> virulent-a --> intens-e mal-san-a ?
Ne malsana sed malsaniga. La vorto ŝajnas al mi havi nuancojn "kapabla
(intense) malutili", "viva", "atakema", "infektema", "ne nur teorie
sed fakte kaj aktive kaŭzanta malsanon aŭ malutilon".
Mi proponas
*virulent-a* --> mal-san-ig-a, atak-em-a, viv-e mal-util-a
Mi rigardis la difinon en PIV-2002
"(pp mikrobo) Intense patogena"
kaj serĉis kelkajn realajn ekzemplojn en interreto. Jen kvino:
1. Kun plaĉa kaj demokratia aspekto, instaliĝas nova ideologio,
verŝajne same virulenta kiel la teruraj ideologioj kiuj furoris en la
Okcidento de la 20-a jarcento.
2. plantpatologoj trovis, ke planto inokulita per milda stamo de
viruso povas sin protekti kontraŭsekvanta infektado de pli virulenta
stamo.
3. g'i aperas kiam la korpo de la homo farig'as malforta kaj kiam la
imuna rezisto de la organismo malfortig'as tiam la stafiloko kiu
estas sur la haùto farig'as virulenta kaj kaùzas antrakson.
4. Sed fine venis terura bato en la formo de danĝera malsano al lia
edzino. Estis la plej virulenta speco de ftizo. La povrulo estis
duonfreneza pro doloro, kaj...
5. ...li ne postulos tantiemon de vi por la dissemado en esperanto de
sia versio de virulenta anti-usonismo kaj laudado por chia
kontrau-okcidenta banalajho...
Harri
*virulent-a* --> mal-san-ig-a, atak-em-a, viv-e mal-util-a
Harri:Aljuĝita, por uzi italecan esprimon, kiun oni uzas en aŭkcioj!*virulent-a* --> mal-san-ig-a, atak-em-a, viv-e mal-util-a
Mi havas impreseon, ke tie " viv-e " estas tre malklara. Chu ne estus pli bone skribi : " eg-e mal-util-a "?
>> Mi havas impreseon, ke tie " viv-e " estas tre malklara. Chu ne
>> estus pli bone skribi : " eg-e mal-util-a "?
> En ordo po rmi, krom se Harri havas ion por diri kaj uzis "viv-e"
> en specifa senco.
Jes, mi uzis la vorton "vive" kun specifa senco: vigle, aktive,
agopove - tute normalaj signifoj de "vive". Virulenteco de ekz.
bakterioj kaj virusoj povas havi diversajn gradojn, kaj ne estus taŭge
ĉiujn gradojn nomi "ege malutilaj". Pli virulenta bakterio, ekzemple,
kapablas produkti pli da iu venena substanco, reproduktiĝas pli
rapide, pli firme aŭ grandnombre penetras ĉelojn por tie malutili, dum
malpli virulentaj eble preskaŭ "dormas" kaj nur malrapide aŭ tute ne
kaŭzas ion malbonan. Do, "viva" estas intence elektita adjektivo ĉi
tie, kaj mi vidas en ĝi nenion malklaran. Se vi nepre volas ĝin
forpreni, anstataŭigu ĝin ekz. per "aktive", sed nepre ne per "ege".
Harri
Gxis
Antonio
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 16 ottobre 2008 21.26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: virulent-
> Jes, mi uzis la vorton "vive" kun specifa senco
Bone. Mi remetis ĝin kaj ankaŭ provis kontentigi Antonion.
Amike
Renato
virulent-a --> intens-e mal-san-a ?