"kokri"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2011, 5:56:22 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenan linion:

kokr·i → (am·rilat·e / seks·e) mal·fidel·i / tromp·i

Kion opinias la aliaj? Ĉu ni entute havu linion pri "kokri", kaj se jes, ĉu kun "→" aŭ "~"? Ĉu la alternativo-listo estas plibonigebla?

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jan 26, 2011, 7:24:24 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|   kokr·i → (am·rilat·e / seks·e) mal·fidel·i / tromp·i

 

Mi konsentas. Se ni havas du alternativojn, laŭ la nunaj grafikaj konvencioj devus esti “mal-fidel-i, tromp-i”.

 

Amike

 

Renato

 

Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2011, 8:25:51 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Se ni havas du alternativojn, laŭ la nunaj grafikaj konvencioj devus esti “mal-fidel-i, tromp-i”.


La problemo estas, ke se ni skribas

kokr·i → (am·rilat·e / seks·e) mal·fidel·i, tromp·i

tio por mi aspektas kiel mallongigita maniero skribi la kvar alternativojn "malfideli", "amrilate malfideli", "sekse malfideli" kaj "trompi". Sed per mia skribmaniero mi intencis mallongigite esprimi la ses alternativojn "malfideli", "amrilate malfideli", "sekse malfideli", "trompi", "amrilate trompi", "sekse trompi". Eble ni povus tion fari pli klare per jena maniero skribi la linion:

kokr·i → (am·rilat·e / seks·e) mal·fidel·i, (am·rilat·e / seks·e) tromp·i

Kion pensas la aliaj? Ĉu entute ĉiuj ses alternativoj estas prezentindaj?

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jan 26, 2011, 8:55:25 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|   kokr·i → (am·rilat·e / seks·e) mal·fidel·i, (am·rilat·e / seks·e) tromp·i

 

Nun mi komprenas tion, kion vi volis diri. Eble via antaŭa skribo estas en ordo.

 

Amike

 

Renato

 

José Antonio Vergara

unread,
Jan 26, 2011, 8:58:08 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ghis nun mi ech ne sciis ke tiu vorto ekzistas.

Mi tamen diru ke, opiniante min mem neekstremisma bonlingvano, mi
havas la impreson ke vortoj por gravaj, kernaj aspektoj de la homa
vivo tiel kiel la seks(em)eco ne devus esti arbitre limigitaj.

Se iu proponis kaj ekuzis tiun vorton, eble temis pri respondo al la
sentata bezono ke estu iu aparta vorto, ne simpla kunmetajho au
duvorta termino, por sin referenci al sufiche ofta homa sperto kiu
povas esti jen doloriga (por la viktimo, intense ghuiga, danghera,
emocia, ktp).

Jose' Antonio Vergara

Anna Lowenstein

unread,
Jan 26, 2011, 10:27:59 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
“Kokri” estas transitiva, kaj do devus esti anstataŭigata de ia ekvivalenta esprimo. Oni diras, ke virino kokras sian edzon, sed oni ne povas diri, ke ŝi malfidelas sian edzon. Eble la anstataŭiga frazo devus esti “malfideli al”.

Sed mi pensas, ke la simpla difino “sekse malfideli”, kiu troviĝas en PIV, ne sufiĉas por kapti la nuancojn de la vorto. Fakte, laŭ mia kompreno edzino kokras sian edzon, sed ne inverse. Estas en la vorto ankaŭ la ideo, ke la edzo estas senhonorigita aŭ humiligata pro la malfideleco de la edzino – tial oni kutime uzas ĝin nur pri viroj, ne pri virinoj; kaj tial, cetere, la vorto nun sonas tre eksmode, ĉar ĝi apartenas al pli frua moro. (Kompreneble, malfideleco ankoraŭ nun estas malaprobinda, sed ne plu estas tiu ideo, ke la honoro de la viro dependas de la virto de lia edzino.)

En la Tekstaro, mi trovis plurajn ekzemplojn el “Kruko kaj Baniko”, ekzemple:

Baniko fanfaronas:
— En mia vivo mi jam faris multajn kokritojn.
S-ino Baniko modeste diras:
— Sed mi faris nur unu.

Ĉi tiu ekzemplo, cetere, montras, ke ne nur la edzino sed ankaŭ ŝia amanto kokras la edzon.

Mi ja trovis unu ekzemplon el “Monato”, en kiu viro kokras virinon:

“Roza iom ĵaluzis kaj eĉ nun, kiam Bogdan estis kvardek-kvin-jara, ŝi eble kaŝe timis, ke Bogdan povus kokri ŝin.”

Sed tiu uzo ŝajnas al mi nekutima. Ĝi povus esti sekvo de la sekse nemarkita difino en PIV.

Ĉu do la vorto “kokri” aperu en “La Bona Lingvo”? Mi ne scias, sed ĉiuokaze necesas pli bone kompreni la vorton antaŭ ol serĉi anstataŭaĵojn.

Kore,
Anna


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: mercoledì 26 gennaio 2011 14.58
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) "kokri"

Jose' Antonio Vergara

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Pjer

unread,
Jan 27, 2011, 5:26:05 AM1/27/11
to la bona lingvo
Al Anna.
En la franca "cocu"( = kokrito) venas de la nomo de la birdo
"coucou"(=kukolo), kiu metas siajn ovojn en la neston de aliaj
birdoj(paseroj), por ke tiuj naskas kaj nutras ĝiajn idojn. Sed ĉio
estas farita de la gebirdoj: la virkukolo helpas pelante la paseroj
por ke kukolino elmetas siajn ovojn anstataŭe, poste la gepaseroj
kovas kaj nutras.
Do, mi opinias, ke fakte "kokri" devus koncerni ne nur virino.
Alie, prave estus bone proponi: "malfideli al".
Ĝis, Pjer.
On 26 jan, 16:27, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:
> “Kokri” estas transitiva, kaj do devus esti anstataŭigata de ia ekvivalenta esprimo. Oni diras, ke virino kokras sian edzon, sed oni ne povas diri, ke ŝi malfidelas sian edzon. Eble la anstataŭiga frazo devus esti “malfideli al”.
>
> Ĉi tiu ekzemplo, cetere, montras, ke ne nur la edzino sed ankaŭ ŝia amanto kokras la edzon.
>

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2011, 5:41:29 AM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:


| Do, mi opinias, ke fakte "kokri" devus koncerni ne nur virino.
Alie, prave estus bone proponi: "malfideli al".

Nu, en la itala kulturo la koncepto pri "kokrado" estas tre baza kaj tre utiligata en pluraj kampoj. Se aŭtomobila ŝoforo faras danĝeran malregŭlaĵon la norma insulto estas "kokrito", ekzemple!

Aliflanke ni ne havas vorton aparte por tio, kaj ni uzas "perfidi". Oni povas perfidi la patrujon kaj perfidi sian edzinon/edzon. En la parolata lingvo/dialektoj estas amaso da esprimoj ĝenerale uzantaj la figuron "fari/meti kornojn al iu".

Eble "perfidi" estas simila al "malfideli".

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 27, 2011, 8:57:58 AM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:


> Fakte, laŭ mia kompreno edzino kokras sian edzon, sed ne inverse.

Mi estis atentigita pri la vorto "kokri" pro artikolo en la pasinta numero de Monato, en kiu ĝi klare estas uzata por ambaŭ direktoj. Ne nur PIV, sed ankaŭ ReVo, donas sekse simetrian difinon por "kokri".

“Kokri” estas transitiva, kaj do devus esti anstataŭigata de ia ekvivalenta esprimo. Oni diras, ke virino kokras sian edzon, sed oni ne povas diri, ke ŝi malfidelas sian edzon. Eble la anstataŭiga frazo devus esti “malfideli al”.

Fakte pri tiu problemo mi jam  konsciis kiam mi proponis la linion. Mi pripensis pro tio pliklarigi la linion jene:

kokr·i (iu·n) → (am·rilat·e / seks·e) mal·fidel·i (al iu) / tromp·i (iu·n)

Sed finfine mi forlasis tiun transitivec-klarigon, ĉar ŝajnis al mi sufiĉe klare, ke "malfideli" ne estas transitiva, kaj ke oni devas uzi ĝin kun "al" kiam oni anstataŭigas uzon de "kokri" kun objekto. Sed se la afero ne estas por ĉiuj sufiĉe klara, oni eble tamen atentigu pri ĝi (kio tamen igas la linion pli peza).


> Baniko fanfaronas:
> — En mia vivo mi jam faris multajn kokritojn.
> S-ino Baniko modeste diras:
> — Sed mi faris nur unu.
>
> Ĉi tiu ekzemplo, cetere, montras, ke ne nur la edzino sed ankaŭ ŝia amanto kokras la edzon.

Ne, la ekzemplo nur montras, ke la amanto faras kokriton, kio estas alia afero ol mem kokri.


> Ĉu do la vorto “kokri” aperu en “La Bona Lingvo”? Mi ne scias, sed ĉiuokaze necesas pli bone kompreni la vorton antaŭ ol
> serĉi anstataŭaĵojn.

Ŝajne diversaj homoj diverse komprenas kaj uzas la vorton. Tiuokaze, ni devus havi alternativojn por la diversaj uzoj. Ni ankaŭ povus malrekomendi iun uzon, sed ne malrekomendi alian.

Amike,

Marcos

Masako TAHIRA

unread,
Jan 27, 2011, 9:52:04 AM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/1/27 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:
> Pjer:

>
>
> |   Do, mi opinias, ke fakte "kokri" devus koncerni ne nur virino.
> Alie, prave estus bone proponi: "malfideli al".
>
> Nu, en la itala kulturo la koncepto pri "kokrado" estas tre baza kaj tre utiligata en pluraj kampoj. Se aŭtomobila ŝoforo faras danĝeran malregŭlaĵon la norma insulto estas "kokrito", ekzemple!
>
> Aliflanke ni ne havas vorton aparte por tio, kaj ni uzas "perfidi". Oni povas perfidi la patrujon kaj perfidi sian edzinon/edzon. En la parolata lingvo/dialektoj estas amaso da esprimoj ĝenerale uzantaj la figuron "fari/meti kornojn al iu".
>
> Eble "perfidi" estas simila al "malfideli".
>
> Amike
>
> Renato

Kara Renato,

Laux Esperanto-Japana Vortaro:
1) La edzino kokras la edzon.
2) Alia viro tra la edzino kokras la edzon.

Kial edzo ne povas "kokri" sian edzinon!?!

amike-komike
Masako

Fra Simo

unread,
Jan 27, 2011, 4:23:42 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Ne "tromp/i", sed "perfid/i" !  Ambau tiuj vortoj estas bonalingvaj, sed ne egalaj. La unua signifas "(malbonintence) erarigi", la dua "primalfideli" (tamen kun ebla signifodiferencigo), kiel tio montrighas el la formo mem de la radikoj (sed "perfid/" kaj "fidel/" interne de Esperanto estas simplajhoj, ne kunmetajhoj ;  nur prahistorie ili konsistas el "fid/" kaj io plia).
     Neperfidinto shajniganta perfidon trompas tiun, kiun per tio li erarigas, sed tiun ne perfidas, au nur alisence, al tiu eble ne malfidelas.

     Prava estas la poste veninta atentigo (de Petro), ke oni (mal)fidel(a est)as al iu. Por nescianto tio eble ne estos divenebla. Lernanto prodifine nenion ajn antauscias.


2011/1/26 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
Mi proponas la jenan linion:

kokr·i → (am·rilat·e / seks·e) mal·fidel·i / tromp·i*
     Pri la skribmaniero mi ne konsentas. Streko klinita ("/") povas esti formo de la vorterofina streketo : ni ne uzu ghin (ekster matematikajhoj kaj similaj ne-lingvajhoj) kun alia valoro.
    [Simile, pri la anstatauigo de altete metita punkto ("
·") per  streketo kuniga en la Renata respondo ("-"), CHi tiu havas en la skribsistemo de Esperanto kelkajn valorojn. Ni ne uzu ghin kun aliaj en tiaj kuntekstoj, en kiuj tiuj povas aperi. Speciale, ni ne elektu por intervortera streketo formon de iu ajn alia skribero de Esperanto.]
 
Kion opinias la aliaj? Ĉu ni entute havu linion pri "kokri", kaj se jes, ĉu kun "→" aŭ "~"? Ĉu la alternativo-listo estas plibonigebla?

     Ni povus skribi jene :
kokr·i → (am·rilat·e)  perfid·i, (seks·rilat·e) perfid·i
     Mi rekomendas la pli mallongan skribmanieron per krampoj pintaj ("{}") :
kokr·i → ({am·,seks·}rilat·e)  perfid·i
     CHi tiel eblas, pro tio, ke tiaj krampoj ne ekzistas en la skribsistemo de Esperanto. Restas, ke tiel ni donas du valorojn al la komoj, unu lingvan (kiu tamen vortinterne ne povas aperi, pro kio oni povas tiun teorian duecon elteni), unu matematikecan. Pli bone estus, ke ni por chi tiu dua elektu ian specialan formon (ekzemple, "," kontraue al ",").
     Eble indus alternative proponi "mal
·fidel·" apud "perfid·". Tiam la oportuneco de la skribo per "{}" aperus ankorau pli konvinke.

 

renato corsetti

unread,
Jan 27, 2011, 4:37:49 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

|   Eble indus alternative proponi "mal·fidel·" apud "perfid·".

 

Verŝajne ni alprokismiĝas al la fina linia venko.

 

Amike

 

Renato

 

Fra Simo

unread,
Jan 27, 2011, 4:48:37 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com


2011/1/26 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

     Tion legante mi indignante ghisplafone eksaltas : kunmetajho ja estas aparta vorto. GHuste tie kushas la limo inter "bonlingvanoj" kaj homoj la esencajn trajtojn de Esperanto ne kaptintaj. Relegu la frazon seslingve skribitan kape de la Universala Vortaro (atentante, ke vin ne erarigu la du malsamaj signifoj  de la vorto "vorto" en tiu frazo) !
     Samrange apartaj vortoj estas la kvar vortoj "frat/o", "frat/in/o", "kuz/o" kaj "kuz/in/o".
En tiu senco (kiu estas la kutima) "frat/", "kuz/" kaj "in/" tute ne estas "vortoj", sed nur ne-memstaraj vorteroj. La vorto "el/pens/i" egale estas unu aparta vorto, kiel estus vorto "invent/i" (pro kio "invent/i" ne estas vorto de Esperanto, sed povas esti vorto nur de tiu "malbona" lingvo, per kiu kelkaj volas Esperanton anstatauigi).

Fra Simo

unread,
Jan 27, 2011, 5:28:22 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com


2011/1/27 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Francisko:

 

|   Eble indus alternative proponi "mal·fidel·" apud "perfid·".

 

Verŝajne ni alprokismiĝas al la fina linia venko.


     Bedaurinde, ni tamen ne facile povos uzi chi tie la krampojn pintajn, malgrau tio, kion mi mem skribis antau kelkaj minutoj, pro la bezonateco de "al" post "mal/fidel/i". Ni ankau ne povus skribi "{perfid·i, mal·fideli al}", char la respektivaj kuntekstoj ne povas esti samaj.
     Ni devus skribi ion similan al la jeno :
kokr·i → ({am·,seks·}rilat·e)  {perfid·i [iun], mal·fideli al [iu]}

     Por savi la unudirektecon de kokritgo (tion, ke nur sian edzon oni povus "kokri", ne sian edzinon), pri kio vi multe interparolis, kelkaj el vi kun bedauro, oni devus precizigi jene :

kokr·i → ({am·,seks·}rilat·e)  {perfid·i [sian edzon], mal·fideli al [sia edzo]}

José Antonio Vergara

unread,
Jan 28, 2011, 6:28:26 AM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
> >José Antonio:

>> Se iu proponis kaj ekuzis tiun vorton, eble temis pri respondo al la
>> sentata bezono ke estu iu aparta vorto, ne simpla kunmetajho au
>> duvorta termino,

Francisko:


>      Tion legante mi indignante ghisplafone eksaltas : kunmetajho ja estas
> aparta vorto.

hehe, mi esperas ke vi ne batis vian kapon kontrau la plafono. Vi
kompreneble pravas: mi misis, dum videble mi celis la nocion "radiko".
Mi kaptu la okazon, petante pardonon ke mia dirajho tiom intense
indignigis vin, ke via baroka, pompa troigemo ja estas amuza, almenau
por mi.

Kaj kompreneble mi subtenas la uzon de la vorto "kokri", char
bonlingvismo ne necese egalas al radika minimumismo.

José Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages