En diskuto en Fejsbuko estis prezentita c'i itu listo de arh'aaj'oj por montri kiel Esperanto evoluas. Mi havas la impreson. ke multaj el la praaj esprimoj ne estas forj'etindaj.
Kion vi opinias?
Amike
Renato
jen manpleno de arkaismoj el la Fabeloj de Andersen (tri fabeloj
el la unua volumo):
FAJRILO - malleviĝi malsupren (malsupreniri) - engastiĝis en la
plej bela hotelo (gastiĝis) - reĝidino (princino) - estis
antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos (aŭgurite, divenite) - oni devis
leviĝi al li (supreniri al li, al lia ĉambro... sen lifto!) - li
ekbatis fajron (li ekbruligis, per fajrilo) - povoscii (scipovi) -
li restigis sian fajrilon en la hotelo (forgesis) - pendigi,
pendigilo (pendumi, pendumilo)
MALGRANDA NIKO KAJ GRANDA NIKO - fenestrokovriloj (ŝutroj) -
ekvojiris (ekiris, ekvojis) - ne penvaloras lin vidi (ne valoras
la penon) - mi ĝin [keston] veturigos pluen (mi transportos; nun
oni kutime veturigas personojn, ne aĵojn) - se ĝi [kesto] mem
alnaĝos al mia domo (flosos) - tiel solide li neniam estis batita
(forte); mi faros al vi solidan batadon (fortan) - granda
enveturejo (vojo) - antaŭ duono da horo (antaŭ duonhoro) - la
rivero havas multe da fleksoj (kurbiĝoj, meandroj) - la granda
Niko falis en la riveron kaj tuj flugis al la fundo (nun oni ne
uzus la verbon flugi kun la senco 'rapide moviĝi en likvo')
LA VIRINETO DE MARO (nur parte) - virineto de maro (marvirineto)
- kreskaĵoj (plantoj) - beligaĵo, belegaĵo (juvelo) - tio ĉi estas
belega vido (ĝi estas) - oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis
(aspektis) - la bela virineto de maro staras sur la fundo kaj
eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo (etendas) -
grandaĝaj knabinoj (hodiaŭ "grandaĝa"signifas 'maljuna') -
malvivuloj (mortintoj) - la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝis en la
aero (flirtis) - tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn
ili nomas piedoj (kruroj) - proksime super ŝi flugetis centoj da
travideblaj belegaj estaĵoj (ŝvebis; nuntempe oni eble preferas
"estuloj") - centjaroj (jarcentoj) Krome, "La virineto de
maro"estas pli frua traduko ol aliaj fabeloj (ĝi aperis en la
Fundamenta krestomatio, 1903, dum la unua volumo de la Fabeloj
aperis nur dudek jarojn poste), do en ĝi abundas ne nur leksikaj,
sed ankaŭ morfosintaksaj arkaismoj, kiel: - ŝi meritis ĉian
laŭdon, la plej multe ĉar ŝi... (plej multe) - ŝiaj nepinoj, kiuj
ne vidis ankoraŭ birdojn (kiuj ankoraŭ ne vidis birdojn) - tiu ĉi
[hundo] komencis tiel furioze ŝin boji, ke... (boji kontraŭ ŝi) -
ŝi suferas multe pli multe (multe pli) - pro tio ĉi regis la tuta
tiu gajeco kaj belegeco (pro tio ĉi regis tuta gajeco kaj belego)
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.