beletro kaj beletristiko

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 31, 2014, 4:11:55 PM8/31/14
to °listo 'lbl'
Nun ni havas la jenajn du liniojn en nia paĝaro:

beletr·o [9oa] ~ bel·literatur·o, art·a literatur·o
beletristik·o [1oa] → beletr·o [9oa]

La unua linio venas el siatempa diskuto. La dua estis aldonita nun.
Evidente la tuto ne estas kohera.

Kion vi opinias?

Renato
--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Marcos Cramer

unread,
Aug 31, 2014, 4:31:25 PM8/31/14
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mi ni simple forigu la unuan linion. "beletr/o" estas oficiala, tute kutima, kaj laŭ mi tute uzinda vorto.

Amike,
Markos

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

José Antonio Vergara

unread,
Aug 31, 2014, 10:59:14 PM8/31/14
to ° listo 'la bona lingvo'
Tiu vorto estas tre malagrabla al mi, ĉar sklava paŭsaĵo de la franca belles lettres, dum esperanto jam havas la radikojn "bel-" kaj "liter-", do laŭ mia opinio ĝi estas paronima parazito.

Mi komplete evitas ĝin; se necese mi uzas la terminon "arta literaturo"

JAV

simone...@neuf.fr

unread,
Sep 1, 2014, 5:15:29 AM9/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton JAV ,
 
Oni neniel rugxigxus kiam oni uzus "Jxudokao" malgraù oni jam havas 'Jxudisto' , kvankam ne oficiala neniel vorto "paronima parazito" neniel ankaù igxus mi "sklava" fronte al bela Jxudokaina sportistino por gxisnune iom utila al sxi tre bela sporto .
 
Same mi ne "komplete evit[u]s ĝin" pro ne "tre malagrabla al [s]i" la muzikilan vorton "balalaikao" =balalaika[=Балалайка] anstataù oficiale 'babalajko' .
 
Sxance por Eùro kaj Peso sed cxu ne "verdbileto" anstataù oficiala 'dolaro' ?   
 
‘se necese’ ekzemple cele k interalie por internacieco , sekve kolektiva Ekologio senbremsa , brustan dankon . 
 
Noël
 
.
.
.
.
.
.
.
.

Pjer

unread,
Sep 1, 2014, 10:24:48 AM9/1/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Kial nekohera? La du proponoj povus sinsekvi sur unu nura linio.

Eble kelkfoje ni povus uzi malan ordon : literatura arto.

Amike, Pjer.

José Antonio Vergara

unread,
Sep 1, 2014, 11:19:28 AM9/1/14
to ° listo 'la bona lingvo'
Pjer: 

Eble kelkfoje ni povus uzi malan ordon : literatura arto.

Jes, prave! Ja la pli ĝenerala nocio estas "arto", dum literaturo estas unu el ili. Oni kutime parolas pri vidaj artoj, ornamaj artoj, surscenaj artoj (t.e muziko, danco, teatro, operao, ktp) kaj aliaj. Inter tiuj "aliaj" troviĝas la literaturo. En la hispanlingva vikipedio la unua frazo estas bele simpla: "literaturo estas tiu arto kies ilo estas la vorto [la lingvo]"

José Antonio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages