konverĝi/diverĝi

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 6, 2010, 8:17:57 AM3/6/10
to ED-LBLdiskutlisto
temas pri du ne oficialaj vortoj, tamen Zamenhofaj.

Kiel ili esprimi?
J-K

Anna Lowenstein

unread,
Mar 6, 2010, 9:01:06 AM3/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
“La du vojoj konverĝis”: estus pluraj solvoj, ekzemple “La du vojoj kuniĝis”, “La du vojoj renkontiĝis”, “La du vojoj unuiĝis”, “La du vojoj fariĝis unu”, “La du vojoj fariĝis samaj”.

“Niaj vojoj diverĝis”: “Niaj vojoj malkuniĝis”, “Niaj vojoj disiĝis”, “Niaj vojoj dividiĝis”, “Niaj vojoj malproksimiĝis”.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: sabato 6 marzo 2010 14.18
A: ED-LBLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) konverĝi/diverĝi

temas pri du ne oficialaj vortoj, tamen Zamenhofaj.

Kiel ili esprimi?
J-K

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2010, 9:06:24 AM3/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
unua propono:

konverĝ-i (zam) --> (sam-)kun-ir-i
diverĝ-i (zam) --> dir-ir-i

renato


José Antonio Vergara

unread,
Mar 6, 2010, 9:22:34 AM3/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/6 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

> unua propono:
>
> konverĝ-i (zam) --> (sam-)kun-ir-i
> diverĝ-i (zam) --> dir-ir-i

vi celis DIS-IR-I

chu ne?

josé antonio

Antonio De Salvo

unread,
Mar 6, 2010, 9:28:54 AM3/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein:

“La du vojoj konverĝis”: estus pluraj solvoj, ekzemple “La du vojoj kuniĝis”,>“La du vojoj renkontiĝis”, “La du vojoj unuiĝis”, “La du vojoj fariĝis unu”, “La du vojoj fariĝis samaj”.

Laux mi, oni konvergxas kiam, deirante de du apartaj deirpunktoj, oni celas komunan finpunkton (t.e., jam dumvoje oni konvergxas al komuna celo, pli frue ol kunigxi/ renkontigxi/ unuigxi).

Anstataux "divergxi", en iuj kazoj mi uzas "disiri".
Gxis
Antonio


José Antonio Vergara

unread,
Mar 6, 2010, 9:33:25 AM3/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato :

> konverĝ-i (zam) --> (sam-)kun-ir-i
> diverĝ-i (zam) --> dir-ir-i

Lau mi al la propono por "konverghi" mankas io, char la senco de la
vorto estas la procezo iri al la renkontigho, al la kunfluo. Ekz. kiam
du politikaj partioj alproksimighas pro konvergho de iliaj respektivaj
vidoj/strategioj, ili ech povas kunfanfighi.

Chu ne eblus diri "al-kun-ir-i" ? Do la procezo AL KUNA IRO.

Jose' Antonio Vergara

José Antonio Vergara

unread,
Mar 6, 2010, 9:35:32 AM3/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Laux mi, oni konvergxas kiam, deirante de du apartaj deirpunktoj, oni celas komunan finpunkton (t.e., jam dumvoje oni konvergxas al komuna celo, pli frue ol kunigxi/ renkontigxi/ unuigxi).

Mi opinias ke mia itala samnomulo pravas je chi tio.

Jose' Antonio

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2010, 11:30:33 AM3/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
mi modifas la proponon tiel:

konverĝ-i (zam) --> (al-)kun-ir-i, kun-flu-i, kun-iĝ-i
diverĝ-i (zam) --> dis-ir-i, dis-iĝ-i

ĉu tio pli malpli enplektas ĉiujn observojn?

amike

renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 7, 2010, 3:35:20 AM3/7/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

Laux mi, ankoraux mankas:

por “konvergxi”, la signifo “strebi al sama celo”, “kunceli”;

por “divergxi”, la signifo “malsami”, “malakordi”.

Gxis

Antonio

 

Marcos Cramer

unread,
Mar 7, 2010, 3:49:28 AM3/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi volas atentigi pri tio, ke "konverĝi" kaj "diverĝi" estas ankaŭ matematikaj fakvortoj. Matematike "iu serio a1, a2, a3, ktp konverĝas al x" signifas pli malpli ke la pli postaj elementoj de la serio ĉiam pli kaj pli alproksimiĝas al x (ekzemple 1/2, 1/3, 1/4 ktp konverĝas al 0). La nunaj alternativoj ne vere kaptas ĉi tiun sencon.

"Iu serio diverĝas" signifas ke ekzistas neniu x tia ke la serio konverĝas al x (ekzemple 1, 2, 3 ktp diverĝas). Anstataŭ "diverĝi" oni prefere diru "malkonverĝi". Tion proponas ankaŭ ReVo, kiu entenas bonan matematikan terminaron.

Pri la evitindeco de ekster-matematikaj uzoj de "konverĝi" mi pli facile povas konsenti. Laŭ mi la linioj do estu

konverĝ-i (zam) (ekster la matematika faklingvo) --> (al-)kun-ir-i, kun-flu-i, kun-iĝ-i
diverĝ-i (zam) --> dis-ir-i, dis-iĝ-i; (matematike) mal-konverĝ-i

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Mar 7, 2010, 5:46:05 AM3/7/10
to la bona lingvo
On 6 Mrz., 14:17, "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
<esperanto...@libero.it> wrote:

> temas pri du ne oficialaj vortoj, tamen Zamenhofaj.
>
> Kiel ili esprimi?

La tre internacia vorto "diverghenco" estas sam-origina kun kaj - lau
Krause - egala al "divergho". Tial ankau chi lasta kaj krome
"diverghi" estas uzeblaj lau Regulo 15. Por "konverghi" oni povas uzi
"maldiverghi".

Se oni volas eviti la fremdvorton "diverghi", mi proponas "strebi
disighi" kaj analoge "strebi kunighi" por "konverghi".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Mar 7, 2010, 12:36:28 PM3/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kunmetis la proponojn ricevitaj ĝis nun kaj la rezulto estas:

konverĝ·i [zam] (ekster la matematika faklingvo)(laŭ la signifo en la konkretaj okazoj)(al·)kun·ir·i, kun·flu·i, kun·iĝ·i, kun·cel·i, streb·i kun·iĝ·i
diverĝ·i [zam](laŭ la signifo en la konkretaj okazoj) dis·ir·i, dis·iĝ·i, streb·i dis·iĝ·i, mal·sam·i, mal·akord·i; (matematike) mal-konverĝ-i

Eble estas ankoraŭ spaco por forigi kelkajn proponojn.

Ĉefa demando: ĉu efektive matematikistoj bezonas tiun apartan vorton? Ĉu "samceli" ne sufiĉus?

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages