Kvalifiki

3 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Nov 27, 2016, 10:18:15 AM11/27/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi serĉis oficialan aŭ analizeblan vorton por "kvalifiki", sed ne sukcesis trovi ĝin.

Ĉu io kun "kvalit" aŭ "ec" aŭ "konsider" aŭ "estim" aŭ "util"....?

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 27, 2016, 10:41:26 AM11/27/16
to la-bona...@googlegroups.com
> ecatribui, atribudoni
ĉu? JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2016, 11:14:53 AM11/27/16
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

>   Mi serĉis oficialan aŭ analizeblan vorton por "kvalifiki", sed ne sukcesis trovi ĝin.
Ĉu io kun "kvalit" aŭ "ec" aŭ "konsider" aŭ "estim" aŭ "util"....?

Eble dependas de la kunteksto. Laŭ PIV la signifoj estas du:

1 Karakterizi, atribuante al iu ian econ: la trompan forprenon la kodo kvalifikas ŝtelo; kvalifikita (havanta specialan kompetentecon) laboristo; li kvalifikiĝis kiel futbala avanulo.
2 Λ Esprimi difinitan econ de io: la adverbo kvalifikas la verbon.

sed bone pensinte pri la afero mi dirus ke en ambaŭ okazoj taŭgas "kvalit-doni" aŭ "ec-doni".

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Nov 27, 2016, 1:14:34 PM11/27/16
to la-bona...@googlegroups.com
Estas problemo rilate al "ec-doni", ĉar kvanto ankaŭ estas eco  (mi nun pensas pri "kvantifiki", kiu ankaŭ estus "ecđoni").
Do, pli bona povus esti "kvalit-doni",  sed ĝi estus facile uzebla por atribui kvaliton (kvalifiki), sed mi dubas ke oni povus diri "kvalit-doniĝi" kiam la kvalito estas akirita  ( t.e. kvalifikiĝi,  ekzemple en la esprimo "la teamo kvalifikiĝis por partopreni en tiu evento) 
Ĉi momente al mia menso ankoraŭ ne venas bonan sugeston...

Franklin Montenegro
 

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Antonio De Salvo

unread,
Nov 27, 2016, 4:53:23 PM11/27/16
to la-bona...@googlegroups.com

Eble kelkaj sugestoj povas veni el komparo kun la itala “qualificare”, kiu havas jenajn signifojn, depende de la kunteksto:

- difini, nomi, titoli;

- karakterizi, identigi, distingi;

- konsideri, rigardi;

- lertigi, klerigi, tauxgigi, kompetentigi;

- klasifi, rangigi;

- jugxi, taksi, estimi;

- aprobi, rajtigi.

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Franklin Montenegro-Rodas
Inviato: domenica 27 novembre 2016 19:15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Kvalifik-i

--

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.


For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

 

--

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Pjer

unread,
Nov 27, 2016, 5:09:06 PM11/27/16
to la bona lingvo
fundamente  ec'a : qualitatif |qualitative | qualitativ | ...jakoŝciowy
ĉu ecigi kaj eciĝi ne simple taùgus ?
oni ecigis (kvalittaksis) la teamon por partopreni... aŭ la teamo eciĝis (kvalitricevis) por partopreni en tiu evento".


Amike, Pjer.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

ro-esp

unread,
Nov 27, 2016, 7:05:42 PM11/27/16
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be


Op zondag 27 november 2016 16:18:15 UTC+1 schreef Leo De Cooman:
Mi serĉis oficialan aŭ analizeblan vorton por "kvalifiki", sed ne sukcesis trovi ĝin.

Ĉu io kun "kvalit" aŭ "ec" aŭ "konsider" aŭ "estim" aŭ "util"....?

Io kun "plenumi la kondicxojn esti konsiderata"

kvalifikigxi= havi la necesan edukon kaj kapablojn

Cxu jes?
                gxis, Ronaldo N

Antonio De Salvo

unread,
Nov 27, 2016, 7:30:09 PM11/27/16
to la-bona...@googlegroups.com

 

Laux mi, la vorto entenas multajn aliajn  signifojn.

Al tuj kiujn mi jam listigis, mi aldonas:

-          kapabligi;

-          allasi;

-          valorigi;

-          priskribi.

 

Krome: “eco” ne koincidas kun  “kvalito”, se per kvalito oni celas ion pozitivan, altvaloran, alt-kvalitan. Friponeco, ekzemple, ne estas “kvalito” esti fripono, stulteco ne estas “kvalito” esti stulta. Eco egalas al neuxtra “kondicxo”, kaj en tiu senco oni devas interpreti la Fundamenton.

Amike

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: domenica 27 novembre 2016 23:09
A: la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com>


Oggetto: Re: (la bona lingvo) Kvalifik-i

 

fundamente  ec'a : qualitatif |qualitative | qualitativ | ...jakoŝciowy

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages