Vorto de la tago - EKZALTI

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 1, 2012, 6:56:16 AM2/1/12
to ° listo 'la bona lingvo'
La hodiaŭa vorto de la tago de "lernu" estas:
Tre eksciti, levante la sentojn ĝis alta grado de intenseco:

Tio tre ekzaltas min.
Vi estas tre ekzaltita.
Provu ekzalti vian imagon.
Tiaj ekzaltiĝoj tre ofte okazas al li.

Ĉu ni havu linion:

ekzalt-i [zam] --> entuziasm-i, entuziasm-ig-i  ?

Amike

Renato
--

Renato Corsetti
Via del Castello, 1, 00036 Palestrina, Italujo,
ren...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
Feb 1, 2012, 2:25:46 PM2/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 1/02/2012 12:56, Renato Corsetti schreef:

> Ĉu ni havu linion:
>
> ekzalt-i [zam] --> entuziasm-i, entuziasm-ig-i ?

"Ekzalti" ŝajnas esti transitiva verbo, do nur entuziasmigi, ĉu ne?

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Feb 1, 2012, 3:56:37 PM2/1/12
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, temas pri transitiva verbo.
Sed "entuziasmigi" (aux "fervorigi", "pasiigi" kaj simile) estas nur unu el la signifoj. Aliaj signifoj havas malsxatan nuancon, ecx "frenezigi", "malsagxigi".
Cxeokaze: "ekzalti" estas sxajna amiko por ital-parolantoj; en la itala, ja, "esaltare" signifas precipe "altigi", "lauxdegi", "glori", "emfazi" ktp.
Ekzemple, la evangelia diro (Luko 18,14) "cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita", estas en la itala "chi si esalta sarà umiliato".
Sed la substantivo "esaltato" egalas al frenezulo, malsagxulo, sencerbulo, ventkapulo.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: mercoledì 1 febbraio 2012 20:26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - EKZALTI

Amike salutas Leo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

ro-esp

unread,
Feb 1, 2012, 7:04:56 PM2/1/12
to la bona lingvo


On Feb 1, 12:56 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:

> Ĉu ni havu linion:
>
> ekzalt-i [zam] --> entuziasm-i, entuziasm-ig-i  ?

Ne. Law mi la vorto jam havas tro da (aw nur) aliaj signifoj

gxis, Ronaldo N

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 2, 2012, 6:07:22 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Por havi opinion, mi shatas scii, kiu vorto havas tro da signifoj,
"ekzalti" au "entuziasmi"? En ambau kazoj, chu ne estas nia devo
tiam trovi aliajn vortojn por tiuj multaj signifoj?
Dankante, Marcel.

Pjer

unread,
Feb 2, 2012, 1:46:57 PM2/2/12
to la bona lingvo
Ĉu ekzalt-i [zam] --> ekscit·eg·i, entuziasm·ig·i
aŭ ia kunmeto kun tro, tro·vigl·ig·i?
Amike, Pjer
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages