R: (la bona lingvo) R: uran-ism-o

0 views
Skip to first unread message

anna.lo...@virgilio.it

unread,
Oct 21, 2008, 7:54:24 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
uran-ism-o --> (vir-a) sam-seks-em-o

La termino s'ajne estis kreita en
la 19a jarcento en la germana kaj la angla, kaj uzata ankau' en la frua
20a jarcento. Detaloj trovig'as en la angla vikipedio, c'e en.wikipedia.
org/wiki/Uranian

Rilate al g'ia signifo, lau' la priskribo, en
diversaj periodoj g'i povis rilati al diversaj formoj de samseksemo.

S'ajnas al mi, ke la vorto havas validecon, sed nur en la kunteksto de
sia historia periodo. Kvankam la vorto ekzistas en la angla,
anglalingva verkanto pri samseksemo en la koncerna epoko vers'ajne ne
mem uzus la vorton, sed nur citus g'ian uzon. (Vers'ajne oni tamen uzus
g'in por nomi la koncernan poezian skolon.)

Tio portas nin al diskuto
pri la prezento de tiaj terminoj en PIV. PIV fakte estas malpli vortaro
ol enciklopedio, kaj en enciklopedio oni ja povus prezenti historiajn
terminojn kun klarigo pri la kunteksto, en kiu ili estis uzataj. Sed en
PIV, lau' mia kompreno (mi nun estas en Londono kaj ne havas la
vortaron c'emane), oni prezentas la vorton senkomente, kvazau' g'i
estus aktuale uzata kaj uzinda vorto.

La problemo estas, ke en
Esperanto ni havas enciklopedion, sed ankorau' ne havas bonan vortaron.

Anna

Mi respondas:

mi pretas veti per mia kapo (mi ne diru per
aliaj vetajxoj: mi ne volas tro
riski.), ke nur specialistoj pli-malpli
scias, pri kio temas.

Propre dirite, uranismo ne egalas al vira
samseksemo, kvankam en la deknauxa
jarcento cxi tiu termino (origine
germana) estis uzata kiel ties bontona
sinonimo: gxiaj adeptoj (kiuj
rilatigis sin al la helena diino Afrodita,
naskita de Urano,
protektantino de vira samseksumado laux "Simpozio" de
Platono),
asertis, ja, ke krom vira kaj virina ekzistas "tria sekso", kiu
partoprenas en la karakterizoj de ambaux seksoj. Do, laux cxi tiu
koncepto,
uranistoj ne estas "samseksemaj", sed "ambauxseksemaj"
(nuntempe oni dirus
"bisex").

Konklude: ni lasu "uranismo", cxar temas
pri fAka esprimo (atentu la
vokalon.).

Gxis

Antonio De Salvo

--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
la vortoj, pri
kiuj ni diskutas chi tie, estas troveblaj en la listoj che:
http://www.
bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
-~----------~----
~----~----~------~----~------~--~---


Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2008, 8:42:23 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
Sed en PIV, lau' mia kompreno . . . oni prezentas la vorton senkomente, kvazau' g'i 
estus aktuale uzata kaj uzinda vorto.
Ne estas nia kulpo, nek ni povas fari ion pri tio. Marcos, atentu por via vortaro.

Mi iom aldonis la signon (arĥ) en la linio en niaj listoj. Nun ĝi tekstas:

uran-ism-o [arĥ] --> ambaŭ-seks-em-o, (vir-a) samseks-em-o

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages