cxefter-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jun 4, 2009, 7:59:09 PM6/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
uzita far cxina radio, sed suficxe mallogika (se oni konsideras "tero" la
planedo
sur kiu ni vivas kaj la materialo el kio gxi konsistas). Tamen, kiuj estas
la
alternativoj? fiksalando? kontinenta parto? ne-insula parto ?

gxis, Ronaldo


Marcos Cramer

unread,
Jun 4, 2009, 9:08:07 PM6/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis pri "ĉeftero":

uzita far cxina radio, sed suficxe mallogika (se oni konsideras "tero" la
planedo sur kiu ni vivas kaj la materialo el kio gxi konsistas). Tamen, kiuj estas
la alternativoj? fiksalando? kontinenta parto? ne-insula parto ?

"Tero" ne nur estas nomo de planedo. ReVo klarigas la signif(ar)on de "tero" per kvar difinoj:

1. La planedo, sur kiu la homoj loĝas.
2. Ekstera firma tavolo de ĉi tiu planedo.
3. Substanco el kiu konsistas tiu tavolo.
4. Ne akvo (maro, oceano).

Por emfazi, ke oni parolas pri ne-insula tero, oni ofte diras simple "kontinento". Alia esprimo uzata kun tiu (aŭ tre simila) signifo estas "firma tero". Laŭ mi ankaŭ ofte taŭgas "kontinenta tero", kiun jam pluraj uzis en Interreto malgraŭ ĝia longeco.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 5, 2009, 4:22:33 AM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Laŭ mi ankaŭ ofte taŭgas "kontinenta tero", kiun jam pluraj uzis en Interreto malgraŭ ĝia longeco.
Mi registris provizore:

ĉef·ter·o ~ kontinent·a ter·o

Cetere, mi registris tion en la litero T. Mi ne certas pri tio.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jun 5, 2009, 5:13:31 AM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
ĉef·ter·o ~ kontinent·a ter·o

Cetere, mi registris tion en la litero T. Mi ne certas pri tio.

Laŭ mi ĝi aperu sub "ĉ". Ni ankaŭ listigas "maltiom", "malfinia" kaj "malfluso" sub M kaj ne sub T aŭ F.

Amike,

Marcos

LajzTajfuno

unread,
Jun 5, 2009, 4:08:04 AM6/5/09
to la bona lingvo
Laŭ mia scio, ĉi tiu vorto estas uzata kiel malaĵo de "Tajvano,
Honkongo kaj Makaŭo"
Angle "mainland".
Ĉine, "大陸" (kontinento) aŭ "内地" (internejo, interna tero)

Estante Tajvano mi mem, mi ne rimarkas tiel kiel la kontinento "ĉefas"
al ni.
Tio vere similas al iu kolonia vorto.

Mi opinias, ke "kontinento" tre sufiĉas. Kaj vi?




Renato Corsetti

unread,
Jun 5, 2009, 6:56:54 AM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Laŭ mi ĝi aperu sub "ĉ". Ni ankaŭ listigas "maltiom", "malfinia" kaj "malfluso" sub M kaj ne sub T aŭ F.
Mi metis ĝin tien sed ankaŭ lasis ĝin sub T. Ĉu tio povas esti ĝenerala politiko: havi la kunmetitajn vortojn en ambaŭ literoj por servi ĉiujn serĉantojn?

Amike

Renato



Antonio De Salvo

unread,
Jun 5, 2009, 7:18:05 AM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
LajzTajfuno


En Italio, oni parolas pri "kontinenta Cxinio".
En situacio suficxe simila el geografia vidpunkto, la logxantoj de la itala insulego Sicilio kutimas difini "kontinento" la italan duoninsulon (mi mem devenas el la urbo Mesino, kie oni kutimas diri "mi iras sur la kontinenton" kiam oni trafas pramsxipon al la kontrauxa urbo Reggio, kiu distancas nur kelkajn kilometrojn).
Aliflanke, mi logxis unu jaron en Venecio (kiu, kiel konate, konsistas el pluraj insuletoj); tie oni parolas pri "terraferma" ("firma tero") por rilatigi sin al la kontinenta tero (kiu distancas nur 6 kilometrojn, tiel ke ecx ekzistas fervoja kaj strata ponto kiu ligas la kontinenton kun la insularo).
Gxis
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Jun 5, 2009, 8:49:50 AM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
En Italio, oni parolas pri "kontinenta Cxinio".
Mi registris:


ĉef·ter·o ~ kontinent·a ter·o

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Jun 6, 2009, 5:55:28 PM6/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
From: LajzTajfuno

> Laŭ mia scio, ĉi tiu vorto estas uzata kiel malaĵo de "Tajvano,
> Honkongo kaj Makaŭo"

se oni parolas pri cxinio, jes. Tamen, ekzistas aliaj sxtatoj kiuj ampleksas
insulo(j)n kaj alian parton

> Angle "mainland".Ĉine, "大陸" (kontinento) aŭ "内地" (internejo, interna tero)

intern- ne bone kovras la sencon

> Estante Tajvano mi mem, mi ne rimarkas tiel kiel la kontinento "ĉefas"
> al ni. Tio vere similas al iu kolonia vorto.

ne nepre, Kiel mi diris. Ekzemple, nederlando havas kaj insulojn kaj
fiksaland-parton

> Mi opinias, ke "kontinento" tre sufiĉas. Kaj vi?

"kontinento" estas ege svaga termino. Por mi, ekzistas ses kontinentoj
(cxiplanede): afriko, Azio, awstralio, Amerikoj, ewropo kaj antarktiko.
Tamen, law la anglaj angloj, ili mem ne logxas kontinente.
Law la difino en PIV, Ewropo kaj azio kune estas unu kontinento, sed
law la ekzemplo samleme (?), ewropo jes estus mem kontinento...

gxis, Ronaldo

Pilar Otto

unread,
Jun 7, 2009, 5:47:04 PM6/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
LajzTajfuno:

> Laŭ mia scio, ĉi tiu vorto estas uzata kiel malaĵo de "Tajvano,
> Honkongo kaj Makaŭo"
> Angle "mainland".
> Ĉine, "大陸" (kontinento) aŭ "内地" (internejo, interna tero)

En la hispana oni diras "tierra firme" = "firma tero" (laux la signifo de
"tero" = "ne maro"). En la norvega oni diras "fastland", kiu signifas
"firmtero", sed kun la komplikajxo, ke "land" havas multajn signifojn:
lando; kamparo (kontraste kun urbo); tero (kontraste kun maro).

"Kontinento" versxajne estas akceptebla, kvankam laux mia lingva kutimaro
gxi signifas tutan mondparton kiel Azio, Afriko, Ameriko, Euxropo,
Auxstralio aux Antarkto. La specon de klimato, kiun oni en multaj lingvoj
nomas "kontinenta klimato", oni norvege nomas "inn-land-s-klima" =
"intern-ter-a klimato" (tero laux la supre menciita signifo, tute ne temas
pri la interno de la planedo!).

Otto

Leo De Cooman

unread,
Jun 8, 2009, 5:08:50 AM6/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> En la hispana oni diras "tierra firme" = "firma tero" (laux la signifo de
> "tero" = "ne maro"). En la norvega oni diras "fastland", kiu signifas
> "firmtero", sed kun la komplikajxo, ke "land" havas multajn signifojn:
> lando; kamparo (kontraste kun urbo); tero (kontraste kun maro).

En la mesaĝoj de Otto mi malkovras ĉiam pli da similecoj inter la norvega
kaj la nederlanda. "fastland" ĉe ni estas "vasteland"

Ankaŭ ni parolas pri "binnenland" kontraste al la regionoj apud la maro.

Amike salutas
Leo

LajzTajfuno

unread,
Jun 8, 2009, 11:08:44 PM6/8/09
to la bona lingvo
@Ronaldo
Aĥ...
Jes, mi konsentas la vorto "internejo" subkomprenigas ke la kontinenta
parto
estas iel ial la "internaĵo" de iu imaga lando.
Logike la "Internejo" Tajvana devas signifi la montaro centra, aŭ eĉ
la subtera parto. ^u^

Pri la kolonieco, do, historie Insulo de Tajvano estis kolonio de
multaj nacioj,
de Nederlando inkluzive! Tial ni estas ete pli sentiva je kolonia
subkompreno.

@Leo De Cooman
Do~ Kian signifon "binnenland" havas?
Partondonu ĉar mi ne scipovas la Nederlandan~ ^u^

@Ronaldo kaj @Otto
Eble ni klarigu "kontinento" kiel "parto kiu kunligas kun la
kontinentoj"?
Certe tiu ne simpliĝas kiel "kontinento"...

Bone, mi decidas subteni "kontinent·a ter·o" de S-ro Corsetti

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2009, 10:52:24 AM6/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
En la hispana oni diras "tierra firme" = "firma tero"
Ankaŭ en la itala, kaj mi aldonis la variaĵon "firma tero".

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jun 9, 2009, 11:13:29 AM6/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
LajzTajfuno skribis:

> Do~ Kian signifon "binnenland" havas?
Partondonu ĉar mi ne scipovas la Nederlandan~ ^u^

Laŭvorte "binnenland" signifas "internan landon", la parton de la lando ne
situantan apud la maro.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2009, 11:27:22 AM6/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz Tajfuno:
Bone, mi decidas subteni "kontinent·a ter·o" de S-ro Corsetti 
Dankon, Lajz!

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages