klaŭz.o

2 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 28, 2013, 3:58:27 PM11/28/13
to ED-LBLdiskutlisto
Pri la signifo: specifa aranĝo aŭ kondiĉo, enskribita en kontrakto,
taktato, interkonsento aŭ alia jura akto.

Oni povus ĝin esprimi per "kondiĉo", sed ne ĉiam tiu vorto taŭgas.
Eksemple: la klaŭzo de la plej favorata nacio
J-K Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Nov 28, 2013, 6:17:05 PM11/28/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pli ofte ol "kondicxo", klauxzo estas dispozicio, pakto:
- dispozicio pri tuja plenumo de verdikto;
- pakto pri auxtomata cxesigo de kontrakto kaze de neplenumo.

Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: giovedì 28 novembre 2013 21:58
A: ED-LBLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) klaŭz.o
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Nov 29, 2013, 4:33:49 AM11/29/13
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte la mesaghojn de J-K Rinaldo kaj Antonio, mi komencas pensi pri tia linio:

klaŭz-o --> pakt-o, regul-o, kondiĉ-o

En la okazo de 'la klaŭzo de la plej favorata nacio' mi dirus ankaŭ 'la regulo de la plej favorata nacio'.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Pjer

unread,
Dec 1, 2013, 5:49:02 AM12/1/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Tamen pakt'o erstas neoficiala! Ĉu ni povus simple diri : kontrakt'er'o?
Amike, Pjer.

Antonio De Salvo

unread,
Dec 1, 2013, 6:26:41 AM12/1/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org

Mi ne supozis, ke “pakto” estas neoficiala, malgraux gxia kutima uzateco (ecx Cxina Radio Internacia uzas gxin).

Laux mi, gxi meritus oficialigon.

Pli gxenerale: la esperanta utiligo de kunmetajxoj estas eco kiun mi tre sxatas, sed laux mi oni ne devus esti gxisostaj malamantoj de “sintezaj” vortoj, kiam ili povas aldoni ion utilan.

Mi transskribas tion, kion mi jxus legis en itala revuo de antaux preskaux unu jarcento (« Esperanto », 1/1920) , sed kion mi taksas aktuala:

PRI LA VORTA PRECIZECO

 

                    La kritikemuloj - skribas Petro Stojan en revuo “Esperanto” de decembro 1920 - rimarkas: Se pafilo estas ilo por pafi, kial ĝi ne signifas ĉiujn ilojn por pafi, t. e. revolveron, pistolon, kanonon...? Sed lingvisto Bréal diras, ke kiam vorto estas akceptita, ĝi baldaŭ seniĝas je sia etimologia senco. La recenzanto tamen observas, ke pafilo estante vorto kunmetita laŭ la reguloj de la E. gramatiko, ĝi povas nur signifi ian ajn ilon por pafi. Se oni postulas, ke esperantisto sciu ke ĝi signifas fusilo kaj ne alian ilon pafantan, oni pretendas, ke li konu ion pli ol la signifon de la radiko paf kaj de la sufikso-radiko il. Se li devas lerni specialan signifon de tiu kunmetaĵo, li povas egale lerni aŭ memori apartan radikon. Tiujn vortojn ni diris nur por pruvi, ke ne estas dezirindaj tro multai el similaj kunmetaĵoj kies signifo ne estas unuavide klara, t. e. ne akordiĝas kun ilia etimologio.

 

Amike

Antonio De Salvo

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: domenica 1 dicembre 2013 11:49
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: renato....@esperanto.org
Oggetto: (la bona lingvo) Re: klaŭz-o

--

caraco jean-claude

unread,
Dec 1, 2013, 7:47:57 AM12/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Petro Stojan rezonis bone !

Jean-Claude

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 1, 2013, 7:51:05 AM12/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
>
> Tamen pakt'o erstas neoficiala! Ĉu ni povus simple diri : kontrakt'er'o?
> Amike, Pjer.
Kaj pakto kaj kontrakto estas interkonsentoj... ĉu anstatŭi ambaŭ?
Laŭ mi, manke de esprimo de la Akademio, nur la uzo rajtas decidi.
Kaj la BL-vortaro valoras nuntempe nur kiel solvpropono.

TRANSIGANTE AL ALIA AFERO,
mi opinas ke pli ol bonlingvan vortaron, ni devus celi grandan vortaron,
kiu entenas
kaj la vortojn de PIV,
kaj la vortoj de la reta BonLingva vortaro.

En tiu granda vortaro ĉiuj kapvortoj devus esti markitaj:
- la oficialaj vortoj aŭ per steleto aŭ per la nombro de la ofciala
aldono, kiel jam fars PIV;
- la novortoj per alia simbolo. kiu atentigas ke ne temas pri oficiala
vorto. Komprenebe la novvortj devus esti akompanataj de la SSV.

Tial la esperantistoj ne devas uzi ĉiufoje du aŭ tri vortarojn:
La italoj ekzemple, tradukante el la itala, devas uzi 3 vortarojn;
- la nacian, kiu ja estas bona vortaro, kvankam ĝi ne distingas inter
oficialaj kaj neoficialaj radikoj;
- tial ĉiufoje ni devas konsulti PIV aŭ ReVo por ekscii pri la
oficialeco de la vorto:
- kaj fine ni devas konsulti la BL-vortaron por elekti la pli taŭgan formon.
Oni ne povas daŭrigi tiamaniere.

Konkludo estas ke oni nepre celu al granda vortaro en kiu miksiĝu PIV
kaj la BL-vortaro.
Pro tio ke PIV estas jem en reto, la afero devus estus facile kaj rapide
realigebla.
Restas nur la problemo de la SAT-permeso. Tial utilas - kara Corsetti -
ne lingve tiom kontraŭstari al SAT, sed estigi bonajn rilatojn kun ili,
por alveni kiel eble plej frue al tiu komuna granda vortaro... almenaŭ reta.
Sume la BL-laboro ne iras kontraŭ la PIV-laboro... BLvortaro nur
integrigas PIV-vortaron. Ĉu?

Pardonu se mi ĉiam insistas pri la afero. Mi ja rajtas esperi ke, antaŭ
ol morti, esperantistoj povu sin ekipi per nur unu vortaro!
J-K Rinaldo
>> *renato corsetti*
>> *renato....@esperanto.org <javascript:>*
>>
>>
>
>

Josenilton

unread,
Dec 1, 2013, 7:24:17 AM12/1/13
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti

Ŝajnas, ke klaŭzo ekzistas ne nur en kontrakto, sed en iu ajn kunsubskribita jura interdeviga dokumento. Jen la PIV-a difino: 


klaŭz/o  Specifa aranĝo aŭ kondiĉo, enskribita en kontrakto, traktato, interkonsento aŭ alia jura akto: la klaŭzo de la plej favorata nacio.


2013/12/1 Pjer <pjer-...@voila.fr>

--

Renato Corsetti

unread,
Dec 1, 2013, 4:07:04 PM12/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   . . .“pakto” . . . Laux mi, gxi meritus oficialigon.

Bonvolu proponi difinon por la radiko pakt-, kiu klare distingus ghin de kontrakt- kaj interkonsent-, kaj mi pludonos ghin por diskuto al la listo por oficialigoj.

Intertempe antau la oficialigo ni daure havos la probelmon, kiel anstatauigi ghin.

Antonio De Salvo

unread,
Dec 1, 2013, 5:39:29 PM12/1/13
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi “pakto” havas/ povas havi jenajn signifojn:

1)      alianco: Nordatlantika Pakto, Varsovia Pakto, Sxtala Pakto;

2)      Internacia traktato: pakto de bona najbareco;

3)      Akordo, interkonsento, konvencio: starigi pakton;

4)      Interligo: la Malnova kaj la Nova Pakto (resp. juda kaj kristana)

5)      Kontrakto;

6)      Ero de kontrakto, klauxzo: pakto pri rezervita proprieto;

7)      Sindevigo: pakto de nekonkurenco;

8)      Kondicxo.

 

Mi allasas, ke la celataj signifoj estas multaj, kaj ke gxenerale eblas uzi aliajn vortojn; sed, paradokse, mi pledas favore al gxi gxuste pro la gxenerala enhavo de la termino. La tiel diritaj “Lateranaj Paktoj” de 1929 inter Italujo kaj la Sankta Segxo (Vatikano) konsistis el:

1)      Traktato, kiu rekonis reciproke Italujon kaj Sanktan Segxon;

2)      Konkordato, kiu reguligis la rilatojn inter la du instancoj;

3)      Financa konvencio,

kaj cxiuj tiaj interkonsentoj povis resumigxi sub la gxenerala titolo “Paktoj”.

Gxis

Antonio

 

P.S.: ankaux en itala lingvo la vorto “patto” (kiu havas la saman radikon kiel la latina pax/ paco) estas plursignifa. Mi mencias ekzemple cxi tiun eron de la biblia libro “Samuelo unua”, 11.1-2:

Kaj cxiuj logxantoj de Jabesx diris al Nahxasx: Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi. 2 Sed Nahxasx la Amonido diris al ili: Mi faros kun la kondicxo, ke al cxiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.

Nu, en la itala oni uzas la saman vorton “patto” cxe “interligo” kaj cxe “kondicxo” (respektive: “fate un patto con noi”; “a patto che”).

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 1 dicembre 2013 22:07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) klaŭz-o

--

lowenstein, anna

unread,
Dec 2, 2013, 4:33:22 AM12/2/13
to la-bona...@googlegroups.com
Rigardante en la angla vikipedio kaj en vortaro, mi vidas, ke la angla vorto "clause" ŝajnas havi tre specifan juran signifon, kiu cetere ne nepre estas sama en Britujo kaj Usono (mi ne estas certa), kaj kiu ne nepre estas sama kiel la difino en PIV (denove, mi ne estas certa).

Vikipedio ankaŭ distingas inter "clause" kaj "provision": vd. http://en.wikipedia.org/wiki/Provision_%28contracting%29. Laŭ la vortaro Merriam-Webster, ĝi signifas simple: "a separate part of a legal document".

Ĝenerale, mi havas la impreson, ke ĉi tiu estas tre teknika jura termino, eventuale kun malsamaj signifoj en malsamaj landoj. Verŝajne ni ne povos trakti ĝin sen la helpo de juristo, kiu devos kompari la signifon en malsamaj juraj sistemoj, kaj mi ne scias, ĉu valoras doni amason da tempo al tio.

Por ĉiutaga (ne teknika) uzo, verŝajne sufiĉas "kondiĉo" aŭ "paragrafo".

Anna


2013/12/1 Josenilton <jota...@gmail.com>



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Pjer

unread,
Dec 2, 2013, 4:37:20 AM12/2/13
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti
Kompreneble mi estis leginta en P.I.V. antaù ol proponi kaj oni povas ankaù diri: kontraktpunkto, interkonsentero, traktero aù traktpunkto... ĉu ne?

Daniel Houguet

unread,
Dec 2, 2013, 4:24:17 AM12/2/13
to La bona lingvo
Laù mi "klaùo" estas parto de "pakto".

Amike;

Daniel


2013/12/1 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 2, 2013, 6:27:46 AM12/2/13
to la-bona...@googlegroups.com
Daniel Houguet ha scritto:
> Laù mi "klaùo" estas parto de "pakto".
Mi samopinias, J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Dec 3, 2013, 8:28:14 AM12/3/13
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Antonio, pro via elĉerpa listigo de la eblaj signifoj de ‘pakt-o’.  Mi dubas, ke ni povos enmeti tion en vortareca difino sen kaŭzado de granda tumulto de la ostoj de Zamenhof en sia tombo. Mi tamen transdonas vian mesaĝon al la ‘oficialigistoj’.

 

Amike

 

Renato

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 1 dicembre 2013 23.39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) klaŭz-o

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages