-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: ro-esp <ro-...@dds.nl>
Aan: la-bona-lingvo group <nor...@googlegroups.com>
Datum: woensdag 15 oktober 2008 20:45
Onderwerp: Re: 7 new messages in 2 topics - digest
>
>> 4. Sed fine venis terura bato en la formo de danĝera malsano al lia edzino. Estis la plej virulenta speco de ftizo.
>
>cxu "ftizo" estas pli (mal)bona ol "tuberkulozo"?
tuberkuloz-o [3] --> ftiz/o [F]
tuberkuloz-o [3] --> tuber-et-o-mal-san-o
Renato Corsetti:
Mi respondas:
laux mia kompreno, tuberkulozo kaj ftizo estas sinonimoj. Por ne paroli pri fitzo (kiu devenas el la greka vorto phthisis = konsumigxo), iumomente oni uzis la nomon tuberkulozo, ecx oni montris nur la komencliterojn de cxi tiu vorto (TBC), cxar estis hontige havi tiun malsanon, kiu estis tipa de malricxuloj kaj de supozataj dibocxuloj.
Mi esperas havi hodiaux tempon por prilabori la kapvorton pri tuberkulozo en mia enciklopedia vortaro itala-esperanta, kiu lauxgrade aperas en la reto cxe http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=index&d=7
Gxis
Antonio De Salvo
P.S. kuriozajxo: en pasinteco, oni uzis ankaux aliajn nomojn anstataux ftizo/ tuberkulozo: krom la jam citita “konsumigxo” (itale: consunzione), “korpa malfortigxo”, “skrofolo” (kola tuberkulozo), “tabes mesenterica” (abdomena tuberkulozo), “lupus vulgaris” (hauxta tuberkulozo), malsano de Pott (spina gxibo).
Dum prilaboro de la termino “tubercolosi” por mia vortaro itala-esperanto, mi komencas dubi pri la perfekta egalvaloro de “tuberkulozo”/ “ftizo”, kiun mi jesis en pli frua mesagxo.
Evidentigxas, ja, ke “ftizo” estas formo de tuberkulozo (tiu pulma), sed ne cxiuj tuberkolozaj manifestigxoj estas ftizo.
Bonvolu atendi iomete, antaux ol alpreni starpunkton, dum mi dauxrigas la prilaboron de la termino, kun gxiaj multenombraj nuancoj.
Gxis
Antonio
Mi transskribas tion, kion mi jxus prilaboris por mia vortaro koncerne la italan terminon “tubercolosi”.
Sxajnas, ke ftizo estas nur unu formo (tiu pulma) de tuberetomalsano/ tuberkulozo, versxajne la plej konata, sed ne la sola.
Mi havas centmilojn da slipetoj kun lingvaj notoj, kiujn mi plenigis dum 26 jaroj, kaj kiuj nun iom post iom aperas ellaborite en la reto.
Kompreneble, ne cxio estas en bona ordo kaj perfekta, sed almenaux cxi tiuj notoj povas utili kiel bazo por pluaj esploroj.
Amike
Antonio De Salvo
tubercolosi: (1/ infezione batterica: tuberculosis): tuberetomalsano; tuberkulozo; ° acuta: akuta tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° aviaria: birda tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° epatica: hepata tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° esogena: ekzogena tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° extrapolmonare: eksterpulma tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° genitale: gener(il)a tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° genitourinaria: generurina tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° inattiva: neaktiva tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° giovanile: junaĝa/ junula tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° da ingestione: tuberetomalsano/ tuberkulozo pro engluto/ ingesto; ° intestinale: intesta tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° miliare: granultuberkulozo; granula/ miliara/ milioforma tuberetomalsano/ tuberkulozo; tuberkulgranulomozo; ° noncavitaria: nekavaĵa tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° ossea: osta tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° osteoarticolare: ostartika tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° postprimaria: postprimara tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° primaria: primara tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° renale: rena tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° secondaria: sekundara tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° surrenalica: surrena tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° urinaria: urin(vezik)a tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° vertebrale: spina/ vertebra tuberetomalsano/ tuberkulozo; (2/infezione polmonare: phthisis; tuberculosis): ftizo; (pulma) tuberetomalsano/ tuberkulozo; ° acuta: akuta ftizo; akuta pulma tuberetomalsano/ tuberkulozo; (bacillo della °: mycobacterium tuberculosis): ftiza/ tubereta/ tuberkuloza bacilo/ (miko)bakterio; bacilo/ (miko)bakterio de ftizo/ tuberkulozo; bacilo/ (miko)bakterio Koĥa/ de Koĥo; (micobatterio della °: mycobacterium tuberculosis): ftiza/ tubereta/ tuberkuloza bacilo/ bakterio; bacilo/ (miko)bakterio de ftizo/ tuberkulozo; bacilo/ (miko)bakterio Koĥa/ de Koĥo; ° polmonare: ftizo; pulma tuberetomalsano/ tuberkulozo; (3/malattia della pelle): haŭta skrofolo/ tuberetomalsano/ tuberkulozo; (° cutanea: scrofuloderma): haŭta skrofolo/ tuberetomalsano/ tuberkulozo; (4/ malattia delle piante): klabradikozo; tuberetomalsano; tuberkulozo; ° dei cavoli: klabradikozo de kruciferacoj
ftiziatrio --> ftiz-o-kurac-ad-o, ftiz-o-esplor-ad-o
Mi transskribas tion, kion mi jxus prilaboris por mia vortaro koncerne la italan terminon “tubercolosi”.
Pri "tuberkuloz/o" kaj "ftiz/o" mi ne povas diri pli, ol en mia antaua tiutema mesagho, kio ne estis decidiga.
Mi emas al metado de tia finajho inter du konsonantoj, kiel en la unua chi-supra vorto. Sed mi ne komprenas, kial oni tian enmetu antau vokalon (krom en okazo de bezono por havi alian signifon), kiel en la dua..
Renato Corsetti:>Bonege.
Kion vi proponas pri la linio
tuberkuloz-o =
...........? Au' ĉu ni ismple ne havu la linion?
Mi respondas:
laux mi, ni ne havu la linion, pro du kialoj:
1) tuberkulozo estas koncepto pli gxenerala ol ftizo (tuberkulozo koncernas plurajn organojn, dum ftizo preskaux nur la spiraparaton; tio almenaux en Italujo, kie la faka specialigxo esta nomata “ftizoscienco kaj pulmoscienco” aux “ftizoscienco kaj spirmalsanoj”, per strikta ligo inter ftizo kaj pulmoj/ bronkoj);
2) mi koncedas, ke ftizo estas fundamenta vorto, sed en la nuntempa mondo oni tre pli ofte parolas pri “tuberkulozo” (ekz., parenca al tia estas la latina/ angla termino Tuberculosis uzata de la Monda San-Organizo).
Cetere, se oni rigardas la vorton en pluraj lingvoj, laux mi oni povas trankvile apliki la 16-an regulon:
france, portugale, lingale: tuberculose
germane: Tuberkulose
hispane, tagaloge: tuberculosis
itale: tubercolosi
hungare: tuberkulózis
cxehxe: tuberkulóza
finne: tuberkuloosi
kroate: tuberkuloza
indonezie: tuberkulosa
turke: tüberküloz
kurde: tûberkûloz
Amike
Antonio De Salvo
laux mi, ni ne havu la linion
Date: Fri 24 Oct 2008 20:23
From: "Fra Simo"
> >cxu "ftizo" estas pli (mal)bona ol "tuberkulozo"?
> Char Fundamenta, "*ftiz/o*" estas bona.
mi ne certis prie, pro tio mia demando: de kiuj lingvoj
la parolantoj rekonus la vorton ftizo?
Iu ja jam faris imponan liston de popoloj kiuj rekonus
"tuberkulozo"-n, kaj al tiu ecx mankis la nederlanda..
gxis, Ronaldo
Date: Fri 24 Oct 2008 20:23
From: "Fra Simo"
> >cxu "ftizo" estas pli (mal)bona ol "tuberkulozo"?
> Char Fundamenta, "*ftiz/o*" estas bona.
mi ne certis prie, pro tio mia demando: de kiuj lingvoj
la parolantoj rekonus la vorton ftizo?
> mi ne certis prie, pro tio mia demando: de kiuj lingvoj
> la parolantoj rekonus la vorton ftizo?
Kun iom da bona volo de la hispanaj substantivo "tisis" kaj adjektivo
"tísico" (la komenca f- forfalis, kiel povas forfali ankaux la komenca p- de
"sicología"), kiuj certe estis uzataj en la 19a jarcento. Nun tamen oni
kutime diras "tuberculosis".
Otto
Kun iom da bona volo de la hispanaj substantivo "tisis" kaj adjektivo "tísico" (la komenca f- forfalis, kiel povas forfali ankaux la komenca p- de "sicología"), kiuj certe estis uzataj en la 19a jarcento. Nun tamen oni kutime diras "tuberculosis".
Mi respondas:
1) ankaux en la italaj vortaroj oni trovas la vorton "tisi", kiu estas kripligo de la greka/ latina "phtisis"; sed en la komunuza itala lingvo oni diras "tubercolosi" (kaj mi pretas veti, ke malmultaj italoj kapablas ligi la vorton "tisi" kun "tubercolosi"); cetere, ecx itala esperantisto tre malfacile rekonus kiel parencan la esperantan vorton "ftizo", krom tio, ke por italo estas tre malfacila la prononco de la litergrupo "ft";
2) ecx en la novgreka oni ne referencas al phthisis, sed oni diras Φυματίωση (fumatìose), el la vorto fuma, kiu signifas sxvelajxo, tubero;
3) en la nederlanda devus esti "tuberculose"; cxu tiel?
Gxis
Antonio
Jes "tuberculose", aŭ plej ofte TBC, ĉar multaj personoj ne deziras prononci
la (iam) teruran vorton. Sed (almenaŭ en Flandrujo) la komunuza (terura)
vorto estis "tering", esprimante la "forkonsumiĝon" de la pulmoj per la
mikroboj.
Amike salutas
Leo
3) en la nederlanda devus esti "tuberculose"; cxu tiel?
Date: Wed 29 Oct 2008 14:41
From: "Leo De Cooman"
Antonio skribis:
>> 3) en la nederlanda devus esti "tuberculose"; cxu tiel?
> Jes "tuberculose", aŭ plej ofte TBC, ĉar multaj personoj ne
> deziras prononci la (iam) teruran vorton. Sed (almenaŭ en
> Flandrujo) la komunuza (terura) vorto estis "tering",
> esprimante la "forkonsumiĝon" de la pulmoj per la
> mikroboj.
nederlandanoj uzas "tering" cxefe en malbenoj...
Kiel ajn, cxar sxajne nur hispan- kaj itallingvuloj rekonus la vorton
"ftizo", mi preferas linion
ftizo ==> tuberkulozo (pp pulma)
gxis, Ronaldo