Pastor-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2011, 7:06:02 AM11/9/11
to °listo 'lbl'
Jen la respondo de vera pastoro, Gerrit Berveling:

-----------------------------------------------------------------------
la tuta terminologio rilata al religioj estas ofte neklara.
 
laux mia kompreno, pastro estas ege gxenerala nocio de multaj religioj, sed nepre enhavanta iel la nocion ke pastro povas plenumi oferojn.
mi tute ne vidas problemon paroli pri pastro katolika - pro la nocio -mesofero-
aux praromia pastro - klarege- aux budhisma pastro -pro la oferado de incensoferoj- sed ja pri islama pastro aux protestanta pastro - oferado tie ne rolas.
sed povas esti ke iu alia havas pli sagxan interreligian vidpunkton.
 
Gerrit Berveling
Kalverstraat 8-B
8011 LH Zwolle
Nederlando
Tel. +31 (0)38-4237003
-------------------------------------------------------------------

Amike

Renato

-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Harri Laine

unread,
Nov 9, 2011, 8:30:26 AM11/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato citis el Gerrit Berveling:

> laux mia kompreno, pastro estas ege gxenerala nocio de multaj
> religioj, sed nepre enhavanta iel la nocion ke pastro povas
> plenumi oferojn.

Tian "nepran" kondiĉon povas meti nur teologia harfendisto, kaj
ĝi povas esti tezo (kontestata kaj malkontestata) en teologia
diskuto inter iuj papistoj kaj nepapistoj. Sed difinon utilan por
la lingvo donis jam la Plena Vortaro, kaj mi ne vidas ian
kialon ŝanĝi ĝin: "Rajtigita funkciulo de religia kulto". Tiaj
sendube estas almenaŭ la pastroj de la Finnlanda Evangelia-Luterana
Eklezio.

Eble estas preferinde ne plu tuŝi religiajn vortojn.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2011, 9:01:40 AM11/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
>   Eble estas preferinde ne plu tuŝi religiajn vortojn.
Nu, ne senkuraĝiĝu. Lernejaj terminoj estas ankoraŭ pli malfacile kompreneblaj internacie.

Amike

Renato



-- 
------------------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages