Pli ol pri la vorto mem, mi petas informojn pri la plej fidindaj vortaroj.
Mi ja vidis ke en Revo estas listigata tiu vorto
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kolerik.html#kolerik.0ulo
El tio eblas dedukti ke la Reta Vortaro sume akceptas ankaŭ neoficialajn
radikojn... ja -ik- estas neoficala sufikso.
Inter la de mi konataj internaciaj vortaroj,
laŭ fidindeco mi ilin listigas en jena ordo:
- ReVo (Reta Vortaro)... kiu ĝin aranĝis?
- PV (Plena Vortaro de Eo)
- PIV
Ĉu estas aliaj internaciaj vortaroj?
Antaŭdankon al kiu respondos, JoKo