--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Ventrebleu estas la euxfemisma aliigo de « ventre de Dieu » (ventro de Dio), samkiel parbleu estas la euxfemisma aliigo de « par Dieu » (per Dio). Temas, origine, pri du formuloj de (duonblasfema) forta jxuro ; mi dirus (lauxsence) « damne », « diable » aux simile.
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Johan Derks
Inviato: lunedì 8 novembre 2010 10.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Mezepokecaj vortoj
Por diri ion pli koloran ol simple “diable”, eble oni tamen povus diri “dia ventro!”, “ventro de Dio!” au simile. En la 17a jarcento estis pluraj tiaj elkrioj en la angla, de la speco “Zounds” (God’s wounds), “Sblood” (God’s blood), “Strewth” (God’s truth), kaj ech “Gadzooks” (God’s hooks, la hokoj de Dio, t.e. la najloj de la kruco).
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 8 novembre 2010
11.49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
Mezepokecaj vortoj
Mi legis kun intereso la kontribuojn de Antonio, Johan kaj Anna, sed, ventro de io!, neniu provis reprodukti ion similan per Esperanto.
Laŭirante la manieron laŭ kiu la esprimo ekestis, oni povus pensi pri “ventro de tio”, “ventro de io” en kiu “tio” kaj “io” estas evitesprimoj por “dio”.
Se oni estus pedanta mezepokano, oni eĉ dirus “Je la ventro de tio!” por havi esprimon gramatike klarigebla.
Amike
Renato