globus-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2009, 3:35:14 AM5/8/09
to °listo 'la bona lingvo'
Serĉante pri "maketo", mi renkontis en Vikipedio la vorton "globuso".
Globuso estus la ter-globo, kiun oni uzas en klasĉambroj por instrui
geografion. Ĝi estus la modelo de la vera terglobo.

Ĉu ni havu la linion:

globus-o --> ter-glob-o?

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
May 8, 2009, 3:55:31 AM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mia tuja reago: Certe jes! Tio estas absoluta frenezaĵo!
Kaj tamen, rigardante en PIV, mi trovas ke la vorto estas eĉ Zamenhofa. Nu, mi bedaŭras, Ludoviko, sed nepre devas ekzisti pli bona solvo! Por distingi ĝin de la vera terglobo, oni eventuale povus diri ”terglobeto”.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 8 maggio 2009 9.35
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) globus-o

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2009, 4:55:49 AM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
Kaj tamen, rigardante en PIV, mi trovas ke la vorto estas eĉ Zamenhofa. Nu, mi bedaŭras, Ludoviko, sed nepre devas ekzisti pli bona solvo!
Efektive! Kaj mi nun malkovris ke ni jam havas tiun linion. Mi simple aldonis la indikon pri la zamenhofeco:

globus·o [zam] → ter·glob·o

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages