gxis, Ronaldo N
Mi proponas "koncesipago/ koncesikompenso"
Amike salutas Leo
En la mezepoka itala lingvo, "regalia" (el "regale", adjektivo laux la latina vorto rex-regis = regxo), estis uzata gxuste en la senco "royalty", do "pago sxuldata al regxo/ suvereno"; sed nuntempe neniu italo komprenus gxin en tiu senco, des malpli kiel "procentajxo, tantiemo".
En la nuntempa itala lingvo, ja, "regalia" signifas simple "donaco", kaj plejofte kun malsxata senco (trinkmono, ecx sxmirmono), tiel ke se oni donus al mi ion kiel "regalia" mi ofendigxus.
Jen plia ekzemplo, kiel ofte vortoj kiuj sxajnas "internaciaj" povas kasxi kaptilon.
Gxis
Antonio
P.S.: en la nuntempa itala lingvo, oni uzas simple la vorton "diritto" (= rajto), en plurala formo ("diritti" = rajtoj), eventuale kun aldona klarigo laux la speco (diritti di sfruttamento = rajtoj pro ekspluatado; diritti di brevetto = rajtoj pro patento; diritti d'autore = auxtoraj rajtoj).
|
( lau ESPERANTO-ĈINA VORTARO)
En la ESPERANTO-ĈINA VORTARO ne estas la vorto
rojalto.
Dankon, Ji Yingeng. Amike Renato |
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Legante "posedrajto" mi pensas ekzemple pri la rajto posedi pafilon. Sed
tio verŝajne ne estas la signifo de "rojalto".
Mi kredis, ke "rojalto" estas monsumo pagenda aŭ pagata por rajti uzi
ion, sed ne la rajto mem. Tamen mi tute ne estas specialisto pri tiaj
aferoj.
Amike salutas Leo
Tiuj ŝajnas bonaj. Mi nur demandas: Ĉu ne temas pri licencpago
aŭ licencrekompenco, eventuale licencprocentaĵo?
Eble pli eleganta estus iu plurvorta esprimo. Ankaŭ "utiligo" kaj
"uzorajto" ŝajnas trafaj, "ekspluaton" mi ial volus eviti. En
"koncesio" efektive okazas fordono de io konkreta, ekz.
teritorio aŭ grundo, por ies utiligo, tial "koncesipago" taŭgus
nur en kelkaj okazoj.
Alia afero estas tio, ke estas malutile meti en la ssv-liston
vortojn, kiujn neniu vere uzas, ekz. "rojalto". La liston iuj
uzas ankaŭ por pravigi strangajn vortojn kun strangaj signifoj,
ekzemple dirante, ke per troviĝo de iu vorto en la listo "ili
[= kelkaj elstaraj esperantistoj] efektive agnoskas la ekziston
kaj seriozecon de tiu neologismo".
Amike
Harri
> Alia afero estas tio, ke estas malutile meti en la ssv-liston vortojn, kiujn neniu vere uzas, ekz. "rojalto". La liston iuj uzas ankaŭ por pravigi strangajn vortojn kun strangaj signifoj, ekzemple dirante, ke per troviĝo de iu vorto en la listo "ili [= kelkaj elstaraj esperantistoj] efektive agnoskas la ekziston
kaj seriozecon de tiu neologismo".
> Tion mi ne estus imaginta. Eĉ se ni aldonus mallongigon [annr] =
> aparte naŭza nova radiko, tio verŝajne eĉ pli instigus homojn
> valorigi ilin.
Mi forgesis doni la fonton de mia cito:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Ka%C5%AD#La_Bona_Lingvo
sub la titolo "La Bona Lingvo". Ĝi ne estas la sola tia noto,
kiun mi vidis, sed nur ĉi tiun mi memoras. Kaj jes, "kaŭ"
estas fakte "aparte naŭza nova radiko".
Amike
Harri
la vorto "rojaltio" nauzas min, sed la vorto "ekspluatpago" tute ne
plachas al mi, char "ekspluati" havas kroman signiferon de malboneco.
Mi proponas simple "uzpago".
Amike, Marcel.
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>