgas nek ' nek /, sed kio pri \?:
rid\ig\a\-\plor\ig\a, serioz\a\-\mal\serioz\a? Cxu tiu sign\o vek\us tro\a\n
estetik\a\n mal\placx\o\n?

Krom la tehhnika problemo menciita de Vastalto, mi  volas ankorau aldoni ke tiu solvo ne aspektas bele kaj malfaciligas la legadon. Malpli videbla signo, kiel ekzemple "·" (alta punkto).

Kiam mi antaue proponis tiun simbolon, homoj plendis ke ghi ne estas facile trovebla sur klavaroj. Tamen klavaroj chiuokaze malsamas de lando al lando, tiel ke chiuokaze por iu estos problemo.

Mi opinias, ke por niaj diskutoj ni povos daure uzi "-". Nur por la listoj sur la retpagharo de Renato necesas pli bona solvo. Do tute ne gravas se la plej multaj ne povos tajpi la novan signon. Gravas nur ke Renato povu uzi ghin por la enmeto de novaj listeroj. Renato ech ne bezonus havi metodon tajpi ghin per sia klavaro: Se oni automate anstatauigus chiujn "-" per "·" en la nunaj listoj, Renato povus poste simple kopii unu "·" de alia linio kaj enmeti ghin en la aldonotan linion.

Amike,

Marcos





Otto




Anna Lowenstein

unread,
Nov 26, 2008, 11:54:23 AM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com

Ekzistas grupo de teatraj’oj verkitaj de S’ekspiro, kiujn anglalingvanoj nomas “the dark comedies”: la malhelaj, au’ mallumaj komedioj. Mi supozas, ke ili estas tragikomedioj: tiu vorto ekzistas en la angla, sed ne estas multe uzata. C’u eble “malhela komedio” eventuale povus esti solvo, au’ “malg’oja komedio”, “serioza komedio”, au’ simile?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 26 novembre 2008 10.14
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) tragikomedi-o

 

Dankon al Anna, Antonio kaj Thu (se Zamenhof estus koninta la vjetnaman, li estus povinta fari pli bonan lingvon):

Nun la linio tekstas:

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2008, 1:07:56 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

C’u eble “malhela komedio” eventuale povus esti solvo,

mi dubas, ĉar mi legis tiun esprimon en la angla dum jardekoj kaj neniam komprenis ĝin ĝis nun.

au’ “malg’oja komedio”, “serioza komedio”, au’ simile?

Eble serioza komedio.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2008, 1:24:05 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
sed kio pri \?:
mi pensis pri \.

Vastalto:
rid¥ig¥a¥-¥plor¥ig¥a
Do, evidente ni devas pensi plie.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2008, 1:30:31 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi opinias, ke por niaj diskutoj ni povos daure uzi "-". Nur por la listoj sur la retpagharo de Renato necesas pli bona solvo.
Mi ankoraŭ cerbumas.


– aŭ ~ povus esti solvo, sed ili estas netroveblaj sur mia klavaro. Nun ĉiuokaze mi jam adaptis la klarigojn al --.


Amike


Renato



Pilar Otto

unread,
Nov 26, 2008, 3:28:25 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Spontanea reago.

Vastalto:


> ¥ (ipsilono kun du streketoj) = marko de "eno", la japana monunuo.
> Temas pri ofta okazajxo de neintencita auxtomata kodo-intersxangxo
> en japana komputila medio. (eble ankaux en kelkaj alilingvaj medioj)

Mi estus devinta diri per vortoj, kiun signon mi celis proponi: temas pri
"inversa oblikvo" aux "maloblikvo" (kvankam gxi estas same oblikva kiel la
ordinara oblikvo), nomata angle "backslash". Cxe mi la signo, kiun vi
klarigis kiel signon de eno (¥), aperis en via mesagxo kiel demandosigno.
Tiel aperas cxiuj signoj, kiujn mia "ekran-interpretilo" ne kapablas
decxifri - strange, cxar la eno-signo apartenas al la signaro, por kiu la
interpretilo estas agordita, kaj en mia teksto gxi aperas kiel atendite. Mi
proponis inversan oblikvon pro tio, ke mi supozis, ke gxi apartenas al la
komuna parto de la ASCII- kaj ANSI-tabelo, numero 92 dekume kaj 5C
deksesume. Se la signo ne estas tiom universala cxe la komputiloj, kiom mi
supozis, mi retiras la proponon.

Otto

Antonio De Salvo

unread,
Nov 26, 2008, 4:33:49 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Anna:

>C’u “malg’oja komedio”, “serioza komedio”, au’ simile?

Renato:

>Eble serioza komedio.

Mi premisas, ke la difino en PIV de “tragikomedio” (= speco de tragedio, kiu ne finigxas per katastrofo) ne koincidas kun la ideo, kiun mi havas pri tio en itala lingvo (kie “tragicommedia” estas teatrajxo, en kiu kunfandigxas komikaj kaj tragikaj elementoj).

Do, antaux cxio oni devus akordigxi pri la donota signifo.

Se oni akceptas la (por tiel diri) italan koncepton, mi dirus “tragika komikajxo” aux “komika tragedio”.


Cxiukaze, laux mi ne temas pri “serioza komedio”: cxi tiu esprimo tauxgas por alia speco de komedio, tiu kiu en itala lingvo nomigxas “commedia seria”, kaj kiu estis praktikata ekzemple de Carlo Goldoni aux Eduardo De Filippo (komedio/ komikajxo, samtempe plena je filozofia pririgardo de la vivo).

 

Por informo: en la novgreka lingvo oni diras Ιλαροτραγωδία (ilarotragodìa), do… rid(ig)a tragedio!

 

Gxis

Antonio

 


Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2008, 4:44:51 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Por informo: en la novgreka lingvo oni diras Ιλαροτραγωδία (ilarotragodìa), do… rid(ig)a tragedio!

Ne malbone.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages