eŭro- kaj afro-

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 18, 2007, 5:22:04 PM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi ni listigu la ne-oficialajn prefiksojn "eŭro-" kaj "afro-":

eŭro- (kiel prefikso kun la signifo "Eŭropo") --> eŭrop-
afro- --> afrik-

Ĉar "eŭro" estas ankaŭ nomo de monunuo, la prefikso "eŭro-" en la senco de "eŭrop-" estas aparte konfuza; tial ni ĉi-kaze certe uzu "-->". Ankaŭ ĉe "afro-" mi proponas uzi "-->", ĉar la novprefikso havas neniun avantaĝon al uzo de "afrik-".

Parolante pri monunuo: Mankas en nia listo

valuto --> monunuo

Estas diskuteble, ĉu ni ĉi-kaze uzu "-->" aŭ "=", sed mi preferas "-->".

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2007, 1:38:40 PM11/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>eÅ­ro- (kiel prefikso kun la signifo "EÅ­ropo") --> eÅ­rop-
>afro- --> afrik-

Bone.

>valuto --> monunuo

Bonegaj pèroponoj. Mi tamen enlistigos ilin nur
post la fino de la reviziado de la nunaj listoj,
alikaze ni vere ne sukcesas sekvi difinitan ordon.

Ne timu, mi havas ilin en ujo "proponoj por listigi".

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 19, 2007, 6:03:09 PM11/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Por helpi nov-venintojn (kiel mi) sekvi viajn leksikajn diskutojn, cxu iu el vi povas klarigi al ni, konkrete, la malsamecon (la nuancojn) inter "-->"  "="  kaj " ==> "
Dankon
Thu

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2007, 2:20:01 AM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:

>Por helpi nov-venintojn (kiel mi) sekvi viajn leksikajn diskutojn,
>cxu iu el vi povas klarigi al ni, konkrete, la malsamecon (la
>nuancojn) inter "-->" "=" kaj " ==> "

Esence:

--> forta rekomendo uzi la alternativon
= rekomendo uzi ankau' la alternativon
= --> malgrau' tio, ke la vorto estas oficiala, bonvolu uzi la alternativon.

Mi kopias c'i-sube la tutan teksteton.

Amike

Renato

--------------------


Cxi tiuj listoj estas nun konstruataj. Ili enhavas liston de novaj
radikoj (neologismoj) aux de malfacilaj radikoj kaj eblajn pli
simplajn samsignifajn vortojn.

La linio:<br>

'''lant-a''' --> mal-rapid-a

devas esti legata: anstataux uzi la radikon '''lant''' uzu la
kunmetitan radikon '''mal-rapid-'''.

La linio:<br>

'''biologi-o''' = viv-scienc-o

devas esti legata: apud la radiko '''biologi-''' vi rajtas uzi la
kunmetitan radikon '''viv-scienc-'''.

Gxenerale post radikoj fundamentaj aux oficialaj estas la signo =.
Nur en kelkaj okazoj ni tamen signalas per kombino de la du singoj
=-->, ke malgraux la oficialeco aux fundamenteco prefere vi uzu alian radikon.
Ekzemple:<br>

'''animal-o''' =--> best-o

Se vi trovas serion de demandosignoj, ????, tio signifas, ke
esplorado pri la vorto estas ankoraux okazanta.

Se vi trovas ke ne ekzistas unu el la cxi-supraj signoj inter la
vorto kaj la proponata samsignifa vorto, tio signifas, ke la vorto
venas el unu el la listoj utiligataj en la komenco, sed ke gxi ne
estis ankoraux pridecidita de la zorgantoj de cxi tiu "Simplaj
samsignifaj vortoj".

Marcos Cramer

unread,
Nov 21, 2007, 7:24:36 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
--> forta rekomendo uzi la alternativon
=     rekomendo uzi ankau' la alternativon
= --> malgrau' tio, ke la vorto estas oficiala, bonvolu uzi la alternativon.

Tamen chu ni ne venis al la konkludo ke ni apartigu informon pri oficialeco kaj rekomenditeco?  Ni ja planis aldoni precizajn  informojn pri  oficialeco; tiam ni nur bezonus uzi "-->" kaj "=".

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2007, 7:57:36 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Tamen chu ni ne venis al la konkludo ke ni apartigu informon pri
>oficialeco kaj rekomenditeco? Ni ja planis aldoni
>precizajn informojn pri oficialeco; tiam ni nur bezonus uzi "-->" kaj "=".

Certe, sed intertempe ni ne ankorau' atingis la reordigon de la listoj.

Adam, c'u vi poste trovis la indikojn pri oficiala aldono kaj
fundamenteco por niaj radikoj?

Amike

Renato

Adam Raizen

unread,
Nov 21, 2007, 9:01:04 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/21/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Marcos:


>Tamen chu ni ne venis al la konkludo ke ni apartigu informon pri
>oficialeco kaj rekomenditeco?  Ni ja planis aldoni
>precizajn  informojn pri  oficialeco; tiam ni nur bezonus uzi "-->" kaj "=".

Certe,  sed intertempe ni ne ankorau' atingis la reordigon de la listoj.

Adam, c'u vi poste trovis la indikojn pri oficiala aldono kaj
fundamenteco por niaj radikoj?
 
Estas la listo, kiun mi kreis surbaze de la indikoj en ReVo. Mi intencas iam revzii gxin surbaze de la Akademia Vortaro, sed ankoraux ne. Sed mi dubas, cxu estas grandaj diferencoj.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Marcos Cramer

unread,
Nov 21, 2007, 9:07:27 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Sed mi dubas, cxu estas grandaj diferencoj.

Mi antaunelonge vidis vorton en ReVo kun malghusta indiko pri oficialeco (kvankam mi nun ne plu memoras pri kiu vorto temis), do certe estas iuj diferencoj, kaj estas pli bone uzi pli fidindan fonton.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2007, 6:01:34 PM12/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Pro instigo de Harri (antau' iom da tagoj) mi aldonis la linion:

subret-o [zam] --> serv-ist-in-o, cxambristino (en teatrajco), aktor-in-et-o

C'u komentoj? Kiel oni diras en via lingvo? En la itala: "soubrette" en la franca.

Amike

Renato


~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
~~~

Pilar Otto

unread,
Dec 13, 2007, 4:01:38 AM12/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> C'u komentoj? Kiel oni diras en via lingvo?

Se mi ne havus fremdvortaron, mi respondus: "En la norvega oni tute ne
diras." Sed efektive mi trovis la vorton "subrette" (kun prononco
norvegigita), markita kiel francdevena. Gxi estas klarigita jene:
"Propradire: cxambristino; (en farsoj kaj operetoj) sprita, ruza
cxambristino; gaja aux komika, juneca knabinrolo".

Otto

Detlef Karthaus

unread,
Dec 13, 2007, 7:17:40 AM12/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Je la unua vido mi dirus  "et-rol-ul-ino"
En la angla oni ankaux diras 'soubrette' sed en la defino oni mencias ke sxi estas flirtema (koketas) .
En la germana oni ankaux diras "soubrette'  sed en la defino oni mencias ke sxi estas iomete malica, ribelema.
 
En la opero gxi aludas la kvaliton de la vocxo - legxera soprano.
 
amike
Detlef
--
Esperanto Office closed for Holidays Dec 27- Jan. 11
Esperanto grammar  http://web.mit.edu/esperanto/courses/iap/textbook.pdf

TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada
Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2007, 7:22:33 AM12/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>efektive mi trovis la vorton "subrette" (kun prononco
>norvegigita), markita kiel francdevena. Gxi estas klarigita jene:
>"Propradire: cxambristino; (en farsoj kaj operetoj) sprita, ruza
>cxambristino; gaja aux komika, juneca knabinrolo".

Perfekte. G'i apartenas al la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a
jarcentoj. En la itala g'i akiris apud-signifon de "membro de unu el
tiuj dancistinaroj, kiuj aperas en (ankau' televidaj) komikaj spektakloj".

Amike

Renato


>Otto

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2007, 1:00:57 PM12/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Detlef:

>Je la unua vido mi dirus "et-rol-ul-ino"

Tion mi aldonas.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages