stek-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 1:11:02 PM9/25/09
to °listo 'la bona lingvo'
Estas iom komplika situacio.

Bifsteko estas oficiala pro la 1-a aldono.

PIV nun proponas ankaŭ "steko" (kiu ne estas bova sed povas esti el io ajn).

Zaemnhof proponis "rostbefo", kiu estas "bova bifsteko".

La demando estas ĉu la ĉefa vorto estas "bifsteko" aŭ la nunproponata "steko"?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Sep 25, 2009, 3:22:50 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
La demando estas ĉu la ĉefa vorto estas "bifsteko" aŭ la nunproponata "steko"?

La avantaĝo de "steko" estas ke ĝi estas neŭtrala pri la bestospeco. Kiam necesas precizigi la bestospecon, oni povas diri "bovsteko", "porksteko" ktp.

La malavantaĝo de "steko" estas ĝia ne-oficialeco kaj la oficialeco de "bifsteko". Tamen mi vere ne povas kompreni kial oni oficialigis "bifsteko". En la fontolingvo ĝi estas kunmetita vorto, kaj la kunmetaĵo mem ne havas konvencian signifon (do sekvas logike el la signifoj de la partoj). La unua parto de la kunmetqĵo korespondas al la Esperanta "bov/", kaj nur por la dua parto de la kunmetaĵo oni povas senti bezonon por nova radiko. Do kial la Akademianoj tiam decidis transpreni la tutan kunmetaĵon kiel unu radikon, anstataŭ nur ĝian duan parton?

Kiel tre ofte, PIV provis pene pravigi la ĝenan radikduobliĝon, kaj por tio inventis ke bifstekoj estas maldikaj kaj stekoj dikaj (kaj aldone ke bifstekoj nepre estas jam rostitaj, dum stekoj povas esti rostotaj). Nu, tia distingo certe ne estas pravigebla per fontolingva signifodistingo, kaj verŝajne tute ne ekzistas en la reala lingvouzo.

Pro tiu ĉi situacio, estas verŝajne preferinde eviti ambaŭ radikojn, kaj anstataŭe diri "viandotranĉaĵo", laŭbezone kun aldonaj pliprecizigiloj kiel "rostita" aŭ la bestospeco. Pro la malofteco de "bifstek/" (nur unu uzo en la Tekstaro de Esperanto, kompare kun 316 uzoj de "viand/"), mi eĉ malgraŭ ĝia oficialeco konsentus kun ĝia listigo kun la signo "→".

Kion opinias la aliaj pri tio ĉi?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 3:43:08 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Pro tiu ĉi situacio, estas verŝajne preferinde eviti ambaŭ radikojn, kaj anstataŭe diri "viandotranĉaĵo", laŭbezone kun aldonaj pliprecizigiloj kiel "rostita" aŭ la bestospeco. Pro la malofteco de "bifstek/" (nur unu uzo en la Tekstaro de Esperanto, kompare kun 316 uzoj de "viand/"), mi eĉ malgraŭ ĝia oficialeco konsentus kun ĝia listigo kun la signo "→".

Kion opinias la aliaj pri tio ĉi?

Mi samopinias. Eventuale mi metus ~ anstatŭ → .
Mi atendas ankoraŭ iom da opinioj.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 25, 2009, 6:39:11 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi samopinias kun Marcos.
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 25 september 2009 20:43
Onderwerp: (la bona lingvo) stek-o



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.409 / Virus Database: 270.13.112/2394 - Release Date: 09/25/09 05:51:00

Andreas Kueck

unread,
Sep 26, 2009, 1:44:57 AM9/26/09
to la bona lingvo
Lau la germana Vikipedio
http://de.wikipedia.org/wiki/Steak
estas tiel, ke "lau germana komerctrafika kompreno la ne-specifitaj
esprimoj Steak kaj Beafsteak estas identaj" kaj "Steaks devenaj de
bestospecoj aliaj ol bovo havas respondan indikon en sia nomo (ekz.
Kalbssteak [bovidbifsteko], Schweinesteak [porkbifsteko], Putensteak
[meleagrobifsteko], Hirschsteak [cevalbifsteko] ktp)."

Krome interalie la indonezia kaj turka uzas "bistik" resp.
"biftek" (dum la malaja uzas "stik"), sed mi ne scias, kiom ankau por
ne-bovajhoj (eventuale kun respondaj atributoj, kiel en la germana).

Konklude mi emas en Esperanto imiti la germanan modelon kaj simple
fidas je la komprenkapablo de la esperantistaj gekelneroj ;-)

--
Andreas Kueck

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 26, 2009, 2:58:46 AM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Startante de la Z-a diro: ".. la lingvo Esperanto ne estas fermita kaj
neŝanĝebla... leĝdonantoj en la afero de la lingvo internacia de nun
devas esti nur logiko, talento kaj la opinio de la plejmulto" mi alvenas
al jenaj konkludoj.

Marcos Cramer ha scritto:


>> La demando estas ĉu la ĉefa vorto estas "bifsteko" aŭ la nunproponata "steko"?
> La avantaĝo de "steko" estas ke ĝi estas neŭtrala pri la bestospeco. Kiam
> necesas precizigi la bestospecon, oni povas diri "bovsteko", "porksteko" ktp.
>

Ja certe "steko" estas logika solvo, kia neutrala besto speco; kaj mi
aldonus priskribon (similan al tiu de PIV) : "Tranĉaĵo de viando por
rosti aŭ friti".
Kaj konsegvence same bona solvo estas "boivosteko", "porkosteko",
"bovidosteko" ktp

> La malavantaĝo de "steko" estas ĝia ne-oficialeco kaj la oficialeco de "bifsteko". Tamen mi vere ne povas kompreni kial oni oficialigis
> "bifsteko". En la fontolingvo ĝi estas kunmetita vorto, kaj la kunmetaĵo mem ne havas
> konvencian signifon (do sekvas logike el la signifoj de la partoj). La unua
> parto de la kunmetqĵo korespondas al la Esperanta "bov/", kaj nur por la dua
> parto de la kunmetaĵo oni povas senti bezonon por nova radiko. Do kial la
> Akademianoj tiam decidis transpreni la tutan kunmetaĵon kiel unu radikon,
> anstataŭ nur ĝian duan parton?
>
> Kiel tre ofte, PIV provis pene pravigi la ĝenan radikduobliĝon, kaj por tio
> inventis ke bifstekoj estas maldikaj kaj stekoj dikaj (kaj aldone ke
> bifstekoj nepre estas jam rostitaj, dum stekoj povas esti rostotaj). Nu, tia
> distingo certe ne estas pravigebla per fontolingva signifodistingo, kaj
> verŝajne tute ne ekzistas en la reala lingvouzo.
>
> Pro tiu ĉi situacio, estas verŝajne preferinde eviti ambaŭ radikojn, kaj
> anstataŭe diri "viandotranĉaĵo",

Per "viando tranĉaĵo" mi komprenus viandon, kiun oni povas kuiri ankaŭ
sen rosti aŭ friti


> laŭbezone kun aldonaj pliprecizigiloj kiel
> "rostita" aŭ la bestospeco. Pro la malofteco de "bifstek/" (nur unu uzo en
> la Tekstaro de Esperanto, kompare kun 316 uzoj de "viand/"), mi eĉ malgraŭ
> ĝia oficialeco konsentus kun ĝia listigo kun la signo "→".
>

Bone, mi eĉ mi enlistigus "bifsteko" inter la vortoj arkajkaj.

J-K Rinaldo

Andreas Kueck

unread,
Sep 26, 2009, 4:12:20 AM9/26/09
to la bona lingvo
On 26 Sep., 07:44, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:

> "... Hirschsteak [cevalbifsteko] ktp)."

Mi korektas: "cervbifsteko".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2009, 6:15:52 AM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al chiuj kontribnuintoj pri chi tiu temo.

La afero ankorau ne estas decidebla, mi pensas.

Parto el ni preferus:

bifstek-o --> viand-a tranch-ajh-o
stek-o --> viand-a tranch-ajh-o

kaj parto el ni

bifstek-o --> bov-stek-o

Kiel oni diras en la ĉina, japana, kaj tiel plu?

En la araba sharha = tranchajho longa kaj maldika, el la radiko por
"tranchi"

Amike

Renato

ngoclan

unread,
Sep 27, 2009, 4:37:27 AM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton! Mi dankas vin pro via akcepto al mi en vian liston.
 
Pri "bifsteko", mi pensas, ke "viandotrancxajxo" ne suficxus por la signifo (de PIV) :dika trancxajxo de viando aux fisxo por rosti aux friti.
Mi proponas gardi "steko-n" kaj aldoni la bestospecon, ekz. bova steko,
fisxa steko.
 
Pri "subsidiara", mi konsentas kun Xuan Thu, kiun mi proponas kiel reprezentanton de la vjetnamaj listanoj.
 
Amike
Ngoc Lan (mallongigo de Nguyen Thi Ngoc Lan, el Vjetnamio)

Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2009, 5:20:00 AM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ngoc Lan:
Mi proponas gardi "steko-n" kaj aldoni la bestospecon, ekz. bova steko,
fisxa steko.
Dankon, Ngoc Lan! Tio signifas ke ni devus enmeti "stek-" en la oficialigindajn radikojn.  Ni pensu ankoraŭ iomete kaj aŭdu aliaj opiniojn.

Alia solvo estus konsideri "bifstek-" kiel radikon kun la ĝenerala signifo "stek-" kaj paroli pri "fiŝa bifsteko".

 
Pri "subsidiara", mi konsentas kun Xuan Thu, kiun mi proponas kiel reprezentanton de la vjetnamaj listanoj.
Bonŝance ni havas almenaŭ du vjetnamojn en ĉi tiu listo,  kiuj samnivele povas helpi nin  korekti la problemojn ekestintajn pro la fakto, ke Zamenhof ne lernis la vjetnaman.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Sep 26, 2009, 3:56:07 PM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> La malavantaĝo de "steko" estas ĝia ne-oficialeco kaj la oficialeco de
> "bifsteko". Tamen mi vere ne povas kompreni kial oni oficialigis
> "bifsteko".

Mi tion komprenas, sed ne akceptas: Versxajne temas pri franca influo. En la
francan lingvon oni importis tiun vorton sub la formo "bifteck". La E-rusa
vortaro de Bokarev donas "bifsxtéks" en la rusa.

> En la fontolingvo ĝi estas kunmetita vorto, kaj la
> kunmetaĵo mem ne havas konvencian signifon (do sekvas logike el la
> signifoj de la partoj). La unua parto de la kunmetqĵo korespondas al
> la Esperanta "bov/", kaj nur por la dua parto de la kunmetaĵo oni
> povas senti bezonon por nova radiko. Do kial la Akademianoj tiam
> decidis transpreni la tutan kunmetaĵon kiel unu radikon, anstataŭ nur
> ĝian duan parton?

Versxajne pro tio, kion mi indikis. Nek en la franca nek en la rusa formo la
vorto estas travidebla kiel kunmetajxo. La unua parto de la fontolingva
vorto, la angla "beef", mem estas pruntajxo el la franca, en kiu la hodiauxa
formo estas "boeuf"! Laux hispana vortarego el la 1960-aj jaroj, en la
hispana ekzistas diversaj skribmanieroj: "bifte", "bisté", "bistec"
(aprobita de la Hispana Akademio). La auxtorino de la vortaro, María
Moliner, konsideras la vorton nenecesa kaj maloportuna: nenecesa cxar gxi
diras nenion alian ol "filete", kaj maloportuna cxar gxi estas facile
misuzebla, ekz. se oni parolas pri "porka bifsteko".

Opinion pri rekomendinda vorto mi ne havas, cxar mi malpli kompetentas pri
mangxajxoj ol Renato, kaj krome en mia denaska lingvo, almenaux laux mia
laika deduktado, oni povas uzi unu saman radikon, "ste(i)k-", por "friti",
"rosti", "(bif)steko" kaj eble ecx "baki". Tamen ni havas ankaux "bake"
(baki?) kaj "riste" (rosti). Cxar en mia lingvo oni "bakas" panojn kaj
kukojn, mi longtempe supozis, ke "baki" signifas "knedi"; sed nun, multfoje
mangxinte "bakitajn terpomojn", mi komprenas, ke "baki" eble estas "enforne
friti/rosti". Tamen, en la pan-baka procezo, post formado de la panoj, oni
metas ilin en la fornon por "ste(i)ke" ilin. "Rostita" pantrancxajxo estas
"toast" en la angla. Eble oni fritas kun butero aux oleo, kaj rostas sen tia
grasajxo?

Otto

Antonio De Salvo

unread,
Sep 27, 2009, 6:26:35 AM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
En la itala, jam de 1844 estas dokumentita la vorto "bistecca" (sentata kiel unueca vorto, ne kiel kunmetajxo) en la gxenerala signifo "ripa viandotrancxajxo", "ripovianda trancxajxo", ne nepre el bova viando, ecx ne el propre dirite "viando": en la itala, oni parolas pri "bistecca" ankaux cxe bovido, porko, ecx fisxajxo (ekzemple, tinuso), ktp.
La distingaj karakterizoj disde aliaj viandopartoj estas "ripeco" kaj amplekso; sed mi dubas, ke cxe fisxajxo oni povas prave paroli pri "ripeco".

Aliflanke, neniu italo analizus la vorton "bistecca" kiel kunmetajxon el "beef" kaj "steak" (simile, en la itala estis transprenita - ecx sensxangxe - la angla vorto "roastbeef", sen ke oni analizu gxin kiel "rostita bovajxo":cetere, ne temas pri pri iu ajn rostajxo, sed pri aparta rostajxo kun rozkolora kerno).
La vorto "stecca" ekzistas en la itala ankaux per si mem, kun la signifo "ripo, bastoneto", sed mi ripetas, ke neniu italo analizus "bistecca" kiel kunmetajxon formitan per "stecca".

Entute: "bifsteko" estas eble tro-dira vorto (cxar gxi aplikeblas ne nur al bova viando), sed gxi jam eniris la uzon kiel gxenerala termino, do gxi estas tolerebla en tiu gxenerala senco (cetere, ne cxiam la uzo kongruas kun la preciza signifo: "kaligrafio", laux la grekaj komponantoj, jam per si mem signifas "bela skribado": tamen, en la itala oni diras tute sengxene "bella calligrafia", do "bela belskribado"; kaj simile en Italujo oni misparolas pri "monte Fujiyama" = monto Fujxi-monto, anstataux simple "monto Fujxi"; kaj la loka nomo de la sicilia vulkano Etno estas "Mongibello", ripetajxo el la latina "mons" kaj la araba "gebel", ambaux signifantaj "monto").

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2009, 7:00:23 AM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
neniu italo analizus la vorton "bistecca" kiel kunmetajxon el "beef" kaj "steak"
Certe! Kaj ankaŭ ne hispanoj aŭ francoj.

Ĉu vi estus por:

stek-o --> bifstek-o (1oa) ?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Sep 27, 2009, 8:23:19 AM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Ĉu vi estus por:
>stek-o --> bifstek-o (1oa) ?

jes.

Gxis

Antonio

 

 

Leo De Cooman

unread,
Sep 27, 2009, 12:30:16 PM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Alia solvo estus konsideri "bifstek-" kiel radikon kun la ĝenerala signifo "stek-" kaj paroli pri "fiŝa bifsteko".
 
Kiam mi diris al mia edzino, ke mi ŝatus "fiŝan bifstekon", ŝi trovis tion "originala sed stranga". Por ŝi "bifsteko" nepre estas bovaĵo.
"Fisŝteko" ŝajnas akceptebla por ŝi. Sed kial ne "viand(-aĵ)-o" kaj se necesas precizigi, ni ja povas per Esperanto rekte diri "bovaĵo, kokaĵo, ktp.
Cetere mi ne manĝas viandon, do persone ne tre interesiĝas per tiuj vortoj  :-)
 
Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Sep 27, 2009, 2:09:52 PM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:
> ... kaj krome en mia denaska lingvo, almenaux laux mia

laika deduktado, oni povas uzi unu saman radikon, "ste(i)k-", por "friti",
"rosti", "(bif)steko" kaj eble ecx "baki". Tamen ni havas ankaux "bake"
(baki?) kaj "riste" (rosti).

Jen kelkaj aliaj verboj, kiujn mi rikoltis en PIV:
baki (FU), brezi, brogi (FU), bukani, frikasi, friti (o.a.1), grateni,
konfiti (FU), kuiri (FU), marini (o.a.2), poĉi, rosti (FU), stufi,
(vapor-kuiri FU)

Ni verŝajne devos serĉi fortradukon por la ne oficialaj terminoj. Eble
necesos unue gustumi :-)

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2009, 1:44:24 PM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
baki (FU), brezi, brogi (FU), bukani, frikasi, friti (o.a.1), grateni, 
konfiti (FU), kuiri (FU), marini (o.a.2), poĉi, rosti (FU), stufi, 
(vapor-kuiri FU)
mi aldonis ilin al la listo de la traktotaj terminoj, sed tuj forigis la fundamentajn, kiuj laŭ mi ne prezentas problemojn.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Sep 27, 2009, 2:30:25 PM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> Sed kial ne "viand(-aĵ)-o" kaj se necesas precizigi, ni ja povas per Esperanto rekte diri "bovaĵo, kokaĵo, ktp.


Viandobuletoj, kolbasoj, hakita viando... kaj ankaŭ bifsteko ... estas
diversaj specoj de viandaĵo. Ĉu vere vi volas rezigni pri ĉiuj
distingoj, dirante nur "viandaĵo"? Kial ne transiri al "manĝaĵo" aŭ
"nutraĵo" forgesante pri ĉiuj specoj kaj formoj?

> Cetere mi ne manĝas viandon, do persone ne tre interesiĝas per tiuj vortoj :-)

Ankaŭ mi ne manĝas viandon.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Andreas Kueck

unread,
Sep 27, 2009, 3:14:14 PM9/27/09
to la bona lingvo
On 27 Sep., 13:00, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Ĉu vi estus por:
>
> stek-o --> bifstek-o (1oa) ?

Jes.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2009, 3:40:17 PM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Jes.
Nu , la jeso komencas kreski.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 27, 2009, 6:17:33 PM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo skribis:

> Viandobuletoj, kolbasoj, hakita viando... kaj ankaŭ bifsteko ... estas
> diversaj specoj de viandaĵo. Ĉu vere vi volas rezigni pri ĉiuj
distingoj, dirante nur "viandaĵo"? Kial ne transiri al "manĝaĵo" aŭ
"nutraĵo" forgesante pri ĉiuj specoj kaj formoj?


Nu, mi rezignas pri ĉiuj viandaĵoj, sed mi ja komprenas, ke aliaj personoj
deziras precizigi la viandaĵon, kiun ili volas manĝi.
En PIV mi legas por bifsteko "maldika rostita tranĉaĵo de bovaĵo". Nu, kiam
iu volas mendi ĉe buĉisto la viandon por prepari biftekon (ĉar tiu estu
rostita antaŭ ol nomiĝi bifsteko), kion li diru?
Mi ĉiam aŭdas, ke homoj (nacilingve) mendas ekzemple "du bifstekojn". Tamen
tiuj tranĉaĵoj estas liverataj nerostitaj... Ĉu la buĉisto ne plenumas la
mendon... aŭ eble la difino de PIV ne taŭgas?

En la nederlanda bifsteko estas "biefstuk". La vorto ne estas vera kunmetita
vorto, ĉar "bief" ne estas nederlanda vorto. Sed "stuk" estas "peco". Ĉu
"viandpeco"?

Sed, kiel mi jam diris, mi ne manĝas viandon, sed ja kontentas, ke Bertilo
same ne faras tion. Li certe helpos nin trovi taŭgajn vortojn por la
vegetaraj proteinriĉaj nutraĵoj, kiujn ni ja ŝatas.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2009, 4:42:50 AM9/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
En la nederlanda bifsteko estas "biefstuk". La vorto ne estas vera kunmetita 
vorto, ĉar "bief" ne estas nederlanda vorto.
Tia ŝajnas esti la situacio en pluraj lingvoj. Ne estas klara al mi la intenco de la akademianoj, kiuj oficialigis ĝin. Eventuale ili pensis ke temas pri internacia vorto sed ne pensis pri la malsamaj signifoj en la malsamaj lingvoj.

Ni povus eventuale iom perforti la signifon per

stek-o --> bifstek-o

kaj samtempe diskuti en la listo pri oficialigindaj radikoj pri la eventuala oficialigo de stek-o.

Mi ne havas fortan emon por tiu solvo kaj pretus akcepti ankaŭ la alian:

stek-o --> viand-o-tranĉ-aĵ-o
bifstek-o = bov-tranĉ-aĵ-o



dubante

renato

Marcos Cramer

unread,
Sep 28, 2009, 7:01:56 AM9/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato pensis pri:

stek-o --> viand-o-tranĉ-aĵ-o
bifstek-o = bov-tranĉ-aĵ-o

En ĉi tiu formo la linioj tre plaĉus al mi.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2009, 8:29:57 AM9/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
En ĉi tiu formo la linioj tre plaĉus al mi.
Tion mi provizore registris, sed la diskuto rajtas daŭri.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Sep 29, 2009, 2:31:11 PM9/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
jes gxi indikas pecon da viando, sed miaimpreso ne ajna peco de viando.
Gxi havu iujn trajtojn (mi ne scias kiujn), kaj oni povas aldone indiki
ke gxi devenas de cxevalo aw struto (sen tia indiko temas pri bovajxo)

Cetere mi bedawras ke oni tiom krude elangligis la vorton. La origina
prononco ja ne estas "stek" sed "ste'k"

Sxajnas al mi ke ne indas havi linion pri gxi

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Sep 29, 2009, 5:24:09 PM9/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Cetere mi bedawras ke oni tiom krude elangligis la vorton. La origina
prononco ja ne estas "stek" sed "ste'k"

Sxajnas al mi ke ne indas havi linion pri gxi
Tamen, se vi ne ŝatas ĝin, ja oni devas havi linion por konsili ion alian.

Amike

Renato


Pjer

unread,
Oct 2, 2009, 9:20:34 AM10/2/09
to la bona lingvo
kompreneble, mi opinias ke tion tre bone taùgas
Pjer (Franco)

On Sep 28, 2:29 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Marcos:> En ĉi tiu formo la linioj tre plaĉus al mi.
>stek-o --> viand-o-tranĉ-aĵ-o

> bifstek-o = bov-tranĉ-aĵ-o
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages