cert·a (en la senco de 'nedifinita iu') → iu
Mi pensas ke ofte oni povas simple forigi "certa". Ĉar radiko kun -o
finaĵo, kio kutime venas post "certa", jam estas nedifinita iu.
Kiam "certa" (kun la signifo "nedifinita") venas antaŭ alian adjektivon
mi sugestas "ia" (singulare) kaj "kelkaj" plurale.
Do mi proponas iom ampleksigi nian nunan linion sed mi ne tro scias
kiel, ĉu eble la jena estas akceptebla?:
cert·a (en la senco de 'nedifinita', antaŭ substantivo) → iu, ia, ioma,
kelka
Ekzemploj el tekstaro:
Ĝuste lia malŝata sintenado donadis al li certan (ian) naturan ĉarmon
kaj elvokadis intereson.
dum ŝi ĝin purigadis de certaj (kelkaj) malpuraj bestetoj
sed aprobas ĝin nur ĝis certa (ia) grado
Nu, en certaj (kelkaj) okazoj multe da saĝo estas pli malbona
Vi havas nenion por fari ekstere post certa (ioma) horo.”
Amike, Eduardo.
PD: Ion simila oni sugestas en Revo[1]:
3.TEZ (Nur antaŭ la subst.) Difinebla sed ne difinita, ĉar oni ne volas
aŭ ne bezonas difini: mi konas certan gazetiston, kiu...; certaj
personoj opinias, ke...; en certaj okazoj oni devas esti tre singarda.
Rim.: Pli bone estas en tiu senco uzi la esprimojn iu, ia aŭ kelka,
ioma, por eviti konfuzon kun la sencoj 1 kaj 2.
Kara Marcos,
vi tuŝis temon tre tiklan, pri kiu nidiskutis antuay jaroj en ĉi tiu listo.
> miaimprese "certa" neniam signifas "nedifinita" kaj neniam signifas "iu" (kaj do neniam markas nedifniecon en la maniero kiel tion faras "iu"). Tue male, laŭ mia impreso "certa" indikas, ke la parolanto volas emfazi, ke li parolas pri tute klare difinita afero; povas esti ke li mem konas la identecon de la priparolata afero, aŭ ke ĝi estas difinita de alia frazparto (bedaŭrinde mi ne povas nun klarigi kion precize mi intencas per "difinita de alia frazparto" sen klarigi multajn aferojn pri la teorio de dinamikaj kvantigiloj, kiu estas t eorio el la formala lingvoscienco). Sed samtempe, la parolanto pro la uzo de "certa" ne komunikas la identecon de la afero al la aŭskultanto.
Tio estas unu teorio, kiu provas klarigi kial “certa” estas uzebla ankaŭ kiam ĝi simple signifas “malcerta”, sed mi povas trovi amaseton da ekzemploj en kiuj “certa” fakte signifas “iu ajn”, de la speco “Ni estis en Siberio kaj en certa tago ekpluvis tre forte…””.
Eble mi faru tiun ekzercon post la granda varmo.
> Laŭ mi la provoj anstataŭigi "certa" per "iu", "ia", "kelka", "ioma", "nedifinita" aŭ "difinita" kaj la propono simple forigi "certa" estas tute vanaj: Neniu el tiuj solvoj vere povas anstataŭigi la lingvan funkcion de "certa", por kiu la uzantoj tamen sentas bezonon, eĉ se ili ne povas ĝin malimplicite klarigi.
Klara okazo de naciligva malsano.
Cetere, mi pensas ke la nocio mem “duondifineco” estas komplikaĵo en Esperanto.
Amike
Renato
----- Original Message -----From: renato corsettiSent: Friday, August 05, 2011 4:07 PMSubject: (la bona lingvo) certa
Kara Marcos,
vi tuŝis temon tre tiklan, pri kiu nidiskutis antau jaroj en ĉi tiu listo.
> miaimprese "certa" neniam signifas "nedifinita" kaj neniam signifas "iu" (kaj do neniam markas nedifniecon en la maniero kiel tion faras "iu"). Tute male, laŭ mia impreso "certa" indikas, ke la parolanto volas emfazi, ke li parolas pri tute klare difinita afero; povas esti ke li mem konas la identecon de la priparolata afero, aŭ ke ĝi estas difinita de alia frazparto (bedaŭrinde mi ne povas nun klarigi kion precize mi intencas per "difinita de alia frazparto" sen klarigi multajn aferojn pri la teorio de dinamikaj kvantigiloj, kiu estas t eorio el la formala lingvoscienco). Sed samtempe, la parolanto pro la uzo de "certa" ne komunikas la identecon de la afero al la aŭskultanto.
Tio estas unu teorio, kiu provas klarigi kial “certa” estas uzebla ankaŭ kiam ĝi simple signifas “malcerta”, sed mi povas trovi amaseton da ekzemploj en kiuj “certa” fakte signifas “iu ajn”, de la speco “Ni estis en Siberio kaj en certa tago ekpluvis tre forte…””.
Eble mi faru tiun ekzercon post la granda varmo.
> Laŭ mi la provoj anstataŭigi "certa" per "iu", "ia", "kelka", "ioma", "nedifinita" aŭ "difinita" kaj la propono simple forigi "certa" estas tute vanaj: Neniu el tiuj solvoj vere povas anstataŭigi la lingvan funkcion de "certa", por kiu la uzantoj tamen sentas bezonon, eĉ se ili ne povas ĝin malimplicite klarigi.
Klara okazo de naciligva malsano.
Cetere, mi pensas ke la nocio mem “duondifineco” estas komplikaĵo en Esperanto.
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Tio estas unu teorio, kiu provas klarigi kial “certa” estas uzebla ankaŭ kiam ĝi simple signifas “malcerta”,
sed mi povas trovi amaseton da ekzemploj en kiuj “certa” fakte signifas “iu ajn”, de la speco “Ni estis en Siberio kaj en certa tago ekpluvis tre forte…””.
Marcos:
> Mi certas pri tio, ke Renato tute bone komprenas la trian sencon de "certa", kaj ke li tamen ne-intence tre misprezentas tiun sencon en prilingvaj diskutoj, ĝuste pro la fenomeno kiun mi priskribis komence de mia antaŭa mesaĝo: "Por mi tiu antaŭsubstantiva uzo de "certa" estas tre bona ekzemplo de tio, ke homoj facile povas lerni ĝuste uzi iun lingvan esprimon tute sen povi klarigi kiun funkcion ĝi havas en la lingvo."
Fakte mi tre bone komprenas ĝin, ĉar ĝi ekzistas tute same en la itala sed ĝenerale ne kun la duondifina senco, “Un certo giorno arrivera’
la fine del mondo” = “Iun tagon alvenos la fino de la mondo”.
Mi ankoraŭ opinias, ke temas pri influo de anciaj lingvoj, sed mi trovos ekzemplojn post la itala kongreso.
Amike
Renato
a. "certan tagon mi sentis la emon lerni la esperantan"
b. "iun tagon mi sentis la emon kompreni la esperantan"
c. "la 15 de januaro de 1999 mi sentis la emon kompreni la esperantan"
En la tri frazoj temas pri unu aparta tago en mia vivo. Mi pensas ke
estas sufiĉe klare ke tiu kiu fakte/pleje difinas estas la c. Do la
aliajn oni povas konsideri "ne (precize) difinitaj". Mi preferas b.
anstataŭ c., sed *laŭ la uzado* ili signifas la samon.
La rimarko en PIV diras ke certa signifas "tute difinita en la penso de
la parolanto, kiu tamen ne sentas la bezonon pli precizigi". Tio
montras ke, malgraŭ la ekstera aspekto, ĝi estus semantike difinita,
kion Marcos diris.
Kaj PIV kaj Revo konsideras ke evitindas kolizio inter la signifoj 2.
"nedubebla" kaj 3. "iu difinita" (sed ne precize). Por PIV oni aldonu
"tute" al la uzado en la dua signifo:
"havi tute certajn informojn"
Por Revo oni anstataŭigu la 3. per iu, ioma, ia, ktp. Vidu kiel bone
ili priskribas tiun signifon: "Difinebla sed ne difinita, ĉar oni ne
volas aŭ ne bezonas difini".
"Mi ionas iun (certan) gazetiston ..."
"Kelkaj (certaj) personoj opinias ..."
Inter la solvo de PIV kaj tiu de Revo (ĉar ion oni devas fari por eviti
miskomprenon) mi preferas tiun de Revo.
Laŭ *mi*: tiuj formoj estas multe pli riĉaj kaj esprimaj ol la ununura
ĉiam sama, konfuza kaj plursenca "certa". Ili estas pli bonlingvaj kaj
koheraj. Mi pensas ke uzado de "certa" anstataŭ iu, ia, ktp. aperas pro
nacilingvismo.
Frazoj kiel "certaj infanoj ne bezonas mensogi" estas nenecese
plursencaj, dum "kelkaj infanoj ne bezonas mensogi" kompreneblas tuj de
ĉiuj.
Bonvolu, tiuj kiuj opinias pri ĉi tiu vorto, diri ĉu vi subtenas la
nunan linion, proponas forigi ĝin aŭ akcepti modifojn. Mia propono
estas konservi ĝin ĉar tiu uzado tro ofte estas simpla imitado de naciaj
lingvoj. Mi pensas ke ne povas vundi listigi kaj konsili alternativojn
(ĉu ni kreu "malfortan sageton" :) por konsileti?) kiel faras Revo.
Propono:
--------
certa (rekte antaŭ substantivo, kiam temas pri difineblaj sed
nedifinitaj aferoj ĉar oni ne volas aŭ bezonas difini) -> iu, ia, ioma,
kelka.[1]
Poste ĉiu, laŭ sia propra lingvo sento, povas decidi ĉu anstataŭigi aŭ
ne. Ekde kiam mi faris tion parole, danke al "la bona lingvo", mi
neniam sentis la mankon de tiu "certa" kiun mi anstataŭas kelkfoje ankaŭ
per "iu speciala/aparta" (sed tion mi ne proponas). Mi ŝatus dividi la
bonan sperton, ni ne forigu ĝin.
Tamen mi scias ke kelkaj uzas "certa", kaj ke bonlingvisman solvon oni
aparte pritraktas kiam oni jam uzas la "malĝustan" flankon de la linio
:). Espereble tio ne malhelpos trovi solvon bona por la lingvo, eĉ se
iometete malbona por kelkaj el ni.
Amike, Eduardo.
[1] Senhonte :) kopiita de Revo:
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/cert.html#cert.0a
Amike,
Vastalto
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:
| Mi trovis certan personon hodiau
Mi trovis iun personon hodiau
Mi trovis personon hodiau
Por mi, la du lastaj samsignifas.
Dankon, Luis! Mi komprenas, ke vi komprens kiel mi.
Amike
Renato
| Ghi signifas "iu homo kiu pro sia ekstaro
(atentriceveco) farighis "certa", nome oni estas nun certa pri li.
Jen alia intrepreto, Marcel! Laŭ mi, la certeco pri "certa" ankoraŭ ne ekzistas. Kaj kion signifas "A man of a certain age."?
Amike
Renato
Readmono 28,66: vi ne estos certa pri via vivo
Sentencoj 11,21: Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna;
Psalmo 19,7: La atesto de la Eternulo estas certa,
Sed:
2 Regxoj 5,20: li foriris de li certan spacon da tero
Kaj tamen:
Ijob 1,1: 1 Estis iu homo en la lando Uc,
cert' certain | certain, sure | sicher, bekannt, gewiss | вѣрный, извѣстный | pewny, znany.
___________________________
Francisko:
| Mi tamen opinias, ke ni devas teni nin al firma malrekomendo de la tria NPIV-a signifo, pro kelkaj kialoj, el kiuj chiu estus suficha
Dankon, Francisko! Mi scias, ke vi estas firma kiel roko por la defendo de la principoj de la Fundamento.
Amike
Renato
Propono:
--------
certa (rekte antaŭ substantivo, kiam temas pri difineblaj sed nedifinitaj aferoj ĉar oni ne volas aŭ bezonas difini) -> iu, ia, ioma, kelka.[1]
cert·a (en la senco de 'nedifinita iu') → iu
Francisko:
| Mi tamen opinias, ke ni devas teni nin al firma malrekomendo de la tria NPIV-a signifo, pro kelkaj kialoj, el kiuj chiu estus suficha
Dankon, Francisko! Mi scias, ke vi estas firma kiel roko por la defendo de la principoj de la Fundamento.
Jes, bonege dirita. Tio estas nekohera.
> Pli preciza interkrampa klarigo povas esti utila, eble kun tiu vortigo,
> kiun Eduardo proponas, tamen kun korekto de "*rekte*" al "*tuj*".
certa (tuj antaŭ substantivo, kiam temas pri difineblaj sed nedifinitaj
aferoj ĉar oni ne volas aŭ bezonas difini) -> iu, ia, ioma, kelka.
> Mi preferas nian nunan paragrafon :
>
> cert·a *(en la senco de 'nedifinita iu')* → iu
> SHajnas al mi, ke "*ia*" ne bone agordighus kun la ideo pri nediniteco,
> kaj "*ioma*" au "*kelka*" maloportune enkondukus ideon pri kvanto.
Mi klopodos klarigi. Povas esti malfacile ĉar mi tion lingve nur
sentas, mi ne verkis ian ajn teorion:
* [ioma] Post certa horo horo oni ne plu rajtas esti surstrate.
Post ioma horo ...
Mi scias, oni malofte uzas tiun vorton, sed rilate al horoj mi pensas ke
oni devus uzi "tioma". Tamen oni pli facile aŭdus "je tiu ĉi horo vi
alvenas!?" ol "je tioma ĉi horo vi alvenas!?" malgraŭ tio ke ni
responde, per grandaj okuloj 8) povus responde demandi "sed, kioma horo
estas?". *Mi* ja diras al infanoj aferojn kiel, "nun estas la deka,
kion oni devus fari je tioma ĉi horo?" sed verŝajne tio aspektas strange
por multaj kaj ... eble estas malĝusta.
* [ia] ..." en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n” tute egale ĉu ia
prepozicio starus aŭ ne" (Ekzercaro de la Fundamento)
En tiu frazo ja temas pri *iu* prepozicio, sed li volas atentigi pri ĝia
eco tial tute ĝuste li uzas "ia". Gravas la nefiniteco de eco, de
atributo. Tial "ia" povas anstataŭi "certa" kiam, laŭ la kunteksto kaj
la esprimcelo de la parolanto, pli gravas la nedifinitecon de eco.
Kiam vi diras "certa lernanto" vi povas celi "iu lernanto" (Andreu,
Koldo, Ainara, ...) aŭ "ia lernanto" (dika, alta, rapida, lerta). La
"nedifiniteco" produktas liston de eblaj lernantoj kiun plenigos la
menso de la aŭskultanto per malsamaj grupoj de aferoj. El unu sama tuto
(lernantoj en klasĉambro) oni mense arigos la eblojn malsame se oni
aŭdis "iu" (po unu) aŭ "ia" (po ecoj).
* [kelka,kelkaj] Nu, en certaj okazoj ... (La Regisoro)
Nu, en kelkaj okazoj ...
Ni vidu uzadon Zamenhofan unue: "kelka nombro da novaj vortoj", "metu
kelkan ordon en vian paroladon". La difino de Revo estas bona[1] kaj ĝi
spegulas la ideon de "certa".
Nu, pro influo de naciaj lingvoj, kie tiuj rimedoj ne ĉiam troviĝas, ni
faldas tiun riĉecon: ia, iu, ioma, kelka sur (ĉefe) "iu" kaj "certa".
Mi ne mirus se eble iam iĝos ĉefa la demando "kiu horo estas?" anstataŭ
"kioma horo estas?" (ambaŭ povas validi, sed en malsamj kuntekstoj).
Kaj samtempe ni ignoras "kelka" kvankam tre vigle uzadas "kelkaj". Laŭ
mi por multaj el ni malfacilas regi la koheran vastecon de niaj radikoj,
tial oni volonte akceptas kion vi tiel ĝuste menciis supre, signifon en
radiko kiu nur aperas en unu formo.
Mi tre ŝatus el ĉi tie, el tiu ĉi forumo, almenaŭ plu listigi la
bonlingvajn (laŭ la uzado Zamenhofa kaj laŭ vortaroj, *ne* laŭ mi)
lingvajn elementojn kiuj povus anstataŭi "certa", do: "iu, ia, ioma,
kelka". Sed se la uzado tiel premas ke oni ne plu povas vidi preter
"certa" kaj "iu" ... nu, estu tiel, ankaŭ ni faldu ilin sur tiuj du kaj
ni lasu la linion tia kia ĝi estas.
Amike, Eduardo.
Mi ankoraŭ ne scias, kion konkludi, ĉar en la itala ekzistas tiaj uzoj de "certa", kiel:
- Ha una certa eta'. Non deve piu' mangiare tanto.
Li havas ian (ne malgrandan sed ankaŭ ne grandan) aĝon: Li ne plu rajta smanĝi tiom multe.
- Vengo in mattinata ad una certa ora.
Mi venos dum la mateno je horo nedifinita sed ne frua nek tro malfrua.
Amike
Renato
--- Tiu signifo aperas pri la adjektivo certa, sed pri neniu ajn alia vorto
kun radiko "*cert/*" ;
Jes, bonege dirita. Tio estas nekohera.
Pli preciza interkrampa klarigo povas esti utila, eble kun tiu vortigo,kiun Eduardo proponas, tamen kun korekto de "*rekte*" al "*tuj*".
certa (tuj antaŭ substantivo, kiam temas pri difineblaj sed nedifinitaj aferoj ĉar oni ne volas aŭ bezonas difini) -> iu, ia, ioma, kelka.
Mi preferas nian nunan paragrafon :
cert·a *(en la senco de 'nedifinita iu')* → iu
Mi klopodos klarigi. Povas esti malfacile ĉar mi tion lingve nur sentas, mi ne verkis ian ajn teorion:SHajnas al mi, ke "*ia*" ne bone agordighus kun la ideo pri nediniteco,
kaj "*ioma*" au "*kelka*" maloportune enkondukus ideon pri kvanto.
* [ioma] Post certa horo horo oni ne plu rajtas esti surstrate.
Post ioma horo ...
Mi scias, oni malofte uzas tiun vorton, sed rilate al horoj mi pensas ke oni devus uzi "tioma". Tamen oni pli facile aŭdus "je tiu ĉi horo vi alvenas!?" ol "je tioma ĉi horo vi alvenas!?" malgraŭ tio ke ni responde, per grandaj okuloj 8) povus responde demandi "sed, kioma horo estas?". *Mi* ja diras al infanoj aferojn kiel, "nun estas la deka, kion oni devus fari je tioma ĉi horo?" sed verŝajne tio aspektas strange por multaj kaj ... eble estas malĝusta.
* [ia] ..." en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne" (Ekzercaro de la Fundamento)
En tiu frazo ja temas pri *iu* prepozicio, sed li volas atentigi pri ĝia eco tial tute ĝuste li uzas "ia". Gravas la nefiniteco de eco, de atributo. Tial "ia" povas anstataŭi "certa" kiam, laŭ la kunteksto kaj la esprimcelo de la parolanto, pli gravas la nedifinitecon de eco.
Kiam vi diras "certa lernanto" vi povas celi "iu lernanto" [En Esperanto mi au iu ajn alia Esperantisto neniam diros ion tian.] (Andreu, Koldo, Ainara, ...) aŭ "ia lernanto" (dika, alta, rapida, lerta). La "nedifiniteco" produktas liston de eblaj lernantoj kiun plenigos la menso de la aŭskultanto per malsamaj grupoj de aferoj. El unu sama tuto (lernantoj en klasĉambro) oni mense arigos la eblojn malsame se oni aŭdis "iu" (po unu) aŭ "ia" (po ecoj).
* [kelka,kelkaj] Nu, en certaj okazoj ... (La Regisoro)
Nu, en kelkaj okazoj ...
Ni vidu uzadon Zamenhofan unue: "kelka nombro da novaj vortoj", "metu kelkan ordon en vian paroladon". La difino de Revo estas bona[1] kaj ĝi spegulas la ideon de "certa".
Nu, pro influo de naciaj lingvoj, kie tiuj rimedoj ne ĉiam troviĝas, ni faldas tiun riĉecon: ia, iu, ioma, kelka sur (ĉefe) "iu" kaj "certa". Mi ne mirus se eble iam iĝos ĉefa la demando "kiu horo estas?" anstataŭ "kioma horo estas?" (ambaŭ povas validi, sed en malsamj kuntekstoj). Kaj samtempe ni ignoras "kelka" kvankam tre vigle uzadas "kelkaj". Laŭ mi por multaj el ni malfacilas regi la koheran vastecon de niaj radikoj, tial oni volonte akceptas kion vi tiel ĝuste menciis supre, signifon en radiko kiu nur aperas en unu formo.
Mi tre ŝatus el ĉi tie, el tiu ĉi forumo, almenaŭ plu listigi la bonlingvajn (laŭ la uzado Zamenhofa kaj laŭ vortaroj, *ne* laŭ mi) lingvajn elementojn kiuj povus anstataŭi "certa", do: "iu, ia, ioma, kelka". Sed se la uzado tiel premas ke oni ne plu povas vidi preter "certa" kaj "iu" ... nu, estu tiel, ankaŭ ni faldu ilin sur tiuj du kaj ni lasu la linion tia kia ĝi estas.
Saluton, Eduardo kaj Francisko! Mi legis vian lastan interŝanĝon.
Mi ankoraŭ ne scias, kion konkludi, ĉar en la itala ekzistas tiaj uzoj de "certa", kiel:
- Ha una certa eta'. Non deve piu' mangiare tanto.
Li havas ian (ne malgrandan sed ankaŭ ne grandan) aĝon: Li ne plu rajta smanĝi tiom multe.
- Vengo in mattinata ad una certa ora.
Mi venos dum la mateno je horo nedifinita sed ne frua nek tro malfrua.
Eduardo:
| certa (tuj antaŭ substantivo, kiam temas pri difineblaj sed nedifinitaj aferoj ĉar oni ne volas aŭ bezonas difini) -> iu, ia, ioma, kelka.
Mia dubo pri la parto inter krampoj estas, ke en kelkaj lingvoj kaj situacioj tiu “certa” ŝajne signifas nur “nedifinitaj” kaj “necertaj”.
“Mi venos en certa tago de la somero”.
Amike
Renato
Marcel: | Estas same interesa, kompari kun tio la esprimojn en la nederlanda:
. . . | Mi inklinas uzi "difinitan" chi tie, au "iu certa": "Mi venos je iu certa
tempo", char la tempo estas certa por mi sed mi ankorau ne mencias gin, auposte decidos ghin. Se vi poste decidos ĝin, ĝi ne estas difinita, kiam vi parolas. Amike Renato Mi povas rekomendi aliajn temojn por plu konfuzi uzantojn de
la lingvo. Oni povas komenci diskuti ekz. unu signifon de "unu"
(tiu signifo similas, iam eĉ samas, kun la diskutata signifo
de "certa"). Alia interesa vorto kun simila, malfacile
akordigebla signifoparo estas "sufiĉe".
Kompreneble, ni povas havi linion, kiu malkonsilas uzi la
vorton "certa", kiam oni simple volas diri nur "iu" aŭ eĉ "iu ajn".
La nuna linio ŝajnas celi ion tian, sed "nedifinita iu" estas
tiom malklara afero, ke oni ne scias, kion la linio konsilas
aŭ malkonsilas.
Tia konsilado estas alia afero ol fortraduki nenecesajn
novradikojn. Temas pri rekomendo por klara stilo. Mi ne scias,
ĉu la SSV-listo tre vastigu tian konsilaron. Ĝi povus
iĝi senfina.
Amike
Harri
Ĉiuokaze, sekvante la konsilon de Harri, mi ŝanĝis la 'nedifinita ' al 'iu', kaj nun ankaŭ Harri povas kontenti.
Restas malsamopiniado inter tiuj, por kiuj la uzo de "certa" en la senco priparolata ĉi tie estas simpla demando de stilo, kaj tiuj, kiuj opinias ke estas demando de eraro. Ni povos kunvivi almenaŭ dum iu/certa tempo.
Amike
Renato
Marcos:
| Berndo: “La problemo estas, ke certa virino volas viziti min ĉi-vespere.”
Mi tute bone komprenas tiun uzon de certa, sed mi principe kontraŭas la uzon de la radiko “cert-“ en tiu okazo. Cetere en multaj aliaj okazoj “certa” estas uzata alisignife. Do, la tuta afero estas duba, laŭ mi!
Amike
Renato
| Certe la traduko per "iu" estas malghusta, ech malghustega, kaj ne konsilinda kaj dusignifa.
Nu, pri "cert-" ĉiu el ni restas ĉe siaj konvinkoj, kiomontras, ke la problemo estas pli malsimpla ol ni ĉiuj komprenas.
Amike
Renato
> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> Date: Aug 16 06:36PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/98d1b595dd7ebf
>
> Tiu citajharo kolektita de Antonio konfirmas, ke en la Zamenhofa uzado
> de la vorto "*cert/a*" unuarange venas tiu signifoparo, kiun en la *NPIV *oni
> trovas sub la numeroj *1* kaj *2*, sed tiu vorto aperas ankau en la maniero
> tie videbla sub *3*.
> SHajnas al mi, ke ankau la Universala Vortaro ne estas pri tio nepre
> decidiga :
>
> *cert'* certain | certain, sure | sicher, bekannt, gewiss | вѣрный,
>> извѣстный | pewny, znany.
Mi ne kredas ke mi iam tradukus "certa" per "bekannt"
> 2011/8/11 <antonio...@tiscali.it>
>
>
>> Kaj tamen:
>
>> Ijob 1,1: 1 Estis iu homo en la lando Uc
Unu handikapo de Esp-o estas, ke la vorto "un" (aw ajna nedifinita
artikolo) ne ekzistas...
> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> Date: Aug 16 08:12PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/117d132f13699f61
>
> 2011/8/5 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>
>> certa (rekte antaŭ substantivo, kiam temas pri difineblaj sed nedifinitaj
>> aferoj ĉar oni ne volas aŭ bezonas difini) -> iu, ia, ioma, kelka.[1]
law mi nutr "iu" uzeblas, cxar ja "ia" estas adjektiv(ec)a, ioma
ordinaleca, kaj kelka estas sensenca
>
> Mi preferas nian nunan paragrafon :
>
> cert·a *(en la senco de 'nedifinita iu')* → iu
>
>
> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Aug 16 04:37PM -0300
> * [ioma] Post certa horo horo oni ne plu rajtas esti surstrate.
malfacile esprimebla, tio...
> Post ioma horo ...
>
> Mi scias, oni malofte uzas tiun vorton, sed rilate al horoj mi pensas ke
> oni devus uzi "tioma".
Dependas de kiu signifo de la vorto "horo", cxu jes?
> Tamen oni pli facile aŭdus "je tiu ĉi horo vi alvenas!?" ol "je
> tioma ĉi horo vi > alvenas!?"
Malbona ekzemplo. Ja anstataw "je tiu cxi horo" oni kutime diras
"nun", kaj mi ne scius kiel interpreti "tioma cxi". Kiel dirite, por
mi tioma indikas ordinalon
> * [ia] ..." en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n” tute egale ĉu ia
> prepozicio starus aŭ ne" (Ekzercaro de la Fundamento)
>
> En tiu frazo ja temas pri *iu* prepozicio, sed li volas atentigi pri ĝia
> eco tial tute ĝuste li uzas "ia". Gravas la nefiniteco de eco, de
> atributo. Tial "ia" povas anstataŭi "certa" kiam, laŭ la kunteksto kaj
> la esprimcelo de la parolanto, pli gravas la nedifinitecon de eco.
ia por mi indikas adjektivon
> Kiam vi diras "certa lernanto" vi povas celi "iu lernanto" (Andreu,
> Koldo, Ainara, ...) aŭ "ia lernanto" (dika, alta, rapida, lerta).
Law mi ne. Oni celas ke estas unu lernanto, kaj ke iuj scias kiu sxli estas
> La "nedifiniteco" produktas liston de eblaj lernantoj kiun plenigos la
> menso de la aŭskultanto per malsamaj grupoj de aferoj.
????
> Ni vidu uzadon Zamenhofan unue: "kelka nombro da novaj vortoj", "metu
> kelkan ordon en vian paroladon".
Ecx Zamenhof estis nur homo. Mi ne scius kiel aspektus nombro kelka,
nek ordo kelka. Mi neniam renkontis homon kelkan.
> Kaj samtempe ni ignoras "kelka" kvankam tre vigle uzadas "kelkaj".
jes, kiel nombro, inter 2 kaj 10
denove pri "certa", en la NL-a ni uzas "gegeven" (donita) aw "bepaald"
(determinita, fiksita)
aw ecx "een zekere" (plimalpli: un iu)
gxis, Ronaldo
Ni nur devus iel diri ke ne temas pri la certa = libera je dubo, kiel iu
diris. Eble tio estas pli facile. Ĉu eble "tuj antaŭ substantivo, kiam
ne temas pri certeco, sendubeco"? Ĉu io tia?
> “Mi venos en certa tago de la somero”.
Tio aspektas strange. Sed ni ne diskutu kiel priskribi iamon nun.
Eduardo.
Harry, *samsignifa vorto* ne deklaras eraran alian. Ĉu oni klarigu la
celon de la listo antaŭ la diskutado de ĉiu vorto?
Eduardo.
> Ĉi tie la unua diraĵo de Berndo tute klare indikas, ke estas difinita, al li
> konata virino kies planatan viziton li konsideras problemo.
Mi akceptas tiun ekzemplon, kvankam mi daŭre konsideras tion paŭsaĵo.
En la Fundamenta Krestomatio troviĝas io simila:
"... kuŝigis sian kapon sur la bruston de sia edzino, kaj, dum ŝi ĝin
purigadis de certaj malpuraj bestetoj ..."
Oni komprenas "pedikojn".
> Mi esperas, ke ĉi tiu rakonteto helpas almenaŭ al kelkaj el la kritikantoj
> de la pridiskutata uzo de "certa" kompreni la foje gravan diferencon inter
1. kiel vi ĵus legis, konsideri "certa" anstataŭebla per "iu, ia, kelka,
ioma" ne signifas ke oni ne komprenas la malsamon *en la uzado*. Mi ne
nur komprenas, mi povas citi Krestomatian uzadon. Bonvolu ne supozi
nekomprenon tiel facile.
2. la supra ne estas la pridiskutata senco! Vi povas preteratenti ĉiujn
ekzemplojn jam donitajn sed, bonvolu ne diri ke en la jena frazo via:
> Ni uzu tiun novan markilon por certa vorto, se la metodo proponita de Johano
> (aŭ iu estonta plibonigo de ĝi) sufiĉe klare indikas, ke la vorto plej
> verŝajne estas uzebla laŭ regulo 15.
tiu "certa" indikas ke estas difinita de ni (jam) konata vorto. Ne, la
vorto ne estas konata kaj tie oni devus uzi ĉu nenion, do "markilo por
vorto", ĉu "iu", do "markilo por iu vorto". Mi ne volis citi vin, ĉar
tio povas aspekti persona afero, sed evidente vi celas pravigi ĉiajn
uzadojn per la supra ekzemplo (kaj vi scias ke mi ne atakus vin persone).
*Tiu*, la de vi supre uzita senco, estas la *pridiskutata*. Ĉu vi
opinias ĝin simila al la senco de la rakonteto?
> "certa" kaj "iu". Simile, ankaŭ la aliaj proponitaj alternativoj ne kaptas
> la sencon de "certa".
La alia uzado, "certa vorto" estas por mi en via kunteksto simple fuŝa,
kaj bedaŭrinde ofta. Kaj, kiel vi jam scias ĉar ni tion pridiskutis,
tion diras iu kiu devis lerni diri "estas facile kanti" anstataŭ "estas
facila kanti" :). Mi ne scias kial estas tiel malfacile agnoski
ne-tiel-bonlingvan-propran-uzadon kaj jen. Neniu estas perfekta!
Ŝajne ĝusta kunteksto por "certa vorto" estus: "Anna diris certan vorton
kaj mi sendis ŝin al la ĉambro" (tre probable temis pri fivorto). Mi
tamen preferus diri "unu el tiuj vortoj" aŭ eĉ "tiun vorton" sed ĉiam
estas la sama. Sed tie jes temas pri stilo. Ĉe la supra uzado de
"markilo por certa vorto", laŭ mi, ne, tie estas malrekomenditaĵo.
Amike, Eduardo.
Ni uzu tiun novan markilon por certa vorto, se la metodo proponita de Johano
(aŭ iu estonta plibonigo de ĝi) sufiĉe klare indikas, ke la vorto plej
verŝajne estas uzebla laŭ regulo 15.
tiu "certa" indikas ke estas difinita de ni (jam) konata vorto. Ne, la vorto ne estas konata kaj tie oni devus uzi ĉu nenion, do "markilo por vorto", ĉu "iu", do "markilo por iu vorto". Mi ne volis citi vin, ĉar tio povas aspekti persona afero, sed evidente vi celas pravigi ĉiajn uzadojn per la supra ekzemplo (kaj vi scias ke mi ne atakus vin persone).
*Tiu*, la de vi supre uzita senco, estas la *pridiskutata*. Ĉu vi opinias ĝin simila al la senco de la rakonteto?
> cert·a *(tuj antaŭ substantivo, kiam ne temas pri certeco, sendubeco)* ~
> iu,
> *forlaso de "certa"*
>
> Bedaŭrinde ni ne havas tre oportunan manieron esprimi, ke la vorto simple
> povas esti forlasata. Kion aliaj pensas pri tia kursive skribita indiko
> pri
> forlaseblo?
>
> Amike,
>
> Marcos
>
Unu vidvino havis du filinojn. (E 11, 1)
En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu [...]. (E 15, 1)
Mi miras, ke neniu el vi priatentis la vorton "unu", kiun mi jam menciis. SHajne vi ne memoris pri ties Fundamenteco kun tiu signifo, pri kiu ni estas nun zorgantaj :