"Vortaro hispana-germana"

0 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Sep 15, 2010, 3:29:11 PM9/15/10
to la bona lingvo
On 15 Sep., 20:10, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

> al "*invers/a materi/o*" mi
> preferas "*materi/o invers/a*", char la adjektivo tie ne esprimas ian
> pritakson au alian eksteran konsiderajn pri io nomata de la substantivo
> (kiel, ekzemple, en *"bonaj infanoj*" au "*dolchan pomon*"), sed la
> adjektivo kaj la substantivo kune nomas ion novaspecan, kune konsistigante
> unu novan terminon (kiel, ekzemple, en "*vortojn demandajn*" au "*vortaro
> hispana-germana*").

El interalie la Fundamenta esprimo "vortaro hispana-germana" Francisko
konkludas, ke per postmetado de adjektivo ghi kaj "la substantivo kune
nomas ion novaspecan, kune konsistigante
unu novan terminon". Pri la esprimo "vortaro hispana-germana" mi
shatus scii, chu temas pri mallongigo de "vortaro de la hispana kaj
germana lingvoj", analoge al la respondaj germanaj esprimoj
"Woerterbuch Spanisch-Deutsch" resp. "Woerterbuch der spanischen und
deutschen Sprache".

Kaj jen miaj demandoj:

Chu en Esperanto oni diras "Mi achetis vortaron hispanan-germanan"? Au
chu oni diras: "Mi achetis vortaron hispana-germana."?

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Sep 15, 2010, 4:25:50 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/9/15 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

On 15 Sep., 20:10, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

> al "*invers/a materi/o*" mi
> preferas "*materi/o invers/a*", char la adjektivo tie ne esprimas ian
> pritakson au alian eksteran konsiderajn pri io nomata de la substantivo
> (kiel, ekzemple, en *"bonaj infanoj*" au "*dolchan pomon*"), sed la
> adjektivo kaj la substantivo kune nomas ion novaspecan, kune konsistigante
> unu novan terminon (kiel, ekzemple, en "*vortojn demandajn*" au "*vortaro
> hispana-germana*").

El interalie la Fundamenta esprimo "vortaro hispana-germana" Francisko konkludas, ke per postmetado de adjektivo ghi kaj "la substantivo kune nomas ion novaspecan, kune konsistigante  unu novan terminon". Pri la esprimo "vortaro hispana-germana" mi shatus scii, chu temas pri mallongigo de "vortaro de la hispana kaj
germana lingvoj", analoge al la respondaj germanaj esprimoj "Woerterbuch Spanisch-Deutsch" resp. "Woerterbuch der spanischen und deutschen Sprache".
 
     El la kunteksto (E 34, 13 : "Mi ne scias la lingvon hispanan,sed per helpo de vortaro hispana-germana mi komprenis iom vian leteron.") montrighas, ke efektive tiu estas la signifo.

Kaj jen miaj demandoj:

Chu en Esperanto oni diras "Mi achetis vortaron hispanan-germanan"? Au
chu oni diras: "Mi achetis vortaron hispana-germana."?
      Tiu estas jam demando prigramatika, ne privortara.
     Mi renkontis ekzemplojn lau chiuj tri eblaj respondoj : "on an-an",
"on a-an" kaj "on a-a". Mi opinias, ke la unua maniero estas la ghusta, la tria estas krude erara ("on a" ja eblas post multaj verboj same kiel "on an" [au, depende de la rilato inter la adjektivo kaj la substantivo, "an on"], sed kun alia konstruo de la propozicio, sekve tre malsama signifo). La dua impresas al mi ege strange ;  ghi eble estus pravigebla, se oni rigardus, ke "hispana-germana" estas nur unu vorto, ne du vortoj kunigitaj.

ro-esp

unread,
Sep 15, 2010, 6:05:08 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> Sep 15 12:29PM -0700 ^

> Chu en Esperanto oni diras "Mi achetis vortaron hispanan-germanan"? Au
> chu oni diras: "Mi achetis vortaron hispana-germana."?

bonega demando.... mi emas al la dua

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2010, 4:24:53 AM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Chu en Esperanto oni diras "Mi achetis vortaron hispanan-germanan"? Au
chu oni diras: "Mi achetis vortaron hispana-germana."?

Mi emas diri "Mi aĉetis vortaron hispanan-germanan."

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 16, 2010, 11:34:35 AM9/16/10
to la bona lingvo
On 16 Sep., 10:24, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:

> Mi emas diri "Mi aĉetis vortaron hispanan-germanan."

Kaj se temas pri dana vortaro germana-Esperanto. Kiu estas ghusta:

1) "Mi achetis danan vortaron germana-Esperanto."
2) "Mi achetis danan vortaron germanan-Esperanton."
3) "Mi achetis danan vortaron germanan-Esperantan."
4) Alie, nome ... ?

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Sep 16, 2010, 1:40:03 PM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Kaj se temas pri dana vortaro germana-Esperanto. Kiu estas ghusta:

Mi emus diri, se mi devas elekti:

2) "Mi achetis danan vortaron germanan-Esperanton."

Sed en la realo mi eble dirus: Mi aĉetis danan vortaron. Ĝi estas vortaro germana-Esperanto/a.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 16, 2010, 2:14:58 PM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/9/16 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
Andreas:


> Kaj se temas pri dana vortaro germana-Esperanto.

     Nun mi jam komprenas, kial Andreo pensis pri "vortaron hispana-germana" : char tie en lia penso (kion mi ne tuj divenis, pro kio mi iom hontas) "hispana" kaj "germana" ne estas adjektivoj dependantaj de la antaua substantivo sed stumpigitaj substantivoj, nomoj de la lingvoj au au kaj citajhoj el la titolo de la vortaro. Tio estas pripensiga. Tamen mi tion gramatike ne pretas akcepti (chu nur : ankorau ne ???). Mi dirus : "vortaro germana-Esperanta", "vortaron germanan-Esperantan".
Kiu estas ghusta:

Mi emus diri, se mi devas elekti:

2) "Mi achetis danan vortaron germanan-Esperanton."

Sed en la realo mi eble dirus: Mi aĉetis danan vortaron. Ĝi estas vortaro germana-Esperanto/a.

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2010, 2:39:10 PM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi demandas la listanojn, por scii, ĉu ili pretas elteni mesaĝojn pri gramatikaj temoj. Se jes, en ordo. Se ne, mi provos forpuŝi ilin al la listo tutmondeca-esperanto aŭ al nova listo la-bona-gramatiko.

 

Amike

 

Renato

 

Johan Derks

unread,
Sep 17, 2010, 4:01:55 AM9/17/10
to la bona lingvo


On 16 sep, 20:39, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Mi demandas la listanojn, por scii, ĉu ili pretas elteni mesaĝojn pri gramatikaj temoj. Se jes, en ordo. Se ne, mi provos forpuŝi ilin al la listo tutmondeca-esperanto aŭ al nova listo la-bona-gramatiko.
>
> Amike
>
> Renato

Mi pensas ke estas grave limigi la vastecon de la tipoj de demandoj.
Gramatikaj aferoj estas tute aparta tipo.
Mi preferus por tiu apartan liston la-bona-gramatiko AU AdE-diskuto.

Forpushi al Tutmondeca-Esperanto eble ne estas tiel bona ideo, tiu
centra (!) retdiskutlisto de la asocio Tutmondeca Esperanto devos
ankorau krei sian propran allogecon kaj ne funkcii kiel azilejo.

Amike,
Johan

Amike,
Johan

renato corsetti

unread,
Sep 17, 2010, 4:18:11 AM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

> Mi preferus por tiu apartan liston la-bona-gramatiko AU AdE-diskuto.

Bone. Ni atendu la opiniojn ankaŭ de la aliaj.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Sep 17, 2010, 6:51:33 AM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
"Vortaro hispana-germana"


Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> Sep 16 08:34AM -0700 ^


On 16 Sep., 10:24, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:

> Kaj se temas pri dana vortaro germana-Esperanto. Kiu estas ghusta:

> 1) "Mi achetis danan vortaron germana-Esperanto."

> 2) "Mi achetis danan vortaron germanan-Esperanton."

> 3) "Mi achetis danan vortaron germanan-Esperantan."
> 4) Alie, nome ... ?

Law mi la unua estas la plej klara

Leo De Cooman

unread,
Sep 17, 2010, 3:08:44 PM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 16/09/2010 19:39, Renato Corsetti skribis:
Mi demandas la listanojn, por scii, ĉu ili pretas elteni mesaĝojn pri gramatikaj temoj. Se jes, en ordo. Se ne, mi provos forpuŝi ilin al la listo tutmondeca-esperanto aŭ al nova listo la-bona-gramatiko.

Mi volus aliĝi al listo "la-bona-gramatiko"

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages